Lazura paruo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: ceb:Cyanistes cyanus
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: be:Белая блакітніца
Linio 51: Linio 51:
[[ar:قرقف لازوردي]]
[[ar:قرقف لازوردي]]
[[ba:Буран турғайы]]
[[ba:Буран турғайы]]
[[be:Белая блакітніца]]
[[br:Kalvennig pers]]
[[br:Kalvennig pers]]
[[ca:Mallerenga capblanca]]
[[ca:Mallerenga capblanca]]

Kiel registrite je 13:34, 27 feb. 2013

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lazura paruo
Lazura paruo
Lazura paruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Cyanistes
Specio: C. cyanus
Cyanistes cyanus
(Pallas, 1770)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Lazura paruo, Cyanistes cyanus, iam Parus cyanus, estas paseroforma birdo de la familio Paruedoj, pli eta ol Granda paruo. Ĝi estas disvastigata kaj komuna loĝanto kaj reproduktanto tra Rusio kaj centra Azio.

Ĝi troviĝas en moderklimataj kaj subarktaj deciduaj aŭ miksitaj arbaroj, makisoj kaj marĉoj. Ĝi estas loĝanto kaj plej parto de birdoj ne migras. Ili nestumas en arbotruo, kie la ino demetas ĉirkaŭ 10 ovojn. Tiu birdo viglas, ĉikanas kaj pikas se estas ĝenado. Ĝia manĝo estas insektoj kaj semoj.

Tiu birdo 12-13 cm longa estas nekonfuzebla. La kapo, vostanguloj, larĝaj flugilstrioj kaj subaj partoj estas tre blankaj (kun iom da vertikala blua strio kiel ĉe la Granda paruo sed ne tiom markita). Estas malhelblua linio tra la okulo kaj la supraj partoj estas bluaj kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo ĉar cyanus signifas lazurbluan. Beko, okuloj kaj gamboj estas nigraj al malhelbluaj.

Ĝi estas la orienta partnero de la komuna en Eŭropo Blua paruo. Ili foje hibridiĝas kun tiu specio, sed la idoj kutime montras bluan kronon, plie ol la blanka de la Lazura paruo.

La alvoko estas similaj al tiuj de la Blua paruo, tio estas dii, dii, diii aŭ plendema ĉaarr. La kanto estas ci-ci-tŝarr-ci-ci-tŝarr, kiu estis priskribita kiel intermeza inter la Blua paruo kaj la Tufparuo.

Taksonomio

Plej fakuloj konsideras Cyanistes kiel subgenro ene de Parus, sed la American Ornithologists' Union konsideras Cyanistes kiel distinga genro. Tion konfirmas analizoj de DNA kiuj sugestas, ke Cyanistes ne nur estas distinga, sed ankaŭ eĉ ne proksima de aliaj paruoj (Gill et al., 2005).

La Lazura paruo ofte hibridiĝas kun la Blua paruo en okcidenta Rusio; la rezultaj birdoj estas nomataj Pleskea paruo (Cyanistes × pleskei) kaj estis iam konsiderata kiel distinga specio.

Lazura paruo kun "Pleskea paruo" sube

Referencoj

  • Gill, Frank B.; Slikas, Beth & Sheldon, Frederick H. (2005): Phylogeny of titmice (Paridae): II. Species relationships based on sequences of the mitochondrial cytochrome-b gene. Auk 122: 121-143. DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0121:POTPIS]2.0.CO;2 HTML resumo
  • Harrap, Simon & Quinn, David (1996): Tits, Nuthatches & Treecreepers. Helm Identification Guides, Christopher Helm, Londono. ISBN 0-7136-3964-4