Teodozio (Krimeo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: la:Theodosia (urbs)
Neniu resumo de redakto
Linio 22: Linio 22:
| paĝaro =
| paĝaro =
}}
}}
'''Teodozio''' ({{lingvo-ru|Феодосия}}, {{lingvo-uk|Феодосія}}, {{lingvo-qr|Kefe}}) estas ĉemara kuracloka urbo
'''Teodozio''' ({{lingvo-uk|Феодосія}}, {{lingvo-qr|Kefe}}) estas ĉemara kuracloka urbo
en [[Aŭtonoma Respubliko Krimeo|Krimeo]], centro de la [[Teodozia municipo|Teodozia urba municipo]]. La urbo
en [[Aŭtonoma Respubliko Krimeo|Krimeo]], centro de la [[Teodozia municipo|Teodozia urba municipo]]. La urbo
estas fama ripoz- kaj kurac-loko de [[Ukrainio]].
estas fama ripoz- kaj kurac-loko de [[Ukrainio]].

Kiel registrite je 17:54, 1 mar. 2013

Urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Teodozio
ruse Феодосия
ukraine Феодосія
krime-tatare Kefe
Apartenas al: Teodozia municipo
Koordinatoj: 45° 3′ N, 35° 23′ O (mapo)45.04888888888935.379166666667Koordinatoj: 45° 3′ N, 35° 23′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: 20-50 m
Areo: 34,2 km²
Loĝantaro:
— Loĝdenso:
71 700 (laŭ 2006)
2 096,49 hom/km²
Poŝtkodoj: 98100 — 98175
Telefonkodo: +380-6562
Hor-zono: UTC+3
Antaŭaj nomoj: Kefe (ĝis 1784), Kaffa (ĝis la XVa jc), Ardabda

Oficiala paĝaro nekonata

Teodozio (Krimeo)
Teodozio (Krimeo)
DMS
Teodozio
Teodozio
Teodozio
Situo de Teodozio sur la mapo de Krimeo
vdr

Teodozio (ukraine Феодосія, krime-tatare Kefe) estas ĉemara kuracloka urbo en Krimeo, centro de la Teodozia urba municipo. La urbo estas fama ripoz- kaj kurac-loko de Ukrainio.

Noto pri la Esperanta nomo

Malgraŭ la fakto, ke en la rusa kaj la ukraina lingvoj oni transskribas la nomon de la urbo per la litero Ф (kiu respondas al la Esperanta F), ŝajnas preferinde reteni por la Esperanta nomo la etimologian komencan T (la nomo venas el la helena lingvo kaj signifas laŭvorte "donita de dio", la komenca θεός signifas "dio"; la transskribo de la latina "th" kaj de la helena "θ" per "Ф" en la rusa kaj ukraina lingvoj estas ne regula, sed sufiĉe ofta procedo). Komparu la NPIVan personan nomon Teodozio kaj la transskribon de la urbo-nomo en diversaj lingvoj (almenaŭ duono transskribas ĝin per "T" aŭ "Th").

Historio

La urbo estis fondita de helenaj koloniistoj el Mileto en la VIa jarcento a.K. En la IVa jacrento p.K. la urbo estis detruita fare de hunoj. Dum kelkaj sekvaj jarcentoj ĉi tie estis nur malgranda vilaĝo, kiu en la XIIIa jarcento iĝis regata de la Ora Hordo.

En la sama jarcento (la XIIIa) la urbon elaĉetis la ĝenovaj komercistoj, kiuj kreis ĉi tie prosperan komerc-urbon Kaffa, kiu estis la centro de ĉiuj ĝenovaj kolonioj en la nordaj bordoj de la Nigra Maro. Kaffa iĝis la plej granda centro de sklav-komerco en Eŭropo. Oni supozas, ke la urbo ludis gravan rolon ankaŭ en disvastigo de la bubona pesto tra Eŭropo (kiam en la jaro 1347 la armeo de la Ora Hordo sieĝis la urbon, ili ĵetis la kadavrojn de la soldatoj, kiuj mortis pro pesto, trans la urbajn murojn; la ĝenovanoj, fuĝante, transmisiis la malsanon al la sudo de Eŭropo).

La urbo estis definitive konkerita disde ĝenovanoj en la jaro 1475 sub gvido de otomata militestro Gedik Aĥmet Paŝa. Turkoj alinomis la urbon Kefe; la urbo iĝis unu el la plej gravaj turkiaj havenoj ĉe la Nigra Maro.

En la jaro 1783 la urbo (kaj tuta Krimeo) iĝis parto de la Rusia Imperio. En la jaro 1784 la urbo estis alinomita Teodozio. En la urbo naskiĝis, multe laboris, mortis kaj estas sepultita granda pentristo Ivan Ajvazovskij.

En la jaro 1954 Teodozio kaj tuta Krimeo iĝis parto de Ukrainia Soveta Socialisma Respubliko.

Nuntempo

Ĝenova fortreso en Teodozio

Nuntempe la urbo estas grava kurac- kaj ripoz-loko. En la urbo estas plaĝoj, fontoj de minerala akvo, ŝlim-kuracejoj, famaj sanatorioj kaj ripoz-domoj. Krom la turismo por la ekonomio de la urbo gravas la agrikulturado, fiŝkaptado, nutra industrio kaj produktado de tabako. En la urbo estas konstru-uzino kaj mebla fabriko. La urbo havas teknikan lernejon kaj kelkajn filiojn de diversaj institutoj. En la urbo estas fervoja stacidomo kaj busa stacio.

En la urbo loĝas iom pli ol 70 mil homoj (plejparte rusoj, estas iom da ukrainoj kaj krime-tataroj); la ĉefe uzata lingvo estas la rusa.

Somere 2006 la urbo misfamiĝis pro la aktivaĵoj de la urbanoj (provokitaj de certaj politikaj partioj) kontraŭ NATO.

Vidindaĵoj

La ĉefaj vidindaĵoj de Teodozio estas la sufiĉe bone konserviĝinta ĝenova fortikaĵo, kelkaj preĝejoj, moskeo Muftij Ĝami, kelkaj belaj fontanoj. En la urbo troviĝas pentraĵ-galerio de pentristo Ivan Ajvazovskij, regionstuda muzeo kaj muzeo de fama rusa verkisto Aleksandr Grin (kiu pasigis ĉi tie la lastajn jarojn de sia vivo).

Panorama foto

Panoramo de Teodozio, vidata de sur la monto Tepe-Oba

Ligoj

Ŝablono:LigoLeginda