Nicolás Maduro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JackieBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: nl:Nicolás Maduro
JackieBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2) (robota aldono de: tr:Nicolás Maduro
Linio 33: Linio 33:
[[ru:Мадуро, Николас]]
[[ru:Мадуро, Николас]]
[[sr:Николас Мадуро]]
[[sr:Николас Мадуро]]
[[tr:Nicolás Maduro]]
[[vi:Nicolas Maduro]]
[[vi:Nicolas Maduro]]
[[zh:尼古拉斯·马杜罗]]
[[zh:尼古拉斯·马杜罗]]

Kiel registrite je 14:08, 6 mar. 2013

Nicolás Maduro Moros (naskiĝis la 23-an de novembro 1962) estas venezuela politikisto kaj Vicprezidento de Venezuelo ekde oktobro 2012, plejparte sub Prezidento Hugo Chávez. Li estis ministro pri Eksterlandaj Aferoj de aŭgusto 2006 ĝis januaro 2013. Li estas priskribita kiel "agrabla eksa busŝoforo kiu fariĝis sindikatestro, parlamentano, ministro", kaj la "plej kapabla administranto kaj politikisto en la interna rondo de Chávez."

Je la 8-a de novembro 2012, dum televida alparolo anoncanta ke li veturos ree al Kubo por urĝa operacio pro la reokazo de kancero, Chávez nomis Maduron kiel lia posteulo "se io ajn okazus al mi." Diosdado Cabello deklaris sian subtenon de la decido. Chávez estis mortonta la 5-an de marto 2013.

Naskiĝis li en Karakaso, kaj edukiĝis en la Liceo Ávalos, publika mezlernejo okcidenta de la urbo. Busŝoforo, li komencis sian karieron politikan kiel neoficiala sindikatisto dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kiam la sindikatoj estis ankoraŭ malpermesataj. Li edziĝis kun Cilia Flores, simile aktivulino.

En 1992 Hugo Chávez enkarceriĝis pro fiaska puĉo, sed en 1994 Maduro kaj lia edzino, Cilia Flores, sukcesis liberigi lin. Maduro iĝis parlamentano en 1998. Je la 9-a de aŭgusto 2006, li estis nomita ministro pri eksterlandaj aferoj, kaj je la 13-a de oktrobro 2012, vicprezidento.

Eksteraj ligoj