Dmitro Doncov: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 8 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q2493856)
Linio 23: Linio 23:
[[Kategorio:Ukrainaj verkistoj]]
[[Kategorio:Ukrainaj verkistoj]]
[[kategorio:Ukrainaj politikistoj]]
[[kategorio:Ukrainaj politikistoj]]

[[be:Дзмітрый Іванавіч Данцоў]]
[[en:Dmytro Dontsov]]
[[es:Dmitro Dontsov]]
[[fr:Dmytro Dontsov]]
[[pl:Dmytro Doncow]]
[[pt:Dmytro Dontsov]]
[[ru:Донцов, Дмитрий Иванович]]
[[uk:Донцов Дмитро Іванович]]

Kiel registrite je 22:00, 16 mar. 2013

Dmitro Doncov

Dmitro Ivanoviĉ Doncov (ukraine Дмитро Іванович Донцов; n. 30-a de aŭgusto 1883, m. 13-a de marto 1973) estis Ukrainia literatura kritikisto, verkisto kaj politikisto, fondinto de teorio de integrala nacionalismo.

Biografio

Dmitro Doncov naskiĝis je la 30 de aŭgusto 1883. En jaro 1900 li finis sian studon en reallernejo de Melitopol kaj translokiĝis al Carskoje Selo apud Peterburgo, kie studis en jura fakultato de Peterburga Universitato. Li graduis de la Universitato en jaro 1907.

Eĉ dum siaj studentaj jaroj li aktivis politike. En jaro 1905 li aliĝis al Unkraina Soci-Demokrata Laborista Partio (USDLP, aŭ ukrainie УСДРП). Dufoje li estis arestita (j. 1905 en Peterburgo kaj j. 1908 en Kijivo). Post la dua aresto li restis dum 8 monatoj en malliberejo, sed liaj gepatroj sukcesis liberigi lin. Post io li fuĝis unue en Galicion, kaj poste en Aŭstrio-Hungarion. En jaroj 19091911 Dmitro Doncov studis en Vieno, sed post kvar semestroj translokiĝas al Lvivo. En jaro 1917 li iĝis doktoro de la leĝo.

En jaro 1913 Doncov forlasis na USDLP pro konflikto surbaze de naciismo kaj fondis Union por Liberigo de Ukrainio (ULU, ukraine Союз Визволення УкраїниСВУ) je 4 de aŭgusto 1914.

Ekde 1914 Doncov loĝis en Vidno kaj Berlino, kaj ekde 1916 - en Svisio, kie aktive partoprenis en laboro de ULU kaj naciisma propagado inter ukrain-devenaj enmigrintoj. En komenco de la jaro 1918, dum regno de Pavlo Skoropadskij, li revenis al Kievo kie laboris kiel direktoro de ukrainia telegrafa kompanio. Tiam li fondis (kune kun V. Lipinskij kaj V. Ŝemet) Partion de Kamparanoj-Demokratoj.

Dum jaroj 1919-1921 Dmitro Doncov estris ukrainlingvan presejon de ambasadejo de Ukraina Popola Respubliko en Bern.

En 1922 li revenis Lviven, kie redaktis ĵurnalojn «Літературно-науковий вісник», «Заграва» kaj «Вісник».

En jaro 1926 Dmitro Doncov skribis sian verkon "Nacionalismo", kiu ĝis nun restas unu el plej gravaj ideologiaj verkoj de ukraina nacionalismo.

En 1939 Doncov ree elmigris, vagis tra diferaj landoj (loĝis en Bukareŝto, Prago, Germanio, Parizo, Usono), kaj en 1947 finfine ekloĝis en Montrealo, kie restis ĝis sia morto. Tie li laboris kiel instruisto de ukraina literaturo en loka universitato. Li mortis en 13 de marto 1973 kaj estas entombigita en usona tobmejo en urbeto South Bound Brook, Nov-Ĵerzejo.