Ngô Đình Diệm: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: zh:吳廷琰 estas artikolo leginda; kosmetikaj ŝanĝoj
Makecat-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 43: Linio 43:
[[sl:Ngo Dinh Diem]]
[[sl:Ngo Dinh Diem]]
[[sv:Ngo Dinh Diem]]
[[sv:Ngo Dinh Diem]]
[[th:โง ดินห์ เสี่ยม]]
[[tr:Ngô Đình Diệm]]
[[tr:Ngô Đình Diệm]]
[[uk:Нго Дінь З'єм]]
[[uk:Нго Дінь З'єм]]

Kiel registrite je 15:21, 24 feb. 2013

Jean Baptiste Ngô Đình Diệm (nskiĝis la 3-an de januaro 1901, mortis la 2-an de novembro 1963) – la unua prezidento de Suda Vjetnamio, filo de nobela familio, katoliko. En 1933 estis ministro pri internaj aferoj, sed rezignis post kelkaj monatoj proteste al malemo de francaj regopovoj pri enkoduko de reformoj. Dum 12 jaroj loĝis en Hue.

En 1945 Ho Chi Minh proponis al li aliĝon al registaro de Nord-Vjetnamio. Ngô forĵetis la proponon kaj forveturis al Usono, kie dum du jaroj restis en monaĥejo apud Novjorko, kaj poste translokiĝis al benediktana monaĥejo en Belgio. Li revenis en 1954 kaj ekstaris fronte de registaro de Suda Vjetnamio. Oktobre 1955 faligis imperiestron Bảo Đại, anoncante sin prezidento de estiĝanta Vjetnama respubliko. Li regis aŭtokrate disdonante al sia familio plej altajn ŝtatpostenojn: pli juna frato iĝis ĉefo de polico, la dua iĝis katolika ĉefepiskopo de Huế kaj rektoro de du universitatoj, bofrato - ministro pri eksteraj rilatoj, filo - ministro pri edukado.

Pro sia katolikismo ekkonfliktis kun budhanoj. Reprezalioj kontraŭ budhanoj kaŭzis perdon de apogo al Ngô fare de Usono, kiu unue klopodis influi preme al la diktatoro, por ke li mildigu sian politikon. Responde Ngô minacis, ke forigos usonajn militistajn konsilantojn. Tiam eniris CIA, kiu posedis influon al sufiĉe granda parto de komandantoj de vjetnama armeo, por ke ĝi forigu la diktatoron. La 2-an de novembro 1963 tankoj ĉirkauiris prezidentan palacon. Ngô sukcesis fuĝi, sed poste estis trovita pafmortigita en kirko en Chợ Lớn.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoLeginda