Litovia Muzika kaj Teatra Akademio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JagRoBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto forigis superfluajn nomigojn de ligiloj
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 5 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1787936)
Linio 41: Linio 41:
[[Kategorio:Teatrolernejoj|Vilno]]
[[Kategorio:Teatrolernejoj|Vilno]]
[[Kategorio:Vilno]]
[[Kategorio:Vilno]]

[[de:Musik- und Theaterakademie Litauens]]
[[en:Lithuanian Academy of Music and Theatre]]
[[lt:Lietuvos muzikos ir teatro akademija]]
[[ru:Литовская академия музыки и театра]]
[[uk:Литовська академія музики і театру]]

Kiel registrite je 15:00, 23 mar. 2013

Litovia Muzika kaj
Teatra Akademio
muzika altlernejo • teatra lernejo • universitato
Informoj
fondodato 1919
speco ŝtata
Situo
lando Litovio
urbo Vilno, Litovio
Estraro
rektoro Eduardas Gabnys
Nombroj
nombro de studentoj 1.167 (en 2005)
nombro de kunlaborantoj 274 (en 2005)
retejo [[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Lithuanian Research Library Consortium vd
vdr
la ĉefa konstruaĵo de la akademio en la Gediminas-avenuo de Vilno

La Litovia Muzika kaj Teatra Akademio (litove Lietuvos muzikos ir teatro akademija, LMTA; latine Academia musicae et theatri Lithuaniae) en Vilno, Litovio, estas ŝtata konservatorio kie edukiĝas studantoj de muziko, teatro kaj de moderna plurmedia arto.

Historio

La komponisto Juozas Naujalis en 1919 fondis litovian muziklernejon, kiu en 1933 ricevis la nomon "Konservatorio Kaŭno". En 1949 la Konservatorioj de Kaŭno kaj Vilno estis unuigitaj al "Litovia Ŝtata Konservatorio" en Vilno. En 1992 la institucio ricevis la nomon "Litovia Muzika Akademio" (litove Lietuvos muzikos akademija, LMA), kaj en 2004 ekhavis sian nunan nomon.

Nuna situacio

En januaro 2005 la Litovia Muzika kaj Teatra Akademio havis 1167 studantojn kaj 274 instruistojn. Rektoro ekde la jaro 2005 estas Eduardas Gabnys. En Vilno estas tri fakultatoj, la "fakultato pri piano kaj muzika scienco", la "fakultato pri instrumenta kaj ĥora muziko" kaj plia "fakultato pri teatro kaj kino". Kvara fakultato situas en Kaŭno kaj ofertas kursojn kompareblajn al tiuj de la du muzikaj fakultatoj en Vilno.

La akademio atribuas la sekvajn universitatajn titolojn: bakalaŭro kaj magistro de muziko, de teatro, de plurmedia arto, kaj doktoran titolon por finstudintoj de muzika scienco, de popolmuzika scienco kaj krome de teorio kaj historio de teatro. Aldone ekzisas oferto de dujara postdiploma studo por muzikistoj, komponistoj kaj reĝisoroj.

La akademio strebas "evoluigi la internacian kunlaboron kaj la integrigon en la eŭropan kaj tutmondan akademian komunumon, subteni kaj faciligi la interŝanĝon de studantoj kaj instruistojm kaj garanti altan kvalitan nivelon en la altlerneja arta edukado".

en la palaco Sluškų rūmai situas parto de la akademio

La akademiaj studantoj kaj profesoroj publike prezentiĝas en pli ol 400 koncertoj ĉiujare. Ili kontribuas al naciaj kaj internaciaj orkestroj, eventoj, muzikaj konkursoj kaj festivaloj. La akademio mem finance subtenas la internacian violinistan konkurson "Jascha Heifetz" (laŭ la samnoma elstara violinisto, kiu internacie literumiĝis tiel, ivrite יאשה חפץ, Jaŝa Hajfec) lkaj internacian konkurson por kantistoj kaj iliaj pianaj akompanantoj. La akademio kunorganizas la internacian pianan kaj orgenan konkurson Mikalojus Konstantinas Čiurlionis. Krome ĝi organizas koncertojn cele al elektado de novaj talentoj por la Junulara Orkestro de la Eŭropa Unio, por la Internacia Ĥora kaj Orkestra Akademio en Ŝtutgarto (Germanio), La Internaciaj Nederlandaj Muzikaj Sesioj kaj por diversaj muzikaj stipendioj.

Internacia kunlaboro

La akademio havas kunlaborajn interkonsentojn kun 72 partneraj institucioj en ĉiuj partoj de la Eŭropa Unio. Krome ĝi havas apartajn kontraktojn kun la Ŝtata Muzika Akademio de Belorusio, la Ĉajkovskij-Konservatorio en Moskvo, la Nikolaj Rimskij-Korsakov-Konservatorio en Sankt-Peterburgo kaj la Universitato de Kansaso (Usono).

Fonto kaj reta ligilo