John Dinwoodie: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Yekrats (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
Yekrats (diskuto | kontribuoj) e John DINWOODIE movita al John Dinwoodie |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 18:20, 10 apr. 2006
John Sharp DINWOODIE (naskiĝis 1904 - mortis la 9-an de junio 1980) estis eminenta skota esperantista poeto, profesie pastro.
En lia poezio estas delikata melankolia liriko. Li estis la plej aĝa el la kunfondintoj de la skota skolo de la Esperanta poezio, kiuj debutis en Kvaropo (1952, 2a eld. 1977). Lia parto en Kvaropo - titolita Kastelo el revoj - restis lia sola originala poemaro. Li iam kontribuis al Literatura mondo, kaj iuj liaj poemoj aperis kaj aperos en Esperanto en Skotlando. Dinwoodie brile tradukis el la brita poezio; liaj tradukoj aperis i. a. en Angla antologio (1957) kaj Skota antologio (1978), pri kiu li faris ankaŭ la unuajn redaktolaborojn. En Esperanta antologio Dinwoodie estas reprezentita per ses poemoj.