Eorcenberht (Kent): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: sh:Eorcenberht od Kenta
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 11 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q617837)
Linio 14: Linio 14:
[[Kategorio:Reĝoj de Kent]]
[[Kategorio:Reĝoj de Kent]]
[[Kategorio:Mortintoj en 664]]
[[Kategorio:Mortintoj en 664]]

[[de:Earconberht I.]]
[[en:Eorcenberht of Kent]]
[[es:Earcomberto de Kent]]
[[fr:Earcombert de Kent]]
[[gl:Eorcenberht de Kent]]
[[it:Eorcenberht del Kent]]
[[nl:Earconbert]]
[[no:Eorcenberht av Kent]]
[[pl:Earconbert]]
[[ru:Эрконберт]]
[[sh:Eorcenberht od Kenta]]

Kiel registrite je 19:01, 20 mar. 2013

Eorcenberht (m. la 14-an de julio 664) sekvis sian patron Eadbald kiel reĝo de Kent en 640.

Laŭ biografio de Sankta Mildred, lia pli aĝa frato Eormenred ankoraŭ vivis kiam Eadbald mortis, sed ne heredis la regnon: sed eblas ke la du fratoj kune regis ĝin dum iom da tempo.

Laŭ la anglosaksa historiisto Bede Eorcenberht estis la unua anglosaksa reĝo kiu komandis la detruon de paganaj statuoj kaj la observadon de Karesmo. Post kiam Honorio, ĉefepiskopo de Canterbury, mortis en 653, en 655 Eorcenberht nomumis la unuan anglosaksan ĉefepiskopon, Deusdedit.

Ĉirkaŭ 640 Eorcenberht edziĝis al Seaxburh, filino de Anna, reĝo de East Anglia. Ili havis kvar gefilojn:

  • Ecgberht la 1-a, kiu sekvis sian patron kiel reĝo de Kent
  • Hlothere, kiu sekvis sian fraton Ecberht kiel reĝo de Kent
  • Eorcengota, kiu iĝis monaĥino en Faremoutiers, Seine-et-Marne (kie du el ŝiaj onklinoj iĝis abatinoj) kaj iĝis sanktulino
  • Ermenilda, kiu edziĝis al Wulfhere, reĝo de Mercia, kaj post ties morto iĝis abatino de Ely. Kiel sia fratino, ŝi estis kanonizata.