Astorgo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YFdyh-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: ms:Astorga, Sepanyol
e robota aldono de: cbk-zam:Astorga
Linio 22: Linio 22:
[[bg:Асторга]]
[[bg:Асторга]]
[[ca:Astorga]]
[[ca:Astorga]]
[[cbk-zam:Astorga]]
[[de:Astorga]]
[[de:Astorga]]
[[en:Astorga, Spain]]
[[en:Astorga, Spain]]

Kiel registrite je 18:26, 12 feb. 2013

La graveco de la turismo videblas en la adaptado de placo kaj stratoj por piedirantoj, kiel en la foto de la placo.

Astorgo hispane Astorga estas hispana municipo kaj urbo kiu troviĝas en la centra zono de la provinco de Leono, en la nordokcidenta zono de la Aŭtonoma Komunumo Kastilio kaj Leono. Ĝi troviĝas en la komarko Maragaterio, de kiu ĝi estas la ĉefurbo kaj plej grava nukleo, meze de la Altebenaĵo kaj la montaroj de Leono. La urbo estas la kapo de unu el la diocezoj plej ampleksaj kaj antikvaj de Hispanio, kies jurisdikcio etendiĝas al la duono de la provinco Leono kaj parto de la provincoj Orenso kaj Zamoro.

Ĝia historia kaj monumenta heredaĵo, ĝia situo kiel vojkruciĝo de la Vojo de la Arĝento kaj la Jakoba vojo, kaj ankaŭ pro la diversaj festoj laŭlonge de la jaro, inter kiuj menciindas la karnavaloj, la Sankta Semajno kaj la festoj de asturoj kaj romianoj, konvertas ĝin en alloga turisma urbo kaj por hispanoj kaj por eksterlandanoj. Inter ĝiaj monumentoj plej simbolaj kaj karakteraj troviĝas la Katedralo, la Episkopa Palaco, la Urbodomo kaj la Romia Muzeo.

Astorga estis fondata en la jaro 14 a.K. Nuntempe ĝi havas 12,078 loĝantojn en areo de 46,78 kilometroj.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda