Thomas de Maizière: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 21 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q57364)
Linio 13: Linio 13:
[[Kategorio:Unua ministraro de Angela Merkel]]
[[Kategorio:Unua ministraro de Angela Merkel]]
[[Kategorio:Dua ministraro de Angela Merkel]]
[[Kategorio:Dua ministraro de Angela Merkel]]

[[be:Томас дэ Мезьер]]
[[da:Thomas de Maizière]]
[[de:Thomas de Maizière]]
[[en:Thomas de Maizière]]
[[es:Thomas de Maizière]]
[[fi:Thomas de Maizière]]
[[fr:Thomas de Maizière]]
[[id:Thomas de Maizière]]
[[it:Thomas de Maizière]]
[[ja:トーマス・デメジエール]]
[[la:Thomas de Maizière]]
[[nds:Thomas de Maizière]]
[[no:Thomas de Maizière]]
[[pl:Thomas de Maizière]]
[[pt:Thomas de Maizière]]
[[ro:Thomas de Maizière]]
[[ru:Мезьер, Томас де]]
[[simple:Thomas de Maizière]]
[[sv:Thomas de Maizière]]
[[tr:Thomas de Maizière]]
[[zh:托马斯·德梅齐埃]]

Kiel registrite je 18:51, 23 mar. 2013

Thomas de Maizière en 2007

Thomas de MAIZIÈRE [de mezjer] estas germana politikisto. Li naskiĝis la  21-an de januaro 1954(nun 1954-01-21) en Bonno, do nun estas 70-jara. De 1999 ĝis 2001 li estis ĉefo de la registara kancelierejo de la germana federacia lando Saksio, de 2001 ĝis 2005 ministro de Saksio. Inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 li estis federacia ministro pri specialaj taskoj kaj ĉefo de la federacia kancelierejo en la registaro de Germanio, kaj rezulte de la parlamenta baloto en Germanio 2009 ekde la 28-a de oktobro de tiu jaro estis ministro pri internaj aferoj en la registaro, ĝis kiam la 3-an de marto 2011 li estis vokita anstataŭigi la politikiston Karl-Theodor zu Guttenberg en ties pozicio de ministro pri defendo. Thomas de Maizière reprezentas la kristandemokratian partion CDU, unu el tri partioj kiuj kune konsistigas la registaran koalicion.

Li estas posteulo de hugenota familio, kiu en la 17-a jarcento elmigris de Loreno en Francio al Brandenburgio, kaj estas la kuzo de la kristandemokrata politikisto Lothar de Maizière el GDR, kiu inter aprilo kaj oktobro 1990 estis la unua demokratie elektita kaj samtempe la lasta ĉefministro de GDR.