Ebenaĵo de Transilvanio: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
sen resumo de redaktoj
----
 
'''Ebenaĵo de Transilvanio''' ([[rumana lingvo|rumane]]: '''Câmpia Transilvaniei''', [[hungara lingvo|hungare]]: '''Mezőség''', '''Erdélyi Mezőség''') estas [[ebenaĵo]] en Rumanio, kiu situas en distriktoj [[Mureş]] kaj [[Cluj (distrikto)]]. Ĝi kuŝas de la rivero de [[Someş]] ĝis la linioj de [[Mureş (rivero)|Mureş]] kaj [[Niraj]], laŭ unuj ĝis la linio de rivero de [[Târnava Mică]]. Ĝi estas senarbara. Inter la larĝaj valoj estas multe da artefaritaj lagoj (fiŝlagoj). Ĝiaj plej valoraj naturtrezoroj estas la [[salo]] kaj la [[tergaso]]. En la regiono troviĝas kvazaŭ 300 komunumoj loĝataj de [[rumanoj]], [[hungaroj]] kaj [[germanoj]]. La hungaroj koloniiĝis tien dum la 10-a kaj 11-a jarcentoj. La rumanoj komencis koloniiĝi grandnombre en la regionon je la fino de la [[mezepoko]]. La kulturo de la tieaj hungaroj estas unu el la plej arkaikaj de la hungaroj en [[Transilvanio]]. Memkompeneble estas karakteriza ankaŭ la reciproka influo de la rumana kaj hungara kulturoj. La etnografio studadas la tiean kulturon, precipe la popolmuzikon kaj popoldancon nur de 50-60 jaroj. La tieaj popoldancoj apartenas al la plej popularaj dancoj en la tiel nomataj tánházak (dancdomoj) de kelkaj jardekoj. Inter [[1909]] kaj [[1913]] kaj en aprilo de [[1914]] [[BARTÓK Béla]] kolektis popolmuzikon hungaran kaj rumanan en la regiono. Inter aliaj tie notis la tekston de la [[Cantata profana]].
 
== Bibliografio ==
Sennoma uzanto

Navigada menuo