Konsonanto: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 81 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q38035) |
e robota forigo de: tr:Konsonans (strong connection between (2) eo:Konsonanto and tr:Konsonans ve disonans) |
||
Linio 85: | Linio 85: | ||
[[Kategorio:Konsonantoj]] |
[[Kategorio:Konsonantoj]] |
||
[[tr:Konsonans]] |
Kiel registrite je 20:34, 17 mar. 2013
En fonetiko konsonanto estas sono, kiu estas karakterizita per fermo aŭ baro de la aerfluo. Kontraste al vokaloj, konsonantoj ne formas silabojn.
Pulmaj konsonantoj
La pulmaj konsonantoj estas konsonantoj kies produktada aero venas el la pulmoj.
Voĉlokoj
Por ke konsonanta sono estu produktita, unu el tiuj moveblaj organoj devas esti movita al unu el la malmoveblaj organoj. Kavoj povas ankaŭ produkti sonon.
Moveblaj organoj
Malmoveblaj
Kavoj
Ordigo de la konsonantoj
Por produkti sonon 2 el supre menciitaj organoj devas kune agi. Ĉiu movebla organo povas agi kun fina nombro da organoj. Jen ĉiuj eblecoj kiuj jam estis trovitaj en la homaj lingvoj:
- dulipa konsonanto: la du lipoj tuŝiĝas.
- en esperanto: b [b], p [p]
- lipodenta konsonanto: supraj dentoj kaj suba lipo tuŝiĝas
- en esperanto: f [f], v [v]
- pintodenta konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la suprajn dentojn
- pintodulipa konsonanto: la pinto de la lango estas premita inter la du lipoj
- denta konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la suprajn dentojn
- dorsodenta konsonanto: la dorso de la lango tuŝas la suprajn dentojn
- alveola konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la alveolojn
- en esperanto: t [t], d [d], s [s], z [z], c [ʦ], dz [ʣ], r [r], l [l]
- dorsoalveola konsonanto: la dorso de la lango tuŝas la alveolojn,
- postalveola konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la postalveolojn
- en esperanto: [ŝ], [ĵ], [ĉ], [ĝ]
- dorsopostalveola konsonanto: la dorso de la lango tuŝas la postalveolojn
- retrofleksa konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la palaton (la lango estas retrofleksita en la buŝo)
- palata konsonanto: la dorso de la lango tuŝas la palaton
- en esperanto: j [j]
- vela konsonanto: la radiko de la lango tuŝas la velon
- en esperanto: k [k], g [g], ĥ [x]
- uvula konsonanto: la radiko de la lango kaj la uvulo tuŝiĝas
- faringa konsonanto: la faringo obstrukciĝas
- epiglota konsonanto: la epigloto obstrukciĝas
- glota konsonanto: la gloto obstrukciĝas
- en esperanto: h [h]
Voĉmanieroj
(Eble alvenos la artikolero)
Nepulmaj sonoj
(Eble alvenos la artikolero)
Klakoj
(Eble alvenos la artikolero)
Voĉaj injektivoj
(Eble alvenos la artikolero)
Glotigitaj plozivoj
(Eble alvenos la artikolero)
|