Hispana Esperanto-Federacio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q3091759)
Linio 28: Linio 28:


[[Kategorio:Hispanaj Esperanto-asocioj]]
[[Kategorio:Hispanaj Esperanto-asocioj]]

[[es:Federación Española de Esperanto]]
[[fr:Fédération espagnole d'espéranto]]

Kiel registrite je 15:54, 8 mar. 2013

La Hispana Esperanto-Federacio (HEF), aŭ Federación Española de Esperanto en la hispana lingvo, estas senmonavida, senideologia asocio fondita en 1947. Parolantoj de Esperanto en la tuta Hispanio apartenas al ĝi, kaj ankaŭ estas asocioj de Esperanto regionaj aŭ lokaj, kiuj apartenas al HEF. Siavice, HEF estas ano de la Universala Esperanto-Asocio, kies sidejo estas en Roterdamo, Nederlando. La junulara sekcio de HEF nomiĝas Hispana Esperanto-Junulara Societo.

La ĉefa celo de HEF estas disvastigi la Internacian Lingvon Esperanton. Por tio, ĝi ofertas informadon, eldonadon, kursojn kaj diversajn agojn. La Hispana Esperanto-Federacio diskonigas la hispanan kulturon per tiu ĉi lingvo; kaj tiucele eldonas, ekzemple, tradukojn en Esperanton el verkoj de hispanlingva literaturo.

En 1993 la Hispana Esperanto-Federacio estis nomumita asocio de "publika utilo", agnoskante ĝian laboron kaj celojn socie kaj kulture interesaj. La asocio sin apogas de fondaĵo, Fundación Esperanto, por financaj kaj aliaj propagandaj celoj.

Funkciado

HEF financiĝas ĉefe per la kotizoj de siaj anoj. De tempo al tempo, la Hispana Esperanto-Federacio ricevis apogon monan de privataj homoj (donace), privataj asocioj (patrone) aŭ publikaj organizoj (subvencie) por realigi projektojn konkretajn, ekzemple la eldonon de libroj.

La administradon, demarŝadon kaj informadon faras teamo da voluntuloj koordinate de la estraro, kaj en la oficejo de la asocio en Madrido kaj en aliaj lokoj de Hispanio.

Toño del Barrio estas la nuna prezidanto de la Hispana Esperanto-Federacio.

Servoj

  • Hispana Esperanto-Kongreso en kiu, krom la koncernaj kunvenoj, prelegoj kaj debatoj, okazas agadoj kulturaj kaj ludaj.
  • Monatodua bulteno en Esperanto, Boletín, kiu enhavas la agadon de la Esperanto Movadon kaj en Hispanio kaj en aliaj landoj. Anoj pli junaj ol dektrijaraĝo ankaŭ ricevas infanan magazinon monatotrian, "Juna Amiko", publikigatan en Hungario de la Internacia Ligo de Esperanto Instruistoj (ILEI); anoj inter dektri kaj tridek jaraĝo ricevas du eldonojn junajn monatoduajn: "Kontakto"n, kun kultura enhavo kaj eldonatan en Nederlando, kaj "Koncize", eldonatan en Germanio kun informado pri aktualaĵoj pri asocioj junaj de Esperanto en Eŭropo.
  • Kurso de Esperanto distanca, kaj helikpoŝte kaj interrete.
  • Kompleta servo de informado pri ĉio rilata al Esperanto.
  • Vendoservo poŝta rapida al ĉiu loko de Hispanio, kiu ebligas aĉeti librojn aŭ alian materialon (sonbendon, vidbendon...) en Esperanto aŭ pri Esperanto, eldonitan en iu ajn loko de la mondo.

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo de la Federacio greke Retejo de la Federacio en Vizaĝlibro