Roman Dobrzyński: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
{{Bibliotekoj|PeEnEo=141285|PND=140081127|LCCN=n/2004/33122|VIAF=84631062|TSURL=N/A|VIAF2=33847408|VIAF3=85966303|NOTES=VIAF additional(s)}}
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q3940515)
Linio 19: Linio 19:


{{Bibliotekoj|PeEnEo=141285|PND=140081127|LCCN=n/2004/33122|VIAF=84631062|TSURL=N/A|VIAF2=33847408|VIAF3=85966303|NOTES=VIAF additional(s)}}
{{Bibliotekoj|PeEnEo=141285|PND=140081127|LCCN=n/2004/33122|VIAF=84631062|TSURL=N/A|VIAF2=33847408|VIAF3=85966303|NOTES=VIAF additional(s)}}
[[it:Roman Dobrzyński]]
[[pl:Roman Dobrzyński]]

Kiel registrite je 14:56, 10 mar. 2013

Roman Dobrzyński en majo 2008

Roman DOBRZYŃSKI [ROman dobĴINski] (naskiĝis en 1937) estas pola esperantisto, ĵurnalisto kaj Honora Membro de UEA ekde 2005.

Dobrzyński esperantistiĝis en 1955. Li magistriĝis pri juro kaj poste pri ĵurnalismo per tezo pri la Esperanta gazetaro. Kiel studento li aktivis en la Esperanto-movado per verkado, redaktado kaj instruado, kaj kiel estrarano de Pola Esperanto-Junularo. Li estis vicprezidanto de TEJO (1966-1968) kaj redaktoro de Kontakto (1968-1970).

De 1973 ĝis 2003 li laboris kiel ĵurnalisto de Pola Televido kaj en tiu rolo multfoje traktis Esperanto-rilatajn temojn, farante ankaŭ filmojn pri Esperanto, ekz. Bona Espero (1984). En 1995 li esperantigis la televidan lingvokurson de BBC Mazi en Gondolando. Dobrzyński estis membro de LKK de la ĝis nun la plej granda UK, en Varsovio 1987. Li estas membro de UEA ekde 1961, estis ĝia komitatano kaj vicprezidanto de UEA (1989-1992). Li kontribuis al la establo de Fondumo Zamenhof kaj estis ĝia unua prezidanto.

En 2003 aperis lia pollingva libro Ulica Zamenhofa kun interparoloj kun d-ro Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof. Tradukoj aperis ne nur en Esperanto (La Zamenhof-Strato, la 1-a eldono en 2003, la 2-a eldono en 2005), sed ankaŭ en la litova (Zamenhofo gatvė, 2004), la ĉeĥa (Zamenhofova ulice, 2005), la japana (Zamenhof doori, 2005), la portugala (A Rua Zamenhof, 2006), la slovaka (Zamenhofova ulica, 2006), la franca (La rue Zamenhof, 2008), la itala (Via Zamenhof, creatore dell'esperanto, 2009) kaj la korea (Zamenhof geori, 2009).

Inter 2007 kaj 2008 li kunverkis la libron pri Bona Espero. Ĝi aperis en 2008 dum la Universala Kongreso en Roterdamo. Dobrzyński daŭre aktivas per filmraportoj pri Esperanto-aranĝoj, ekz. Sieĝoj de Malborko (2004).