Pola Partizana Ŝtato: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: pt:Estado Secreto Polaco
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 10 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q116080)
Linio 24: Linio 24:


{{LigoLeginda|en}}
{{LigoLeginda|en}}

[[ca:Estat Polonès Clandestí]]
[[de:Polnischer Untergrundstaat]]
[[en:Polish Underground State]]
[[es:Estado secreto polaco]]
[[it:Stato segreto polacco]]
[[pl:Polskie Państwo Podziemne]]
[[pt:Estado Secreto Polaco]]
[[ro:Statul Secret Polonez]]
[[ru:Польское подпольное государство]]
[[uk:Польська підпільна держава]]

Kiel registrite je 13:54, 13 mar. 2013

La Pola sekreta ŝtato (pole: Polskie Państwo Podziemne) estas la nomo uzata por la sekretaj militaj unuoj kiuj agadis en Polio dum la Dua Mondmilito, kontraŭ la nazia okupado, kaj lojale al la Pola Ekzila Registaro en Londono. La esprimo estis uzita de Jan Karski en lia libro Story of a Secret State. Difino Pola Subtera Ŝtato unuafoje aperis en okupata Dua Pola Respubliko la 13-an de januaro 1944 en konspira semajna gazeto "Biuletyn Informacyjny" (Informa Bulteno).

Ekesto kaj agado

Proponon daŭrigi batalon kaj reziston pere de konspiraj metodoj oni formulis dum renkontoj inter civilaj regopovoj de Varsovio - prezidanto Stefan Starzyński, Defendo-Konsilio de Ĉefurbo kaj generalo Juliusz Rómmel (komandanto de la defendo de Varsovio) la 25-an de septembro. Ilin partoprenis generalo Michał Tokarzewski-Karaszewicz. Intertempe generalo Rómmel ricevis de Ĉefa Komandanto rajtigon al komandado super teritorio de la tuta lando. Generalo Tokarzewski proponis, ke la prokuron generalo Rómmel transdonu al li, cele al organizo de konspiritaj militistaj-politikaj agentejoj aŭ delegitejoj de la pola ŝtato. Rezulte generalo Rómmel cedis sian taskon al la brigada generalo por ke li plue daŭrigu bataladon por certigo de sendependeco kaj de ĝisnunaj limoj.

Nokte de la 26-a ĝis la 27-a de septembro 1939 fondiĝis en sieĝata Varsovio Służba Zwycięstwu Polski (Militservo al Venko de Pollando – konspira militista organizo kun la celo batali kontraŭ okupantoj. La 13-an de novembro 1939 ĝi estis transformita al Związek Walki Zbrojnej (ZWZ - Asocio de Armita Batalado), subigita al Pola Registaro en Ekzilo. Tiamaniere oni konservis politikan-militistan daŭrigon de la regopovoj kaj peran influon de ŝtataj regopovoj al situacio de la lando.

La 14-an de februaro 1942 generalo Władysław Sikorski transformis ZWZ en Landan Armeon (AK). Ĝia ĉefa komandanto iĝis generalo Stefan Rowecki, dum la septembra kampanjo komandanto de Warszawska Brygada Pancerno-Motorowa (Varsovia Brigado Kiras-Motora), aŭtoro de soldata lernolibro de stratbataloj. Kreo de AK devus servi por reunuigi ĉiujn militistajn grupojn, subigitaj ĝis nun al diversaj subteraj politikaj grupiĝoj en unu organizon subigitan al la Pola Registaro en Ekzilo.

Aŭtune 1941 al ZWZ apartenis 40 mil de soldatoj, fine de 1942 AK nombris jam ĉ. 200 mil. Tio estis la plej granda subtera armeo en okupata Eŭropo. Tamen plimulto de soldatoj ne estis regule instruata, kaj ili havis apenaŭ 53 mil de armiloj (en tio nur 6% de mitraloj).

Ĉefa tasko de Armia Krajowa konsistis en grupigo de fortoj por ataki en la momento de rompiĝo de Germanio. Armitaj bataloj kondukis al kruelaj reprezalioj – germanaj nazioj pafmortigis po dekkelke da poloj kontraŭ unu mortigita germano. Nur fine de 1942 AK plifortigis flankajn atakojn: atakis germanajn gardejojn, elreligis armeajn transportojn por la orienta fronto, eksplodigis pontojn, rekonkeris arestitojn. La ŝanĝo eblis pro haltigo de sukcesoj de Wehrmacht kaj plibonigo de organiza lerteco de AK.

Pollando, kvankam troviĝis dum okupado, posedis laŭleĝan kaj agnoskitan internacie registaron rezidantan en Londono. Ekzistis Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento kaj la subtera Pola Enlanda Armeo. En Varsovio oni nomumis Delegiton de Registaro por la Lando en rango de vicĉefministro.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda