Johano Nepomuka: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Aw58 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 30 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q221522) |
||
Linio 31: | Linio 31: | ||
[[Kategorio:Mortintoj en 1393|N]] |
[[Kategorio:Mortintoj en 1393|N]] |
||
[[be:Ян Непамуцкі]] |
|||
[[be-x-old:Ян Непамуцкі]] |
|||
[[ca:Joan Nepomucè]] |
|||
[[cs:Jan Nepomucký]] |
|||
[[da:Jan Nepomuk]] |
|||
[[de:Johannes Nepomuk]] |
|||
[[en:John of Nepomuk]] |
|||
[[es:Juan Nepomuceno]] |
|||
[[fi:Johannes Nepomukilainen]] |
|||
[[fr:Jean Népomucène]] |
|||
[[he:יאן מנפומוק]] |
|||
[[hr:Sveti Ivan Nepomuk]] |
|||
[[hu:Nepomuki Szent János]] |
|||
[[it:Giovanni Nepomuceno]] |
|||
[[ja:ネポムクのヨハネ]] |
|||
[[ko:네포무크의 요한]] |
|||
[[la:Ioannes Nepomucenus]] |
|||
[[lb:Bommenzinnes]] |
|||
[[lt:Jonas Nepomukas]] |
|||
[[lv:Jans Nepomuks]] |
|||
[[nl:Johannes Nepomucenus]] |
|||
[[no:Jan av Nepomuk]] |
|||
[[pl:Jan Nepomucen]] |
|||
[[pt:João Nepomuceno]] |
|||
[[ro:Ioan Nepomuk]] |
|||
[[ru:Ян Непомуцкий]] |
|||
[[sk:Ján Nepomucký]] |
|||
[[sl:Janez Nepomuk]] |
[[sl:Janez Nepomuk]] |
||
[[sv:Johannes Nepomuk]] |
|||
[[uk:Ян Непомуцький]] |
|||
[[zh:臬玻穆的若望]] |
Kiel registrite je 17:27, 9 mar. 2013
Johano Nepomuka naskiĝis ĉ. 1350 en okcidenta Bohemio, verŝajne en Nepomuk, kaj mortis la 20-an de marto 1393 en Prago. Li estis kristana sacerdoto kaj martiro, kredeble germandevena. En la ĉeĥa lingvo li nomiĝas Jan Nepomucký aŭ Jan z Pomuku.
Ek de 1389 li estis ĉefvikario. Elektante novan abaton de monaĥejo Kladruby li malrespektis la deziron de imperiestro Venceslao la 4-a kaj tiel provokis ties malfavoron. Li suferis torturadon kaj estis dronigita en Vultavo, laŭ tradicio enĵetita de la Karola Ponto en Prago.
Laŭ legendo la edzino de Venceslao pekokonfesis al Johano, kaj Venceslao volis devigi lin rompi la konfesan sekreton kaj mortigis lin post rifuzo. Ĉar Johano tiel estis martiro, papo Benedikto la 13-a sanktigis lin en 1729. Ofta atributo de Johano, trovebla en liaj statuoj, estas kruco; alia estas mano sur la buŝo kiel signo de sekreteco. Tiu historio estis menciita ekzemple en la Chronica regum Romanorum (kroniko de romiaj reĝoj) de Thomas Ebendorfer.
Pro tiuj du diversaj historioj pri la kaŭzo de la ekzekuto ekestis la ideo, ke eble temis pri du diversaj homoj sam- aŭ similnomaj.
Johano Nepomuka estas patrono de:
- Bohemio,
- la konfesprenantoj,
- la ŝipistoj kaj flosistoj,
- la muelistoj,
- la pontoj
kaj ĝenerale kontraŭ akvaj danĝeroj. Statuoj liaj ofte troviĝas sur aŭ ĉe pontoj. La katolika eklezio festas lian nomon je la 16-a de majo.
-
Statuo de Johano Nepomuka sur la Karola Ponto en Prago
-
Statuo de li en Ettlingen (Germanio)
-
Statuo de Johano en Bensheim (Germanio)
-
Statuo de Johano en ravino de Danubo