Chen Yuan: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Chen YUAN movita al Chen Yuan
Neniu resumo de redakto
Linio 21: Linio 21:


[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1918|YUAN, Chen]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1918|YUAN, Chen]]


[http://arabic.china.org.cn/world/shi-window/kiu_e_k/34.htm memore al li]

Kiel registrite je 16:47, 4 apr. 2006

Chen YUAN (julio de 1918, Xinhui 26-a de oktobro 2004) fama ĉina filologo, eldonisto,tradukisto kaj E-aktivulo, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, honora prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo.

Chen Yuan naskiĝis en 1918 en Xinhui de Guangdong-provinco. Li diplomiĝis en Zhongshan-universitato en 1938 kaj laboris kiel redaktoro en Chongqing, Ŝanhajo kaj Hongkongo. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949 li laboris kiel gvidanto en la Popola Eldonejo, Librejo de Kuna Eldona Kompanio, Eldonejo de Mondaj Aferoj, Zhonghua-eldonejo, Komerca Eldonejo, Eldonejo de Skriblingva Reformado, Eldona Buroo de la Kultura Ministerio, Ŝtata Eldona Buroo kaj la Ŝtata Komisiono de Lingvo.

Li emeritiĝis aŭguste de 1997 kaj estis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, honora prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, vicprezidanto de Ĉina Eldonista Asocio kaj membro de Ĉina Filologia Asocio. En 2004 li ricevis Ŝtatan Honoran Eldonan Premion.

Li publikigis la verkojn Disertacioj de Chen Yuan pri Eldonado, Lingvo kaj Socia Vivo, Socilingvistiko, Vortaro kaj Informadiko kaj multajn aliajn kaj tradukis Mia Muzika Vivo, Berlioz kaj Betoveno.

Li verkis multajn eseojn. Lia verko Lingvo kaj Socia Vivo publikigita en 1979 estas pionira studo pri socilingvistiko en Ĉinio. Lia Socilingvistiko eldonita en 1982 estas la unua ĉina verko eksplikanta la simplan teorion kaj studmetodojn de socilingvistiko de Ĉinio. Ĝi metis firman teorian bazon por la studo de socilingvistiko de Ĉinio. Verkoj de Chen Yuan pri lingvistiko havigis al li gravan lokon en la kampo de ĉina lingvistika studo.

Chen Yuan eksciis pri Esperanto en 1931 kaj lernis ĝin de sinjoro Xu Lunbo en Kantono. En la 30-aj jaroj li entuziasme partoprenis en la Emovado de Kantono kaj estis unu el la gvidantoj de la esperantista societo “Verdemularo” de Zhongshan-universitato. Li partoprenis en redaktado kaj eldonado de Informilo el Ĉinio, Justeco kaj Al Nova Etapo, kiuj faris internacian diskonigadon pri la KontraΩjapana Rezistmilito de la ĉina popolo. De 1951, post kiam fondi¸is Ĉina Esperanto-Ligo, li funkciis kiel ¸ia ¸enerala sekretario, vicprezidanto kaj prezidanto kaj gvidis la organizadon de la 71-a UK en 1986, kaj estis elektita membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Dum pli ol 70 jaroj Chen Yuan dediĉis sin al diskonigo, studo kaj aplikado de Esperanto, grave kontribuante al la ĉina kaj internacia E-movado.


memore al li