Trinidada eŭfonjo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TuHan-Bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: vi:Euphonia trinitatis
e robota aldono de: ceb:Euphonia trinitatis
Linio 38: Linio 38:
[[Kategorio:Birdoj de Ameriko]]
[[Kategorio:Birdoj de Ameriko]]


[[ceb:Euphonia trinitatis]]
[[en:Trinidad Euphonia]]
[[en:Trinidad Euphonia]]
[[eu:Euphonia trinitatis]]
[[eu:Euphonia trinitatis]]

Kiel registrite je 00:14, 17 feb. 2013

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Trinidada eŭfonjo
Trinidada eŭfonjo
Trinidada eŭfonjo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Euphonia
Specio: E. trinitatis
Euphonia trinitatis
(Strickland, 1851)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Trinidada eŭfonjo (Euphonia trinitatis) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Multaj havas kontrastajn palajn fruntojn kaj blankajn subvostojn. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.

Disvastiĝo

Ĝi troviĝas en norda Kolombio, Trinidado kaj Tobago (de kio devenas kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo), kaj norda Venezuelo krom la valo de la rivero Magdalena, sed ne ĉe Andoj. Ties natura vivejo estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

Aspekto

Temas pri neotropika specio kun tre klara seksa duformismo. Masklo estas tre malgranda blunigreca birdo kun blunigraj gorĝo kaj vizaĝo, flava en frunto, kapopinto, brusto kaj ventro; ankaŭ nuko, dorso, flugiloj kaj vosto estas blunigraj. La ino estas olivverdeca supre kun flavecaj frunto, brusto kaj ventro. Temas pri fringedo tre simila al la plej proksima parenco nome la Flavkrona eŭfonjo, sed kun koloroj pli homogenaj, tio estas nur blunigra kaj flava.

Vidu ankau

Referencoj