Anglaj idiotismoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 45: Linio 45:
; '''finders keepers''' (laŭv. "getrovantoj, gegardantoj") :
; '''finders keepers''' (laŭv. "getrovantoj, gegardantoj") :


; '''to fuck like a mink''' (laŭv. "fiki kiel lutrreolo") :
; '''to fuck like a mink''' (laŭv. "fiki kiel lutreolo") :


; '''Get a life!''' (laŭv. "Akiru vivon!") : (1) Tio ne koncernas vin! (2) Ne malŝparu tempon!
; '''Get a life!''' (laŭv. "Akiru vivon!") : (1) Tio ne koncernas vin! (2) Ne malŝparu tempon!

Kiel registrite je 15:37, 19 feb. 2013

Idiotismoj > Anglaj idiotismoj < Angla lingvo


Jen idiotismoj en la angla:

an apple a day keeps the doctor away (laŭv. "pomo ĉiun tagon forturnas malsanon")
la pomoj estas bonegaj por la sano
to pay an arm and a leg (laŭv. "pagi brakon kaj kruron")
pagi altegan prezon
bad (ĉefe usona, laŭv. "malbona")
bonega, moda, interesega, admirinda aparte pro ia imanenta rebelemeco aŭ ekscitigema-danĝereco, ĉu reala aŭ ne
ball and chain (laŭv. "globo kaj ĉeno")
(1) malhelpilo, malhelpa situacio, sed ne forlasebla (2) edzo/edzino
like a bat out of Hell (laŭv. "kiel vesperto el Infernon")
rapidege
to beat around the bush (laŭv. "bati ĉirkaŭ la arbetaĵo")
prokrasti aŭ heziti, precipe kiam oni ne volas diri ion; paroli, ne venante al la punkto
Big Bad Wolf (laŭv. "granda malbona lupo")
lupo el fabeloj
blast (laŭv. "ekblovego" aŭ "eksplodo")
gaja aŭ ekscita bonsperto (ekz "we had a blast" = "ni havis ekblovegon/eksplodon")
aŭ kiel interjekcio, (ĝentila) "damne!"
bookworm (laŭv. "librovermo")
fervora legemulo
box ([boks] laŭv. "kesto")
komputilo (ekz: "reboot the box"/"reaktivigi la keston")
buy ([baj] laŭv. "aĉeti")
kredi (ekz: "mi ne aĉetas tion" = "mi ne kredas")
buzz off (laŭv. "zumu for", kiel insekto, cimo)
Foriru!
chill, chill out (ĉefe usona, laŭv. "fridiĝi")
(1) malseveriĝi, malkoleriĝi (2) ripozi
cold feet (laŭv. "malvarmaj piedoj")
manko de kuraĝo aŭ memfido, aparte antaŭ la propra nupto
cool ([kul] laŭv. "malvarmeta")
mojosa, bona, interesa, eleganta, ŝika, klera, moda, imitinda
cow pie (ĉefe usona, laŭv. "bovina torto")
fekamaso de bovo
curiosity killed the cat (laŭv. "scivolemo mortigis la katon")
scivolemi povas esti danĝera.
dead as a doornail (laŭv. "tiel mortinta kiel pordonajlo")
ja, tutcerte morta
don’t count your chickens until they’re hatched (laŭv. "ne kalkulu viajn kokojn antaŭ ol ili estas elkoviĝitaj")
la manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero
finders keepers (laŭv. "getrovantoj, gegardantoj")
to fuck like a mink (laŭv. "fiki kiel lutreolo")
Get a life! (laŭv. "Akiru vivon!")
(1) Tio ne koncernas vin! (2) Ne malŝparu tempon!
to get a pink slip (laŭv. "ricevi rozan slipon")
maldungiĝi
to give/lend a hand (laŭv. "doni al iu manon")
helpi iun
Go fly a kite! (laŭv. "Iru flugigi kajton!")
Foriru!
Go jump in a lake! (laŭv. "Iru salti en lagon!")
Foriru!
green thumb (laŭv. "verda dikfingro")
havi talenton pri ĝardenumado, lertecon pri plantoj
hands off (laŭv. "manoj for")
(1) ne palpu!, ne tuŝu! (2) memstara
to have bats in one's belfry (laŭv. "havi vespertojn en belfrido")
agi freneze
to have a card up one's sleeve (laŭv. "havi karton supre en la maniko")
havi ion sekretan kaj avantaĝan
to have a chip on one's shoulder (laŭv. "havi spliton sur la ŝultro")
indigni, venĝemi
heebie-jeebies ([hibi-jibiz] kreis usona komik-desegnisto Billy DeBeck 1923)
sento de malsekuro, stranga sento ("La mortinta kato donas al mi la 'heebie-jeebie'-ojn.")
to hit the road (ĉefe usona, laŭv. "trafi la vojon")
iri, ekiri, foriri ("Hit the road!" = "Foriru!")
to kick the bucket (laŭv. "piedbati la sitelon")
morti
lame (ĉefe usona, laŭv. "lama")
nedezirinda, bedaŭrinda, aĉa
like night and day (laŭv. "kiel nokto kaj tago")
malsimilegaj (inter unu la alia)
literally (laŭv. "laŭvorte")
figure, virtuale (ekz. "Mi estis laŭvorte gluita al mia seĝo")
little woman (laŭv. "eta virino")
edzino
lose face (laŭv. "perdi la vizaĝon")
publike perdi dignon, ĉagrenegiĝi
make hay while the sun shines (laŭv. "fari fojnon dum la suno brilas")
money talks (laŭv. "mono parolas")
naughty bits (ĉefe brita, laŭv. "fiaj pecoj")
generiloj
old lady (laŭv. "maljuna damo/virino")
(1) patrino; (2) edzino
old man (laŭv. "maljuna viro")
(1) patro; (2) edzo
on a dime (usona; laŭv. "sur dekcendo")
interne de tre mallonga distanco, kutime por priskribi veturilojn (ekz. "stop on a dime"/"halti sur dekcendo", "turn …"/"turniĝi …")
on a sixpence (brita; laŭv. "sur sespenco")
same kiel on a dime (sixpence estis brita monero antaŭ 1971)
pie in the sky (laŭv. "torto en la ĉielo")
neatingebla sopiro, revo, bona afero aŭ projekto
pig (laŭv. "porko")
(1) manĝegemulo, malpuremulo, malordemulo; (2) policano (ĉefe nordamerika)
potty mouth (laŭv. "infana-neceseja buŝo; akvuja buŝo")
(1) buŝo de iu, kiu parolas fivorte; (2) iu, kiu parolas fivorte
praise in public, chastise in private (laŭv. "laŭdu publike, punu private")
revenge is a dish best served cold (laŭv. "venĝo estas plado plej bone servite malvarma")
to rain cats and dogs (laŭv. "pluvi gekatojn kaj gehundojn")
pluvegi
to rain on someone's parade (laŭv. "pluvi sur ies paradon")
malkontentigi iun
see red (laŭv. "vidi ruĝon")
koleri
skeleton in the closet (laŭv. "skeleto en la ŝranko")
honta sekreto
to suck (laŭv. "suĉi")
esti malbona, aĉa, aŭ nedezirinda (ekz. "that book sucks!" = "la libro suĉas!"; "if Microsoft manufactured a vacuum cleaner, it would be the first thing they made which didn't suck" = "se Microsoft fabrikus polvosuĉilon, tio estus ilia unua kreaĵo ne suĉanta")
the man (laŭvorte "la viro")
(1) la personigo de la kaŭzo aŭ fonto de ies problemo(j) aŭ malfacilaĵo(j), aparte rilate al la registaro aŭ ia burokrataĵo, imagita kiel riĉan, malproksiman, potencegan figuron sur la pinto de la registaro/societo; (2) efikulo, bonulo, lertulo (ekz. 1: "Don't trust the man."/"Ne fidu la viron."; ekz. 2: "You are the man!"/"Vi estas la viro!")
tight (ĉefe usona, laŭv. "strikta")
bon(eg)a, dezirinda, moda
time is money (laŭv. "tempo estas mono")
to throw money out of the window (laŭv. "ĵeti monon el la fenestro")
malŝpari, elspezi multe da mono
to throw the baby out with the bathwater (laŭv. "ĵeti la bebon kun la banoakvo")
tough cookies (laŭv. "malmolaj, fortaj biskvitoj")
malbona situacio, malbonŝanco, fortimigita sorto. Uzas kutime kiel esprimo
to tuck in (ĉefe brita, laŭv. "enfaldi")
(1) manĝi (ĝenerale); (2) enlitigi
What's up? (laŭv. "Kio supras?")
Kio okazas?
One swallow doesn't make a summer. (laŭv. "Unu hirundo ne faras someron.")
Unu kukolo printempon ne venigas.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.straightdope.com/mailbag/mburyhatchet.html greke http://www.randomhouse.com/wotd/index.pperl?date=20010612 greke http://experts.about.com/q/1474/829265.htm