Faktoj pri Chuck Norris: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: ja:チャック・ノリス・ファクト
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 13 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q937633)
Linio 32: Linio 32:


[[Kategorio:Frenezaj ideoj]]
[[Kategorio:Frenezaj ideoj]]

[[ca:The Chuck Norris Facts]]
[[cy:Ffeithiau Chuck Norris]]
[[de:Chuck Norris Facts]]
[[en:Chuck Norris facts]]
[[fr:Chuck Norris Facts]]
[[it:Chuck Norris facts]]
[[ja:チャック・ノリス・ファクト]]
[[lt:Faktai apie Čaką Norisą]]
[[pl:Chuck Norris Facts]]
[[ru:Факты о Чаке Норрисе]]
[[simple:Chuck Norris facts]]
[[sv:Chuck Norris Facts]]
[[tl:Chuck Norris facts]]

Kiel registrite je 22:57, 16 mar. 2013

La 'Faktoj pri Chuck Norris' estas satiraj faktoj pri la lukt-artisto kaj aktoro Chuck Norris, kiuj iĝis fenomeno en la Interreto kaj rezulte tre disvastiĝis en la populara kulturo. La faktoj kutime estas absurdaj troigaj asertoj pri la dureco aŭ duruleco de Norris, lia sinteno, vireco, alfa-maskleco kaj simile, ekzemple:

Chuck Norris povas gravedigi virinon per sia nura rigardo. Kaj eĉ viron.

La faktoj ofte asertas, ke Chuck Norris estas ia kolera, ĉiopova superestulo (aŭ superestaĵo). Foje oni trovas ankaŭ aludojn al lia uzado de gira kiko (aŭ rondmova piedbato) por plenumi ajnan taskon, al la abundo de vilo sur lia korpo (speciale koncerne lian barbon) kaj al lia rolo en la televida serio Walker, Texas Ranger.

Faktoj laŭ temoj

Pri la barbo

La vipon de Indiana Jones oni plektis el haroj de la barbo de Chuck.

Pri la kosmo

La planedoj orbitas ĉirkaŭ la suno ĉar Chuck girkikis ilin en la sunsistemon.

La 16 reguloj de Chuck Norris

  1. Ne ekzistas nedifinita artikolo. Ekzistas nur Chuck.
  2. Substantivoj estas formataj per gira kiko.
  3. Adjektivoj estas formataj per pugnofrapo.
  4. La baza numeralo estas "chuck".
  5. La personaj pronomoj estas nur "Mi", t.e. Chuck.
  6. La verboj ne estas ŝanĝataj laŭ personoj nek nombroj, sed per gira kiko. La pasivo finiĝas per "de Chuck".
  7. Adverboj estas formataj per inversa girkiko.
  8. Prepozicioj per si mem ne ekzistas, krom se Chuck tion aparte decidas.
  9. Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas girkikita.
  10. La akcento estas ĉiam sur la vorto "Chuck".
  11. Kunmetitaj girkikoj estas formataj per simpla kunigo de unuopaj kikoj. La ĉefa kiko frapas je la fino.
  12. Se Chuck tion ordonas, kabeu.
  13. Por indiki giran kikon al loko, oni povas uzi la finiĝon "n".
  14. Ĉiu girkiko havas difinitan signifon.
  15. La tiel nomataj "fremdaj frapoj" estas uzataj sen ŝanĝo, sed ili ricevas la stilon de Chuck.
  16. La "o" de la substantivoj kaj la "a" de "la" povas esti iafoje forkikataj kaj anstataŭataj de apostrofo pro belsoneco.