Liu Sifo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
e SIFO movita al Sifo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:42, 14 apr. 2006

EdE-S

SIFO, ĉino, verkisto, la unua anarkiisto en Ĉinujo. Naskiĝis en 1884 en Kantono, mortis pro malriĉeco, neflegita dum la malsano en la 27-a de marto 1915 en Ŝanhajo. Partoprenis de sia junaĝo politikan revolucion por renversi la Manchu-dinastion. Bombatencis Manchu admiralon en Kantono, 1907; malsukcesis; perdis sian maldekstran brakon; en malliberejo dum 3 jaroj. Multe verkis. Helpis sukcesigi la revolucion; rezignis altan ŝtatoficon; sin turnis por socia revolucio. Adepto de la doktrinoj de Tolstoj kaj Kropotkin. Fondis „Konsciencan Grupon“ kun vivreformaj principoj. (vegetara, senservista, senedzeca ktp). Esperantisto de 1912. Kunfondinto de Esperanto Asocio en Ŝanhajo. En 1913 eldonis ĉiusemajnan ĉinan Esperanto-gazeton „La Voĉo de la Popolo“. Fariĝis mem redaktoro, kompostisto kaj presisto kaj predikis anarkiistan komunismon.