Vikipedio:Diskutejo/Diversejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎ADLS: :ruĝaj ligiloj estas bone. Ĝi stimulas por skribado. ~~~~
StripedM (diskuto | kontribuoj)
Linio 335: Linio 335:
Mi ĝis postmorgaŭ kandidatigos la artikolojn [[Nizo]], [[Samarkando]], [[Isaac Newton]] kaj [[Merlo]] kiel novaj artikoloj de la semajno 8, 9, 10 kaj 11 ĉi-jaraj. La du artikolojn pri birdoj mi emus meti ne tuj unu post la alia, por iom variigi la temojn, sed ili kaj la teksto pri Samarkando aspektas al mi sufiĉe montreblaj. La teksto pri [[Isaac Newton]] aliflanke havas ankoraŭ grandan kvanton da ruĝaj ligiloj, kiuj montras mankajn artikolojn rilatajn al la temo. Ĝis la 10-a semajno ankoraŭ estas du semajnoj: eble iu(j) kompatos kaj ankoraŭ plenigos artikolojn pri la menciataj mankaj temoj. Alikaze almenaŭ necesas nevidebligi la kategorion "Vidu ankaŭ": se artikoloj menciitaj tie tute ne ekzistas, ne eblas "ankaŭ vidi" ion ajn tie. --[[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 18:18, 11 Feb. 2013 (UTC)
Mi ĝis postmorgaŭ kandidatigos la artikolojn [[Nizo]], [[Samarkando]], [[Isaac Newton]] kaj [[Merlo]] kiel novaj artikoloj de la semajno 8, 9, 10 kaj 11 ĉi-jaraj. La du artikolojn pri birdoj mi emus meti ne tuj unu post la alia, por iom variigi la temojn, sed ili kaj la teksto pri Samarkando aspektas al mi sufiĉe montreblaj. La teksto pri [[Isaac Newton]] aliflanke havas ankoraŭ grandan kvanton da ruĝaj ligiloj, kiuj montras mankajn artikolojn rilatajn al la temo. Ĝis la 10-a semajno ankoraŭ estas du semajnoj: eble iu(j) kompatos kaj ankoraŭ plenigos artikolojn pri la menciataj mankaj temoj. Alikaze almenaŭ necesas nevidebligi la kategorion "Vidu ankaŭ": se artikoloj menciitaj tie tute ne ekzistas, ne eblas "ankaŭ vidi" ion ajn tie. --[[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 18:18, 11 Feb. 2013 (UTC)
:Ruĝaj ligiloj estas bone. Ĝi stimulas por skribado. [[Uzanto:Marek Mazurkiewicz|Marek Mazurkiewicz]] ([[Uzanto-Diskuto:Marek Mazurkiewicz|diskuto]]) 01:03, 12 Feb. 2013 (UTC)
:Ruĝaj ligiloj estas bone. Ĝi stimulas por skribado. [[Uzanto:Marek Mazurkiewicz|Marek Mazurkiewicz]] ([[Uzanto-Diskuto:Marek Mazurkiewicz|diskuto]]) 01:03, 12 Feb. 2013 (UTC)

== Helpu trovi kategoriojn ==

Mi ne scias kion fari kun la paĝojn. Bonvolu, trovu kategoriojn:
* [[ISO/TC 37/SC 3]]
* [[Esperantista Migrado Aŭtuna]]
* [[ISO/TC 37/SC 4]]
* [[Konspiro de Omsk]]
--[[Uzanto:StripedM|StripedM]] ([[Uzanto-Diskuto:StripedM|diskuto]]) 09:54, 11 Feb. 2013 (UTC)
: Ordigo en kategoriojn estas unu el la prizorgendaj taskoj en verkado de Vikipedio. Esploru la ekzistantan kategorisistemon ĉi tie kaj en alilingvaj vikipedioj, kaj trovu la ĝusta(j)n kategorio(j)n por tien ordigi viajn artikolojn. Kaj se vi ne trovas ĝin/ilin kreu ĝin/ilin sekvante skemon ekzistantan en alilingvaj vikipedioj. --[[Vikipediisto:ArnoLagrange|<span style="color:green;">Arno</span> <span style="color:blue;">Lagrange</span>]] [[Vikipediista diskuto:ArnoLagrange|✉]] <sup>[[Speciala:Emailuser/ArnoLagrange|@]]</sup> [[Speciala:Contributions/ArnoLagrange|₪]] 10:09, 11 Feb. 2013 (UTC)

Kiel registrite je 08:12, 12 feb. 2013


Diversejo La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri ĝeneralaj temoj (tamen nek lingvaj, nek teknikaj) rilate al Vikipedio. Ekz. kopirajto, Vikipolitiko, regularo, reta etiketo, konkursoj, Vikiprojektoj, ktp.
Diversejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Bildo de la tago

Temas pri specio, ne pri genro...--Forstbirdo (diskuto) 08:52, 3 Nov. 2012 (UTC)

Ŝanĝita, sufiĉas rigardi fonton de Ĉefaĝo, sube trovi ligilon al Ŝablono:Bildo de la Tago2/aktuala_numero kaj tiun redakti. --KuboF (diskuto) 09:49, 3 Nov. 2012 (UTC)

Mi emas sugesti, ke estonte en Esperanto-Vikipedio aperu respektive elekteblu kiel "Bildo de la tago" nur tiaj bildoj, kiujn alĵutis esperanto-parolantoj, respektive kies bilda priskribo ekzistas almenaŭ en Esperanto. Restas sufiĉe granda elekto por nia bildo de la tago. Amike DidiWeidmann (diskuto) 13:16, 2 Jan. 2013 (UTC)

Elstaraj kaj legindaj artikoloj sen fontoj

Mi rimarkis ke ĉ. 72 elstaraj (preciza unu kvarono) kaj 93 legindaj artikoloj (preskaŭ unu duono!) enhavas eĉ ne unu referencon pri fonto de informoj. Mi ne kuraĝis plie esplori kiom el EA kaj LA enhavas ĝis 3 referencoj. Laŭ kriterioj (EA, LA) tiaj artikoloj estu faktaj - "La informoj prezentitaj estu kontroleblaj en seriozaj fontoj". Tio ne donas bonan imagon pri nia Vikipedio kaj ne donas bonan ekzemplon por aliaj artikoloj. Multaj el tiuj artikoloj estas en Kategorio:Senfontaj artikoloj ekde novembro 2012, mi petas ke homoj, kiuj spertas pri tiuj temoj, aldonu almenaŭ kelkajn taŭgajn referencojn. Alikaze taŭgos malelstarigo. --KuboF (diskuto) 18:09, 13 Nov. 2012 (UTC)

Lastatempe estis proponitaj sufiĉe multaj artikoloj por forigo de elstara statuso. Ĉar la situacio longtempe stagnas mi petas elstarigemulojn helpi aldonadi fontojn al la artikoloj kaj bonus ankaŭ se balotemuloj partoprenus la baloton. --KuboF (diskuto) 21:04, 1 Dec. 2012 (UTC)
Fakte ĉiam facilas kritikadi - pli meritoplena ol kritiko estas plibonigo: Kiam mi kontrolas artikolon kaj rimarkas, ke mankas fonto, tiam mi kutime ne kritikas tion, sed aldonas la mankantajn fontojn. Tio ja estas facile farebla, simple kopiante ilin el la la alilingvaj artikoloj. Preferinde nature estas, kiam oni aldonas esperantlingvan fonton, tio tamen ne ĉiam eblas. Sed efektive, se la unika manko de elstara artikolo estas ne sufĉiaj fontoj, tiam tio ja estas ne tiom malfacile riparebla afero. Certe ne donas multe pli da laboro aldoni la mankantan referencon ol formuli la koncernan kritikon aŭ malelstarigi la artikolon.DidiWeidmann (diskuto) 13:22, 2 Jan. 2013 (UTC)
En la kazo de Nov-Orleano mi ĵus aldonis 3 referencojn, krome ja ekzsitas diversaj eksteraj ligiloj, kiuj ankaŭ estas fidindaj referencoj. Simile eblas procedi kun la aliaj tiaj aritikoloj kaj la problemo estas jam solvita.DidiWeidmann (diskuto) 17:07, 5 Jan. 2013 (UTC)
Bonus se tio estus sufiĉa, se. Sed referencoj estas uzataj por pruvigi certajn asertojn, tial ne eblas por tio utiligi Eksterajn ligilojn nek Literaturon. Transprenado de referencoj de aliaj artikoloj estas bona laboro, laŭdinda; sed ankaŭ tempovora. Facile uzeblas nur se temas pri tute tradukita artikolo; aliokaze oni bezonas diligente sekvi multan tekston kaj foje eĉ riski aldonon de referenco al fonto kiun oni ne vere kontrolis. Kaj ĉio tio nur en la kazo, ke oni interesiĝas pri la temo, alikaze oni nur malfacile trovadus taŭgajn fontojn kaj traktus ilian taŭgecon... Memoru, ke senfontaj asertoj povas esti rezulto de propra esplorado kiu estas en enciklopedioj evitenda (do nefoje eĉ forigenda!). Vidu kiel ekzemplon la paĝon Alispecano, kiu havas 20 referencojn sed tamen avertas pri du sekcioj kiuj tre nesufiĉe citas fontojn (parte, ĉar iuj referencoj ne estas nerompeble fortaj...). Mi persone juĝas, ke tio estas parte originala esplorado kaj cerbumas kiel tion eviti.
Responde al la artikolo pri Nov-Orleanso: Ĉu laŭ vi tiom da referencoj sufiĉas por ke la artikolo estu fakta (laŭ Vikipedio:Kriterioj por elstaraj artikoloj)? Mi preferus averti legantojn kaj instigi kontribuantojn per {{Nesufiĉaj fontoj}} (Parenteze, ankaŭ laŭ ĝia longo kaj priskribitaj subtemoj mi la artikolon ne nomus elstara, leginda laŭ mi pli bonus).
Pardonu pro longa teksto :( --KuboF (diskuto) 18:21, 5 Jan. 2013 (UTC)

Magia bildo de la tago

Plej ofte magiisto aperigas kolombojn aŭ kuniklojn antaŭ mirigita spektantaro - hodiaŭ li transformis hejman kuniklon en Lady Gaga - aplaŭdu! --Dominik (diskuto) 09:12, 15 Dec. 2012 (UTC)

Aliflanke, la bilda ŝablono estas nun protektita kontraŭ redaktado, tiel ke ne eblas renomi "Lady GaGa" al "Lady Gaga". --Dominik (diskuto) 10:58, 15 Dec. 2012 (UTC)

Desegno

Kiam mi ne trovas liberan foton mi metas mem desegnatan karikaturon. Ĉu estas en ordo ? --pino (diskuto) 13:08, 20 Dec. 2012 (UTC)

Supozeble dependas de tio, ĉu vi uzas ekzistantan malliberan foton kiel ŝablonon. Se ne, tio estas certe en ordo, sed se jes kaj la simileco estas klara, tio estas devenanta verko kaj tial ankaŭ ne en ordo. darkweasel94 (diskuto) 14:51, 20 Dec. 2012 (UTC)
Simileco kun vizaĝo estas la ĉelo. Visaĝo ne estas kreata de fotisto. Nature unu aŭ pluraj fotoj estas necesaj por akiri informoj sur la vizaĝo. --pino (diskuto) 15:13, 20 Dec. 2012 (UTC)

Vikipedio sen reta aliro : nova versio havebla per Kivikso

Ni ĵus publikigis novan senkonektan version de Vikipedio en Esperanto. Ĝi enhavas ĉiujn enciklopediajn artikolojn, bildojn (eta antaŭrigardo) kaj ĉiujn kategoriojn. Tio ebligas al ĉiu kun komputilo (funkcianta kun operaciumiloj : Vindozo, OSX, Linukso) ĝui vikipediajn artikolojn en Esperanto sen reta konekto; kiel ekzemple en mezo de dezerto, dum flugo, surmare... aŭ enkarcere.

Vi povas alŝuti la senkonektan version de Vikipedio en Esperanto per la jenaj ligiloj (retejo en la angla lingvo):

Jen demonstraĵo kiel la enteno aspektas : http://library.kiwix.org/wikipedia_eo_all/

Pliaj detaloj ĉe http://www.kiwix.org Kelson (diskuto) 16:53, 20 Dec. 2012 (UTC) (Translokis tien kaj ĝin tradukis HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 17:10, 20 Dec. 2012 (UTC))

reviziis AL

Bonan jaron

Al ĉiuj uzantoj de la Esperantlingva Vikipedio, bonan jaron! Por la sekvanta jaro kiu estos 2013, mi deziras sanon kaj bonajn kontribuadojn al ĉiuj. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 04:02, 31 Dec. 2012 (UTC)

Bonan jaron ankaŭ!--pino (diskuto) 13:10, 1 Jan. 2013 (UTC)

Feliĉan novjaron

Karaj deziras mi feliĉan novjaron al ĉiuj el vi, ke 2013 estu laborplena kaj sukcesa jaro, mi esperas ke nia amata Vikipedio ade kreskiĝu dum tiu ĉi nova jaro. - Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 06:57, 1 Jan. 2013 (UTC)

Dankon, ankaŭ al vi feliĉan novjaron!--Crosstor (diskuto) 08:29, 1 Jan. 2013 (UTC)
Feliĉan novjaron, multajn malnovajn kaj novajn uzantojn! --pino (diskuto) 13:12, 1 Jan. 2013 (UTC)
Feliĉan novjaron al ĉiuj! Ĝis la Fina Venko! --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 20:32, 1 Jan. 2013 (UTC)
Dankegon. La jaro 2013 ne nur estu feliĉa kaj sukcesa, sed ankaŭ pli paca ol 2012, se eblas. --Tlustulimu (diskuto) 21:30, 1 Jan. 2013 (UTC)

Intervjuo kun Brion Vibber kun rakonto pri Esperanto en The Signpost

En sia lasta eldono de la jaro 2012, la reta vikimedia gazeto The Signpost aperigis intervjuon kun Brion Vibber, usona esperantisto, kiu en la fruaj tempoj aldonis en Vikipedion la subtenon por la Esperantaj ĉapelitaj literoj, unikodigis pro tio la tutan Vikipedion kaj sekve fariĝis la unua dungito de Vikimedia Fondaĵo. En la intervjuo li mencias Esperanton kaj priskribas la taskon kiu staris komence de tiu ĉi lia kariero. Legu (la anglan originalon, aŭ en maŝintraduko) kaj laŭplaĉe disvastigu la informon (tekstoj el The Signpost haveblas laŭ la sama permesilo kiel vikipediaj artikoloj). Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 13:38, 2 Jan. 2013 (UTC)

Ni gajnis duan premion pri havendaj artikoloj

Saluton,

dua premio
dua premio

hodiaŭ estis aktualigita la statistiko pri la havendaj artikoloj, kaj en decembro nia poentaro plialtiĝis je 1,11 al 27,04, tiel ke ni devancis du aliajn lingvojn kaj atingis la 36-an lokon (antaŭe la 38-a). Ni ankaŭ sukcesis atingi la duan premion de la monato, post la bulgara lingvo, kiu pliboniĝis je 1,50 poentoj. (Mi faris en decembro etan personan kampanjon kaj pligrandigis pli ol 30 havendajn artikolojn.)

Pretere, en aprilo 2010 ni havis kreskon je 1,12 poentoj kaj gajnis la unuan premion de la monato.

Bedaŭrinde niaj markoj pri havendeco de artikoloj iel malaktualiĝis (la oficiala listo de tempo al tempo ŝanĝiĝas); ni nun havas 1001 artikolojn markitajn kiel "havendaj", kvankam la listo enhavas nur 1000. Sed mi ne scias kiel eltrovi la troan artikolon. – Umbert' (diskuto) 11:42, 5 Jan. 2013 (UTC)

Gratulon al via persona kampanjo kaj al ĉiuj kiuj helpis! Mi nur aldonu, ke en menciita Aprilo 2010 estis la kresko (plejparte) kaŭzita de la konkurso organizita de E@I. (Fakte tiam nia Vikio saltis elde la 37-a loko al la 31-a kaj dum du jaroj iom post iom revenis al la 37-a...). --KuboF (diskuto) 18:35, 5 Jan. 2013 (UTC)
Mi ne scias, kial, sed oni forprenis nian duan premion; la ĵusa listo] ne plu montras ĝin. Nu, almenaŭ ni sukcesis konservi, eĉ plifirmigi, nian 36-an rangon, per kresko de 0,48 poentoj en januaro. – Umbert' (diskuto) 17:53, 6 Feb. 2013 (UTC)
Nia dua premio revenis; ŝajne pro teĥnika problemo malaperis ĉiuj premioj de (la komenco de) januaro, sed oni retrovis ilin. – Umbert' (diskuto) 18:22, 11 Feb. 2013 (UTC)

Listoj de neekzistantaj artikoloj

Mi intencas aldoni plurajn listoj de artikoloj, tamen granda parto de listigitaj artikoloj ankoraŭ ne ekzistas, do estas multaj ruĝaj ligiloj. Kiel ekzemplon vidu Listo de potencmetalrokaj grupoj. En iuj Vikipedioj oni malŝatas listojn de ruĝaj ligiloj. Ĉu tio estas akceptata en nia Vikipedio? --KuboF (diskuto) 11:13, 8 Jan. 2013 (UTC)

Mi preferus kontraŭ tian liston. Ni laboru la artikolojn ĉefe, kaj organizi ilin (prefere per kategoriojn) poste. Nur mia opinio... -- Yekrats (diskuto) 18:27, 11 Jan. 2013 (UTC)
Mi konsentas ke organizi neekzistantajn artikolojn per listoj estus strangaĵo. Sed en tiu ĉi okazo mi la listojn intencas enigi parte por malpezigi la sekcion "Vidu ankaŭ", kiu anstataŭe transprenus listeton de plej gravaj tiuĝenraj grupoj. Samtempe la listoj povus funkcii por kuraĝigi al kreado de artikoloj pri grupoj (sed jes, mi scias kiom ili kuraĝigas....). --KuboF (diskuto) 12:43, 13 Jan. 2013 (UTC)

Ĉu neniu plia opinio? Nur unu iom pozitiva kaj unu iom negativa - laŭ tio diveneblas nenio. --KuboF (diskuto) 20:52, 11 Feb. 2013 (UTC)

Be a Wikimedia fundraising "User Experience" volunteer!

Thank you to everyone who volunteered last year on the Wikimedia fundraising 'User Experience' project. We have talked to many different people in different countries and their feedback has helped us immensely in restructuring our pages. If you haven't heard of it yet, the 'User Experience' project has the goal of understanding the donation experience in different countries (outside the USA) and enhancing the localization of our donation pages.

I am (still) searching for volunteers to spend some time on a Skype chat with me, reviewing their own country's donation pages. It will be done on a 'usability' format (I will ask you to read the text and go through the donation flow) and will be asking your feedback in the meanwhile.

The only pre-requisite is for the volunteer to actually live in the country and to have access to at least one donation method that we offer for that country (mainly credit/debit card, but also real time banking like IDEAL, E-wallets, etc...) so we can do a live test and see if the donation goes through. **All volunteers will be reimbursed of the donations that eventually succeed (and they will be very low amounts, like 1-2 dollars)**

By helping us you are actually helping thousands of people to support our mission of free knowledge across the world. If you are interested (or know of anyone who could be) please email ppena@wikimedia.org. All countries needed (excepting USA)!!

Thanks!

Pats Pena
Global Fundraising Operations Manager, Wikimedia Foundation

Sent using Global message delivery, 20:49, 8 Jan. 2013 (UTC)

ADLS-aktivulo plu serĉata

Dum lasta tempo mi iel sugoratis laboron de ADLS-aktivulo por kio mi minumume ĝis fino de januaro (plejprobable kelkajn semajnojn pli longe) ne havos multan tempon pro mia (nun tre intensa) studado. Estis aldonita baza priskribo kiel partopreni kiu laŭeble plaj faciligu aktivadon de nova prizoganto. Mi persone rekomendas aldoni eltiraĵon pli frue ol lunde, malkiel dum lastaj semajnoj... --KuboF (diskuto) 18:53, 16 Jan. 2013 (UTC)

Vikidatumoj progresas

Interlingvaj konektoj inter artikoloj antaŭ Vikidatumoj
Interlingvaj konektoj inter artikoloj kun Vikidatumoj
rimarku ke la centra punkto meze de la stelo estas verdkolora, kvazaŭ vikidatumoj estus por la vikipedioj kiel Esperanto por la mondlingvoj

La projekto vikidatumoj post lanĉo en oktobro, jam enhavas pli ol 2 milionoj da eroj, kiuj enhavas etikedojn, priskribojn, ligilojn al vikipedia paĝo en ĝis tiom multe da lingvoj kiom vikipedio havas (285). De la 14a de januaro ĝi jam ekfunkcias en la hungara vikipedio, kie la interlingvaj ligiloj estas nun provizataj de Vikidatumoj. Ĝi baldaŭ funkcios ankaŭ en la hebrea kaj itala vikipedioj, kaj fine en ĉiuj. Mi salutas tiun finan progreson al kiu mi aspiras de jam ok jaroj ! --Arno Lagrange @ 21:45, 16 Jan. 2013 (UTC)

Bv legi
  • vikidatumoj estas bonega projekto. Kiam eo vikipedio uzos vikidatumojn? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:32, 24 Jan. 2013 (UTC)

"Citiloj"

Legante la artikolon Frédéric Chopin mi rimarkis, tuj ĉe la komenco, strangan atentigon: "Tiu ĉi artikolo pri komponisto havas liston de fontoj, sed neniun, aŭ nesufiĉajn, citilojn". La vorto "citilo" aperis eĉ kvarfoje en la kadrita teksto. El la vorto "citilo" estis ligilo al la artikolo Vikipedio:Citi fontojn.

Kio estas tio? La artikolo fakte havas multajn citilojn (signojn kiel “” «» k.a.).

Al mi ŝajnas, ke temas pri referencoj, pri neceso referenci la fontojn de artikolo, kaj tute ne pri citado. Citado estas kopia ripetado de iu teksto aŭ parolo, kaj ne signifas precizan indikon pri fonto de iu eldiro. Ĉar la afero ŝajnas esti unu el la principoj de Vikipedio, mi esperas, ke kompetentuloj zorgos pri tio. Ili prefere sciu, kion signifas "citi", "citilo", "referenci", "fonto", "bibliografio" ktp. Unue oni simple forigu la ŝablonon Ŝablono:Sen citiloj --Surfo 20:44, 18 Jan. 2013 (UTC)

Vi evidente pravas pri tiu misuzo de la vorto "citiloj", jam en la nomo de la ŝablono mem {{sen citiloj}}. Bonvolu kuraĝe alinomi la ŝablonon kaj redakti ties tekston kaj dokumentadon por ke ĝi klare esprimu tion kion ĝi celas. Kiam vikipediisto rimarkas tiajn misojn, evidente tiu tuj korektu kiel eble plej taŭge; nur se estas dubo alies opinio estas bezonata. Ĉikaze estas klare ke "citiloj " ne estas la ĝusta esprimo. --Arno Lagrange @ 21:11, 18 Jan. 2013 (UTC)
Dankon por la konsilo, sed mi ne korektas ŝablonojn. Tiuj estas tro komplikaj estaĵoj por ordinara vikipediisto, kiun interesas ĉefe la enhavo, kaj mi tro ofte vidis ke per umado pri ŝablonoj oni sukcesas samtempe fuŝi dekojn da artikoloj. Krome, aferoj kiel postulado de referencoj kaj aliaj formalaĵoj estas amata ĉevaleto de certaj vikipediistoj, kiuj mem kuiru siajn regularojn. En tiaj aferoj mi nur atentigas pri eraroj. --Surfo 10:44, 19 Jan. 2013 (UTC)

Akcento

Saluton. Mi ĵus vidis, ke malofte, sed kutime subite aperanta uzanto ĵus ŝanĝis la intervikiajn ligilojn en Akcento. Ĉu la ŝanĝo estas taŭga resp. ĝusta? --Tlustulimu (diskuto) 09:31, 19 Jan. 2013 (UTC)

(+) Simila ŝanĝego okazis en la artikolo Akĉento. --Tlustulimu (diskuto) 09:35, 19 Jan. 2013 (UTC)
Almenaŭ la lasta miaopinie ne estas ĝusta, kaj mi ĝin malfaris. darkweasel94 (diskuto) 11:03, 19 Jan. 2013 (UTC)
Vidu la diskuteton sur mia uzantodiskutpaĝo. darkweasel94 (diskuto) 21:08, 19 Jan. 2013 (UTC)

Wikimedia sites to move to primary data center in Ashburn, Virginia. Read-only mode expected.

(Apologies if this message isn't in your language.) Next week, the Wikimedia Foundation will transition its main technical operations to a new data center in Ashburn, Virginia, USA. This is intended to improve the technical performance and reliability of all Wikimedia sites, including this wiki. There will be some times when the site will be in read-only mode, and there may be full outages; the current target windows for the migration are January 22nd, 23rd and 24th, 2013, from 17:00 to 01:00 UTC (see other timezones on timeanddate.com). More information is available in the full announcement.

If you would like to stay informed of future technical upgrades, consider becoming a Tech ambassador and joining the ambassadors mailing list. You will be able to help your fellow Wikimedians have a voice in technical discussions and be notified of important decisions.

Thank you for your help and your understanding.

Guillaume Paumier, via the Global message delivery system (wrong page? You can fix it.). 15:12, 19 Jan. 2013 (UTC)

Picture of the Year voting round 1 open

Dear Wikimedians,

Wikimedia Commons is happy to announce that the 2012 Picture of the Year competition is now open. We're interested in your opinion as to which images qualify to be the Picture of the Year for 2012. Voting is open to established Wikimedia users who meet the following criteria:

  1. Users must have an account, at any Wikimedia project, which was registered before Tue, 01 Jan 2013 00:00:00 +0000 [UTC].
  2. This user account must have more than 75 edits on any single Wikimedia project before Tue, 01 Jan 2013 00:00:00 +0000 [UTC]. Please check your account eligibility at the POTY 2012 Contest Eligibility tool.
  3. Users must vote with an account meeting the above requirements either on Commons or another SUL-related Wikimedia project (for other Wikimedia projects, the account must be attached to the user's Commons account through SUL).

Hundreds of images that have been rated Featured Pictures by the international Wikimedia Commons community in the past year are all entered in this competition. From professional animal and plant shots to breathtaking panoramas and skylines, restorations of historically relevant images, images portraying the world's best architecture, maps, emblems, diagrams created with the most modern technology, and impressive human portraits, Commons features pictures of all flavors.

For your convenience, we have sorted the images into topic categories. Two rounds of voting will be held: In the first round, you can vote for as many images as you like. The first round category winners and the top ten overall will then make it to the final. In the final round, when a limited number of images are left, you must decide on the one image that you want to become the Picture of the Year.

To see the candidate images just go to the POTY 2012 page on Wikimedia Commons.

Wikimedia Commons celebrates our featured images of 2012 with this contest. Your votes decide the Picture of the Year, so remember to vote in the first round by January 30, 2013.

Thanks,
the Wikimedia Commons Picture of the Year committee

This message was delivered based on m:Distribution list/Global message delivery. Translation fetched from: commons:Commons:Picture of the Year/2012/Translations/Village Pump/en -- Rillke (diskuto) 23:47, 22 Jan. 2013 (UTC)

Administranto

Ĉu vi povas partopreni al vocdono? Antaŭdankon! --pino (diskuto) 08:01, 23 Jan. 2013 (UTC)

Sendiskutaj alinomigoj

Saluton. Mi ĵus vidis, ke Chauahuasachca (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) ĝis nun nur faris sendiskutajn alinomigojn. Ĉu ni akceptu tion? Mi pensas, ke ne. En kazo de ripeto, mi proponas forbaron, ĉar la uzanto jam en la germana vikipedio estis problema kaj tial tie estis forbarita. --Tlustulimu (diskuto) 09:53, 24 Jan. 2013 (UTC)

Saluton. La uzanto Chauahuasachca (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) denove sendiskute alinomigis artikolojn. Mi nun avertis lin, ke en kazo de ripeto mi forbaros lin, precipe ĉar li jam estas forbarita en la germana vikipedio. Do, li jam montriĝis problema uzanto tie. Ĉu mi malfaru ĉiujn alinomigojn aŭ ĉu hazarde "kaŝiĝis" inter ili iuj taŭgaj? Se jes, kiuj? --Tlustulimu (diskuto) 20:38, 25 Jan. 2013 (UTC)
Saluton. Ĉar la uzanto Chauahuasachca (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) jam trian fojon faris netaŭgajn alinomigojn kaj neniel reagis je mia averto, mi ĵus forbaris lin. Ĉar li jam estas forbarita en la germana vikpedio, mi difinis la plej longan daŭron, nome ĉiaman. --Tlustulimu (diskuto) 11:22, 28 Jan. 2013 (UTC)


Saluton. Hieraŭ mi kopiis la diskuton al Vikipedio:Diskutejo/Administrejo. Do, bonvolu komenti tie, se vi volas fari tion, ne ĉi tie. Dankon. --Tlustulimu (diskuto) 13:29, 29 Jan. 2013 (UTC)

GRAVA AVERTO: artikolo de la semajno malzorgata !

Mi hazarde konstatis ke mankas Vikipedio:Artikolo de la semajno/2013/05 kaj riparis tiun mankon igante ĝin alidirektilo al Vikipedio:Artikolo de la semajno/2013/04 por ke ne aperu nur ruĝa ligilo en la Ĉefpaĝo. Ŝajne neniu rimarkis tion kaj neniu zorgas. Mi iam trovis solvon por la Bildo de la Tago ĉar montriĝis ke ne estis ĉiutage provizata nova bildo. Mi trovis solvon en kiu ĉiutage estas montrate cikle unu el la bildoj el iu kolekto.

Se mankas homoj por akurate prizorgi Artikolon de la Semajno, ĉu ni do eltrovu tian sistemon ke kiam ne estas nova AdlS iu alia estu montrita anstataŭe ? Mi informas vin ke mi ne faros la kroman laboron kion tio necesigos, sed admonas lanĉintojn de tiaj projektoj (BdlT, AdlS, Lando de la Monato, ktp) konsekvence agi laŭ siaj planoj kaj prizorgi mem fari aŭ ke iu faru la laboron anstataŭ si, sed ke neniam aperu ruĝa ligilo en la Ĉefapĝo. --Arno Lagrange @ 20:47, 29 Jan. 2013 (UTC)

Mi elektis la ĵus pasintan ADLS-n, tamen ĝi ne estis tre taŭga ĉar ĝi bezonas poluradon, pro tio mi decidis ne elekti alian por la ĉi-semanjna ADLS. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 01:06, 30 Jan. 2013 (UTC)
La evitinda rezulto de tiu ne-decido estis nur ruĝa ligilo ene de bela kadro anoncanta "Artikolon de la Semajno". Tiu nedezirinda situacio ripetiĝos ĉiufoje kiam neniu AdlS-resumo estos akurate provizita por difinita semajno. Mi ne enprofundiĝis en la sistemon por rigardi kiel ĝi estis elpensita, sed montriĝas ke manke de sufiĉe da diligentaj prizorgantoj ĝi kaŭzas tre bedaŭrindan damaĝon en la Ĉefpaĝo de Vikipedio. La afero estas iel taŭge solvenda. --Arno Lagrange @ 06:48, 30 Jan. 2013 (UTC)
La sistemo ne estas tre komplika - montriĝas sur la ĉefpaĝo artikolo laŭ la aktualaj jaro kaj semajno. Detaloj ĉe VP:ADLS. Cetere espereble en februaro mi havos sufiĉe da tempo por fari tion ĉi, kaj eble ankaŭ ĝenerale fari iom pli por Vikipedio. darkweasel94 (diskuto) 08:18, 30 Jan. 2013 (UTC)

Averto pri kopirajto kaj muziknotoj

 Mi atentigas al tiu, al kiu tio rilatas, ke, treege bedaŭrinde, ne nur la teksto de moderna popkanto estas sub kopirajto, kaj sekve oni ĝenerale ne rajtas traduki ĝin, sed ankaŭ la melodio. Same statas pri ĉiuspeca partituro, eĉ se nur unuvoĉa plus kelkaj harmoniliteroj (gitaraj akordoj). Do laŭ la regularo tiaĵo, eĉ se nur traduko Esperanten plus kelkaj muziknotoj, ne rajtas esti enmetata en iuspecan Vikion. (Aŭ ĉu mi eraras pri tio?)

Ĉiuokaze, pro similaj tialoj mi mem ne rajtas publikigi miajn pop-orgenajn aranĝojn de kelkaj popkantoj ĉe MuseScore. Do miaj aranĝoj mortos kun mi. {{{1}}}

Fakte la kopirajta situacio rilate muzikon estas rigora. Estas jam mirindaĵo, ke oni entute rajtas faifi hieraŭ ĵus aŭditan melodion en la propra bankuvo.

Alivorte, eĉ se oni eble emus, kiel mi iam, riski tiajn afiŝojn en la propra retejo, oni ĉi-medie prefere abstinu.

Jen plia tialo, kial mi mem ne plu laboras tie ĉi. Ĉio senchava, kion oni eble faremus kaj kio estus eble eĉ valora por la komunumo, kontraŭas la Vikiajn regulojn. Tio evidente plene senesperigas ĉiun bonulon inklinantan aŭtori ion tie ĉi. -- PEJNO Simono Diskuto  16:15, 30 Jan. 2013 (UTC)

... kaj nun? Mi ne komprenas, al kio, aŭ kiu okazaĵo en Vikipedio, tio rilatas. darkweasel94 (diskuto) 17:25, 30 Jan. 2013 (UTC)

 Bone ke vi ne komprenas. Komprenu nur la celato. Li mem okupiĝu pri sia afero. Sciu, ne estas io ajn pli koleriga, ol kiam iuj aliaj, ekz. iuj memnomitaj lupoj ktp., disimile forviŝas onian vere utilan laboron, ĉu akcidente laŭregule misan aŭ ne. Ĉiuokaze, denove jen Vikia fiasko. Iu faras ion vere utilan, ion vere artikolplibonigan, kaj nun devos laŭ la regularo forviŝi ĉion. Ĉi-medie tipa okazo. -- PEJNO Simono Diskuto  08:04, 31 Jan. 2013 (UTC)

Se komprenu nur unu celato, do kial vi metas tion en la diversejon, kiun multaj aliaj havas en sia atentaro? darkweasel94 (diskuto) 11:48, 31 Jan. 2013 (UTC)

 Plene komprenu nur la celato. Duone komprenu ĉiuj aliaj. Sed jam nur one komprenite la afiŝo valoras. Fakte, ĉi-okaze temas pri rompo de la kopirajtoj de:

 1. la komponisto 
 2. la tekstisto 
 3. la produktisto/eldonisto 
 4. la noteldonisto 
 5. supozeble 2 el la 3 citataj tradukintoj 
Do vere ideala enhavo por Vikio. {{{1}}} Fakte min ĉio ĉi tute nur ĝenus, ĉar la aldonita informaĵo estas utila. Kaj verdire, se oni afiŝus ĝin maljam post 70 jaroj, anstataŭ nun tuj, supozeble iuj Esperantistoj ne plu ekzistos por legi ĝin.
Do mi konkludas, ke specife la E-Vikio ne havas grandan sencon, ĉar oni ne rajtas publikigi eĉ nur la E-envortigon de iu ĉi-epoka populara kanto. Simile, kantistoj ne rajtus publike kanti alilingvan popkanton en Esperanto, eĉ se ili pagus al la loka muzikindustria aŭtorrajta organizaĵo, pro tio, ke la traduko en Esperanton estus sendube jam plene kontraŭleĝa. Evidente, ne havus iun ajn sencon peti pri permeso pri tio ĉe Sony, Universal, EMI, Warner, aŭ simile. -- PEJNO Simono Diskuto  16:39, 31 Jan. 2013 (UTC)
Dankon pro la atentigo, ja aŭtorrajtoj en Esperanta Vikipedio estas iom problema afero (kaj mi kuraĝas diri ke aŭtorrajtoj vere malrapidigas evoluon en la tuta mondo...). Similan problemon ni spertas en Vikifontaro, foje en Vikilibroj; konata estas ankaŭ por prizorgantoj de KantarVikio kaj Bretaro. Rilate al esperantistoj, ne foje okazis ke longtempa laborego perdiĝis pro aŭtorrajtoj (hereditaj al neesperantista familio) post forpaso.
Vikipedio estas libera enciklopedio - unuflanke ni povas profiti ties liberecon, duaflanke ni bezonas pri vera libereco de enhavo zorgi (kaj do ne enmetadi neliberan enhavon). --KuboF (diskuto) 10:00, 31 Jan. 2013 (UTC)

Aŭtorrajtoj dum tradukado

Rilato al la temo mi atentigas pri tradukado de alilingvaj vikipediaj artikoloj. Ankaŭ ili estas aŭtorrajte protektataj, feliĉe sub libera permesilo kiu postulas ka. mencion de ĉiuj aŭtoroj. Se oni ne mencias aŭtorojn (preferata, sed ne ununura maniero, estas Ŝablono:Tradukita) oni mimacas plendojn pri rompo de aŭtorrajtoj. Tio estas des pli serioza ke oni foje eldonas Vikipedion sur DVD, do prefere precipe tiaj eldonaĵoj estus aŭtorrajte nerompeblaj. Do, mi petas ĉiuj tradukantojn uzadi la ŝablonon (aŭ similan manieron). --KuboF (diskuto) 10:00, 31 Jan. 2013 (UTC)

Help turn ideas into grants in the new IdeaLab

I apologize if this message is not in your language. Please help translate it.

  • Do you have an idea for a project to improve this community or website?
  • Do you think you could complete your idea if only you had some funding?
  • Do you want to help other people turn their ideas into project plans or grant proposals?

Please join us in the IdeaLab, an incubator for project ideas and Individual Engagement Grant proposals.

The Wikimedia Foundation is seeking new ideas and proposals for Individual Engagement Grants. These grants fund individuals or small groups to complete projects that help improve this community. If interested, please submit a completed proposal by February 15, 2013. Please visit https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:IEG for more information.

Thanks! --Siko Bouterse, Head of Individual Engagement Grants, Wikimedia Foundation 20:19, 30 Jan. 2013 (UTC)

Distributed via Global message delivery. (Wrong page? Correct it here.)

Kategorio

Ni havas:

kaj:

kaj:

Mi proponas:

Ĉu bone? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:30, 31 Jan. 2013 (UTC)

Laŭ mi, jes. --pino (diskuto) 16:09, 1 Feb. 2013 (UTC)
Konsentas mi! -- Yekrats (diskuto) 16:59, 1 Feb. 2013 (UTC)
Sed tiam la kategorio "besta anatomio" nomiĝu prefere "animala anatomio". darkweasel94 (diskuto) 18:11, 1 Feb. 2013 (UTC)
Animalo estas dlidirekto al Besto. Malbone? Mi pensis: artikolo: besto do kategorio: besta anatomio; artikolo: animalo do kategorio: animala anatomio. Ĉu Vi proponas artikolo: besto kaj kategorio: animala anatomio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:46, 1 Feb. 2013 (UTC)
Laŭ la vortaroj (vortaro.net kaj ReVo), animalo inkluzivas la homon, kaj besto ne. Se "homa anatomio" estu subkategorio de io, tiam do nepre de "animala anatomio", sed ne de "besta anatomio". darkweasel94 (diskuto) 23:51, 1 Feb. 2013 (UTC)
Dankon. Bone, do a:besto kaj k: animala anatomio Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:28, 2 Feb. 2013 (UTC)

La difino de iuj vortaroj volas limigi la vorton "besto" por signifo, kiu ekskluzivas homojn. Tio kontraŭas la ĝeneralan lingvouzon kaj ankaŭ la uzon de kelkaj gravaj artikoloj en Vikipedio (v. ekz. la artikolon besto, kiu eĉ sufiĉe detale pritraktas la demandon). Do, estas tute nenecese enkonduki kategorion "animala anatomio". --Surfo 11:04, 2 Feb. 2013 (UTC)

Ĉu mi bone komprenas ke vi volas K:Besta anatomio kaj ne k: Animala anatomio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:40, 4 Feb. 2013 (UTC)

Administranto-kandidatiĝo de KuboF

Mi kandidatas por posteno de administranto, la baloto estas en Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/KuboF. Bonvolu esprimi vian opinion. Antaŭdankon! --KuboF (diskuto) 15:32, 4 Feb. 2013 (UTC)

 Mi intertempe iomete prikomentis tion en la laŭa kandidatejo. -- PEJNO Simono Diskuto  17:12, 8 Feb. 2013 (UTC)

Terminaro

Bezonas mi sciencan aŭ industrian terminaron, ĉu iu el vi scias ĉu ekzistas tia terminaro alirebla per la reto? Dankon. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 17:57, 4 Feb. 2013 (UTC)

Oni rekomendis al mi http://esperanto.net/tec/ligoj.html . Vi povas komenci serĉi tie, eventuale demandi en iu ilia dissendolisto. --KuboF (diskuto) 20:34, 4 Feb. 2013 (UTC)
Dankon, mi ne trovis kion mi volis trovi sed tiu ligilo eble estos utila al mi estontece -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 23:44, 5 Feb. 2013 (UTC)

Fakte mi serĉas la plej taŭgan esperantan vorton por "angle:Heat treatment/hispane:Tratamiento térmico/germane:Wärmebehandlung". kaj por ""angle:Quenching/hispane:Templado/germane:Abschrecken". Por la unua vorto mi proponas "varmo-traktadon" aŭ eĉ pli bone (ĉar ĝi estas pli teknika) "Termikan traktadon".

Por la dua vorto jam ekzistas la artikolo esperanta Hardado, tamen mi ne scias ĉu tiun vorton ĝustas, ĝi ŝajnas anglaĵo. Mi havas libron kiun pritaktas iomete la afero (nomiĝas "Fazodiagramoj", jes, esperante) kaj en tiu libro aperas la vorto "ĵettrempado" por aludi al "hardado", tamen la libro uzas la vorton "hardiĝon" por priskribi la ŝanĝon en la ecoj de la ŝtalo. Do mi ne scias ĉu uzi ĵettrempado (mi pensas ke tiu vorto ne taŭgas), Hardado (anglaĵo, laŭmiaopinie) aŭ serĉi alian vorton. Kion mi pensas? -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 01:08, 6 Feb. 2013 (UTC)

En la ligilo kiun Kubo sendis al mi aperas nur unufoje la sprimo "varmo-traktado de metaloj" kaj nenia alia aludo pri la afero, tamen ĝi aperas en dokumento .doc, mi ne scias ĉu tio sufiĉas. Mi ŝatas pli "Termikan traktadon". -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 01:27, 6 Feb. 2013 (UTC)
Varmotraktadotraktado per varmo (ankaŭ la pli simpla trakto estas ebla) ŝajnas tute normalaj vortoj, same hardadohardo el la verbo hardi. Hardi ne estas anglaĵo, sed plene Esperanta vorto, eĉ Fundamenta, kiu signifas malmoligon de metalo per subita malvarmigo (aŭ alian malmoligon, rezistokapabligon; ankaŭ figure). Se oni bezonas substreki, ke temas ĝuste pri "quenching"-tipa hardado, t.e. per meto en akvon aŭ oleon aŭ simile, oni povas diri trempa hardado, verbe tremphardi, trempe hardi. --Surfo 08:58, 6 Feb. 2013 (UTC)

Esperanta Vikipedio en 30a loko

De la 4a loko en 2002 la Esperanta Vikipedio ĵus retropaŝis al la 30a loko. Ĝi ja kreskas, sed alilingvaj vikipedioj pli rapide kreskas. Laste (3a de februaro) la malajlingva Vikipedio (180 milionoj da parolantoj) preterpasis la Esperantan. Baldaŭ ĝi ne plu troviĝos inter la 30 plej grandaj. Ĉu ŝanĝi {{La tridek plej grandaj vikipedioj}} al {{La kvardek plej grandaj vikipedioj}} por ke la Eo-vikipedio plu aperu inter la grandaj ? --Arno Lagrange @ 19:02, 5 Feb. 2013 (UTC)

Malgaje :( Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:16, 5 Feb. 2013 (UTC)
✔ Farite Mi ŝanĝis {{La tridek plej grandaj vikipedioj}} al {{La kvardek plej grandaj vikipedioj}} AL @ 19:25, 5 Feb. 2013 (UTC)
Kion fari, kiam Esperanta Vikipedio retropaŝos al la lasta loko? Ĉu afiŝi la tutan Vikipediaron? --Dominik (diskuto) 17:09, 6 Feb. 2013 (UTC)
Kia optimisto ! Nia vikipedio nur malrapide "retropaŝas" laŭ rango. Fakte ĝi progresas, sed iuj projektoj en lingvoj parolataj de milionoj da homoj pli rapide progresas kaj preterpasas nian projekton. Ni nur agnosku nian relativan malfortecon, anstataŭ vane fanfaroni pri supereco de Esperanto. Ni povas fieri ke Esperanto estis avangarda, aperis inter la dek unuaj lingvoj kaj en la komencaj jaroj ekis en kvara loko. Krom se okazus ia miraklo (subita kresko da Esperantoparolantoj aŭ/kaj da Eo-Vikipediistoj, forta kresko da artikolokreado pro ia neantaŭvidebla kaŭzo -ĉu roboto? ĉu aperontaj volontuloj ? ĉu amasa enporto de artikoloj pere de WikiTrans ? ...- la rango de nia vikipedio ne reiros antaŭen. Se la Eo-Vikipedio retroiros post la 50a loko ni tiam ĉesos fanfaroni ke la Eo-Vikipedio troviĝas inter la plej grandaj, kaj Esperanto en Vikipedio retrovos lokon kongruan kun tiu kiun ĝi havas en la mondo rilate al nacilingvoj. Ioma realismo --Arno Lagrange @ 20:11, 6 Feb. 2013 (UTC)
La rango, kiu decas por nia vikipedio, supozeble similas al la rango de uzado. Tiu estas ekde kelkaj jaroj proksimume 41-a ĝis 43-a, nun 40-a (oni devas mem kalkuli post klako al "Usage. Views per hour". (Tie cetere bone videblas, ke denove konfirmiĝas mia aserto, ke la uzado-rilato inter Esperanto kaj la angla estas ĉ. 1:1000: 12 512 horaj rigardoj por Esperanto, 12 385 325 por la angla.) --Lu (diskuto) 07:23, 11 Feb. 2013 (UTC)
Fakte, la menciita malajlingva Vikipedio laŭ iuj parametroj estas malpli aktiva ol nia, vidu m:List of Wikipedias. Estas tie je pli ol cent aktivaj uzantoj malpli multe. Profndeco estas signife malpli alta (10 kontraŭ nia 18) - profundeco montras precipe aktivadon, kaj ĝenerale pli alta profundeco signifas indikas pli altan probablecon de avaraĝe pli kvalitaj artikoloj. La malajlingva Vikipedio havas nur iom pli multajn artikolojn ol nia, sed ilin kreis per je 40% malpli multaj redaktoj - do pripensu kvaliton... --KuboF 14:22, 9 Feb. 2013 (UTC)
Ofte ĉi tie oni atentigas, ke ni ne celu nombrojn, sed kvaliton. Nu, bone, principe mi konsentas. Tamen mi ŝatus atentigi vin, ke la sveda vikipedio ŝajne ĵus faris nombran salton antaŭen (ĉu bonkvalitan aŭ ne - mi ne scias). Sur stats.wikimedia.org estas notita por la fino de decembro 571 088 artikoloj, post ĉina kaj vjetnama. Sur List of Wikipedias (hodiaŭ) ĝi havas 768 416 artikolojn, 200 000 pli... Jen la tempa evoluo por la sveda, bedaŭrinde sen la tagoj en januaro. (Ne, mi neniel volas alvoki al amasa enmetado de sensignifaj artikoloj - simple informi...) Jen cetere oni povas vidi la evoluon de multaj nombroj dum la tempo (la saltoj estas pro truo en la statistikaj datumoj); ŝajne ekde 2007. --Lu (diskuto) 07:46, 11 Feb. 2013 (UTC)
En la Sveda Vikipedio aperis kaj plu aperadas amaso da novaj artikoloj kreitaj de la roboto Lsjbot. Temas pri bestoj, eble ankaŭ pri aliaj vivaĵoj, mi ne konrolis ĉion. La enhavo estas ĉi tia:
"[Scienca nomo] estas specio de [bestoklaso]. Ĝin priskribis [nomo de sciencisto] en [la jaro JJJJ]. [La scienca nomo] apartenas al la genro [la unua vorto de la scienca nomo] kaj la familio [scienca nomo de la familio]. Neniu subspecio estas en la listo." + informkesto kun la samaj faktoj + (eventuale) referencoj.
La roboto evidente kapablas ĉerpi la enhavon el iu datumbanko. Tiaj artikoleto-amasoj ne estas malutilaj kaj facile videblas en statistikoj. En la Esperanta Vikipedio simila agado eble naskus centmilon da artikoloj kun po du frazoj kaj po kvin lingvaj eraroj. --Surfo 09:25, 11 Feb. 2013 (UTC)
Se estas roboto kvalite preparita ĝi ne faras lingvajn erarojn, tio dependas de robotisto. Aldone, ankaŭ nuntempe estas kreataj datumbazecaj artikoletoj kaj oni perdas multegan tempon kreante ilin permane anstataŭ perrobote. --KuboF (diskuto) 13:49, 11 Feb. 2013 (UTC)
Bona roboto ne faras lingvajn erarojn, konsentite, sed la frazo pri po kvin lingvaj eraroj plu validas. Kaj unu roboto kapablas minute fuŝi pli ol cento da vikipediistoj riparos en unu jaro. – Kun plezuro mi agnoskas, ke se la roboton kreus vi, ĝi tre malverŝajne farus lingvajn erarojn. Eble vi kapablos certigi la bonan kvaliton de ĉiuj robotoj. --Surfo 20:48, 11 Feb. 2013 (UTC)

Amasa aldono de kategorioj

Saluton. Mi hodiaŭ vidis, ke StripedM (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) amase aldonas kategoriojn per VarmaKato. Mi provis revizii ĉion, sed ne plu eblas. Ĉu mi atentigu lin, ke li agu pli malrapide, por ke reviziantoj havu ŝancon revizii ĉion? Ĉu iu alia povus revizii iomete? --Tlustulimu (diskuto) 17:20, 6 Feb. 2013 (UTC)

Ni ne agas laŭ iuj tempolimoj, ne estas kialo peti iun agi sufiĉe malrapide. darkweasel94 (diskuto) 18:17, 6 Feb. 2013 (UTC)
Mi konsentas kun darkweasel. Aldone, VarmaKato estis instalita grandparte por plifacili kaj plirapidigi laboradon kaj pliaj plifaciligiloj kaj plirapidigiloj bonvenus. --KuboF (diskuto) 11:20, 7 Feb. 2013 (UTC)
Nu bone, mi post lia neaktiviĝo iomete reviziis. Sed mi rimarkis, ke en unu artikolo, kies titolon mi ne memoras, la titolo de bildo estis fuŝita de VarmaKato, simple pro la trukado per x por la ĉapelitaj literoj. Mi jam korektis tion. Bedaŭrinde mi ne scias, ĉu VarmaKato estas korektebla, tiel ke tia fuŝo ne plu okazas. Ĉu eble iu alia scias solvon? --Tlustulimu (diskuto) 11:57, 7 Feb. 2013 (UTC)
Ĝenerale la ilo VarmaKato proponas tute saĝajn kategoriojn ... konsentite, ke en esceptaj kazoj ĝi iom mistrafas, ekzemple kiam ĝi metas la tekston pri la Kapitolaj anseroj en kategorion Italio (do io centre rilata al la itala ŝtato kaj ne metebla/metinda en subkategorion). Pli bonus kategorio "Romio" kaj ankoraŭ pli bone "Romia mitologio", kien mi ĵus metis la tekston. Principe mi plej ŝatus se tiu kiu aktivigas tiun ilon ankaŭ kontrolus ĝin, kaj oni ne fidu ke iu alia vikipediisto sidas ĉe la listo de ĵusaj redaktoj en atenda pozicio por tuj eksalti al korekto kaj revizio: Robotoj kiaj VarmaKato estas bonaj helpiloj, sed ne pli ol simpla ilo, kaj ili laŭ mi neniam estu aktivigitaj sen saĝa homa kontrolo. ThomasPusch (diskuto) 00:18, 9 Feb. 2013 (UTC)
Pri tiu ĉi problemo pri VarmaKato jam atentigis Blahma. Lia proponita solvo estas reprogrami tiu parton de MediaWiki kiu prilaboras x-kodan anstataŭigadon. Tiu ĉi solvo helpus ankaŭ pri intervikia transprenado de tekstoj, pri robotoj kaj similaj aferoj. --KuboF (diskuto) 21:43, 9 Feb. 2013 (UTC)

k ĉu ĥ?

Ĉu uzi k ĉu ĥ? Estas artikolo Arĥioj kaj Kategorio:Arkioj. Mi proponas artikolo Arĥioj kaj Kategorio:Arĥioj aŭ artikolo Arkioj kaj Kategorio:Arkioj. Kio estas pli bona? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:44, 6 Feb. 2013 (UTC)

Uzu ni ambaŭ, t.e., ni uzos Arĥion kiel la nomo de la artikolo kaj kategorio kaj Arkion kiel redirektilo. Ni devas uzi "Ĥ"-vortojn iomete pli ofte, ĉu vi scias ke ĝi estas malaperonta? ni devas savi ĝin de la formorto! -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 23:44, 6 Feb. 2013 (UTC)
Jes, ni savu la literon Ĥ! --Dominik (diskuto) 00:10, 7 Feb. 2013 (UTC)
Do mi faros Ĥ Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:14, 10 Feb. 2013 (UTC)
Mi forfaris. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:54, 10 Feb. 2013 (UTC)

IRC

Mi skribis: Vikipedio:IRC. Ĉu bone? Kategorio kaj interlingva ligilo mi donos se Vi parolos ke bona ideo. Marek Mazurkiewicz (diskuto)

Saluton, Marek. Tio estas bona ideo. Kaj mi ĵus aldonis plian frazon por uzantoj de Fajrovulpo. Nun ankoraŭ mankas intervikiaj ligiloj kaj iom pli da teksto. --Tlustulimu (diskuto) 13:48, 8 Feb. 2013 (UTC)

ADLS

Mi ĝis postmorgaŭ kandidatigos la artikolojn Nizo, Samarkando, Isaac Newton kaj Merlo kiel novaj artikoloj de la semajno 8, 9, 10 kaj 11 ĉi-jaraj. La du artikolojn pri birdoj mi emus meti ne tuj unu post la alia, por iom variigi la temojn, sed ili kaj la teksto pri Samarkando aspektas al mi sufiĉe montreblaj. La teksto pri Isaac Newton aliflanke havas ankoraŭ grandan kvanton da ruĝaj ligiloj, kiuj montras mankajn artikolojn rilatajn al la temo. Ĝis la 10-a semajno ankoraŭ estas du semajnoj: eble iu(j) kompatos kaj ankoraŭ plenigos artikolojn pri la menciataj mankaj temoj. Alikaze almenaŭ necesas nevidebligi la kategorion "Vidu ankaŭ": se artikoloj menciitaj tie tute ne ekzistas, ne eblas "ankaŭ vidi" ion ajn tie. --ThomasPusch (diskuto) 18:18, 11 Feb. 2013 (UTC)

Ruĝaj ligiloj estas bone. Ĝi stimulas por skribado. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 01:03, 12 Feb. 2013 (UTC)

Helpu trovi kategoriojn

Mi ne scias kion fari kun la paĝojn. Bonvolu, trovu kategoriojn:

--StripedM (diskuto) 09:54, 11 Feb. 2013 (UTC)

Ordigo en kategoriojn estas unu el la prizorgendaj taskoj en verkado de Vikipedio. Esploru la ekzistantan kategorisistemon ĉi tie kaj en alilingvaj vikipedioj, kaj trovu la ĝusta(j)n kategorio(j)n por tien ordigi viajn artikolojn. Kaj se vi ne trovas ĝin/ilin kreu ĝin/ilin sekvante skemon ekzistantan en alilingvaj vikipedioj. --Arno Lagrange @ 10:09, 11 Feb. 2013 (UTC)