Junularo Esperantista Brita: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q658646)
Linio 40: Linio 40:
[[Kategorio:Britaj Esperanto-asocioj]]
[[Kategorio:Britaj Esperanto-asocioj]]
[[Kategorio:Landaj Sekcioj de TEJO|Britio]]
[[Kategorio:Landaj Sekcioj de TEJO|Britio]]

[[en:Junularo Esperantista Brita]]
[[it:Junularo Esperantista Brita]]

Kiel registrite je 12:31, 9 mar. 2013

Junularo Esperantista Brita (JEB) estas la asocio en la Unuiĝinta Reĝlando por junaj parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto. Membriĝo estas senpaga kaj malfermita al ĉiuj, kiuj aĝas malpli ol 30 jarojn kaj kiuj loĝas en BritioNord-Irlando.

Historio

La Brita Esperanto-Asocio fondiĝis en 1904 kaj dum la sekvonta duonjarcento ĝi estis la ĉefa organizo por junaj Esperanto-parolantoj en la Unuiĝinta Reĝlando. En 1959, aro de junaj Esperanto-parolantoj fondis JEB kiel la junulara fako de la Brita Esperanto-Asocio. Tiuj aktivuloj inkluzivis Humphrey Tonkin, kiu organizis kursojn kaj renkontiĝojn ĉe la Universitato de Kembriĝo. Kelkaj studentoj, kiuj partoprenis en liaj agadoj, poste fariĝis eminentaj kontribuantoj al la Esperanto-movado, inkluzive de la mondkonata fonetikisto Profesoro John Wells, la nuntempa prezidanto de la Esperanto-Asocio de Britio kaj de la Akademio de Esperanto, kaj prezidinto de la Universala Esperanto-Asocio kaj la Internacia Fonetika Asocio.

Dum la sekvintaj 50 jaroj, la nivelo de aktiveco de JEB iom ondis. Kloplodo revigligi JEB okazis ĉe la Brita Kongreso (BKE) en Glasgovo en 2003 per starigo de Yahoo!-diskutgrupo kaj rompo de la oficiala ligo inter JEB kaj la Esperanto-Asocio de Britio (EAB). Tamen, JEB ne vere reaktiviĝis ĝis 2006, kiam novulo Daniel White lanĉis novan retpaĝaron sub la nomo Novajeb, pro manko de agado de la tiamaj komitatanoj. En 2006, membroj de Novajeb kaj la JEB-komitatanoj renkontiĝis ĉe la BKE en Scarborough kaj formis novan komitaton.

La komitato rekomencis produkti sian antaŭan gazeton Saluton sed decidis ĉesi en 2008. 4-foje jare, JEB skribas raporton pri sia lastatempa agado, kiu aperas en Ĝisdate, la gazeto de EAB. Ekde 2007, la asocio tre videblas interrete, ĉe la retpaĝaro kaj la forumoj. En 2008, JEB denove iĝis la oficiala junulara fako de EAB. Ĉiu-jare la asocio organizas du semanjfinajn renkontiĝojn en Britio por junuloj; JEBanoj ĉeestas ankaŭ multajn aliajn aranĝojn en Britio kaj internacie, ĉefe la Britan Kongreson kaj JES-on.

Komitato 2011/2012

  • Thomas Preece Prezidanto
  • Guy Johnston Sekretario
  • Daniel White
  • Alex Jarvis
  • Jake Pentland
  • Wilfred Hughes

Prezidintoj

  • Tim Owen (2007-2011)
  • Petra Fantom (2005-2007)
  • Elisabetta Cirio (2003-2005)
  • Ian Carter (1978)
  • John C. Wells
  • Humphrey Tonkin

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj