Francisko (papo): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
dosiero |
SajoR (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 14: | Linio 14: | ||
|loko de morto=- |
|loko de morto=- |
||
}} |
}} |
||
[[File: |
[[File:Coat of arms of Franciscus.svg|eta|Blazono de Francisko]] |
||
'''Francisko '''<ref>[http://bigstory.ap.org/article/francis-without-roman-numeral Francis without Roman numeral] {{en}}</ref> ([[latina lingvo|latine]] ''Franciscus''), per civitana nomo '''Jorge Mario BERGOGLIO''' (naskiĝis {{naskiĝdato|1936|12|17}} en [[Bonaero]]), estas la nuna [[romkatolika]] [[papo]] kaj [[kardinalo]] el [[Argentino]]. Li estas la [[listo de papoj|266-a papo]], la unua neeŭropa post [[Gregorio la 3-a]] (kiu regis antaŭ 1200 jaroj) kaj la unua [[Jezuitoj|jezuita]] papo. |
'''Francisko '''<ref>[http://bigstory.ap.org/article/francis-without-roman-numeral Francis without Roman numeral] {{en}}</ref> ([[latina lingvo|latine]] ''Franciscus''), per civitana nomo '''Jorge Mario BERGOGLIO''' (naskiĝis {{naskiĝdato|1936|12|17}} en [[Bonaero]]), estas la nuna [[romkatolika]] [[papo]] kaj [[kardinalo]] el [[Argentino]]. Li estas la [[listo de papoj|266-a papo]], la unua neeŭropa post [[Gregorio la 3-a]] (kiu regis antaŭ 1200 jaroj) kaj la unua [[Jezuitoj|jezuita]] papo. |
||
Kiel registrite je 18:12, 27 mar. 2013
Francisko | ||
---|---|---|
266-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Jorge Mario Bergoglio | |
Pontifiko | de 13-a de marto 2013 | |
ĝis (dato mankas) | ||
Antaŭulo | Benedikto la 16-a | |
Sekvanto | [#] | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 17-an de decembro 1936 en Flores | |
Morto | - en - | |
Alma mater | Facultades de Filosofía y Teología de San Miguel • Universitato de Bonaero [#] | |
Lingvoj | hispana lingvo • itala lingvo • latina lingvo • germana lingvo • franca lingvo • portugala lingvo • angla lingvo • eklezia latino [#] | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Mario José Bergoglio [#] | |
Patrino | Regina María Sívori [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Francisko [1] (latine Franciscus), per civitana nomo Jorge Mario BERGOGLIO (naskiĝis la 17-an de decembro 1936 en Bonaero), estas la nuna romkatolika papo kaj kardinalo el Argentino. Li estas la 266-a papo, la unua neeŭropa post Gregorio la 3-a (kiu regis antaŭ 1200 jaroj) kaj la unua jezuita papo.
Liaj gepatroj estis italaj enmigrintoj; lia patro laboris ĉe la fervojo, kaj devenis el Torino. La familio havis 5 infanojn. Bergoglio havas eĉ hodiaŭ ne nur la argentinan, sed ankaŭ la italan ŝtatanecon, kio supozeble helpis lian elektiĝon al papo (dum la konklavo 28 el 117 elektantoj estis italoj, 61 el 115 estis eŭropanoj).
Li originale studis por iĝi kemiisto, atingis diplomon pri tio, sed poste en 1958 decidis ekstudi teologion kaj aliĝis al la jezuitoj. Li estis konsekrita en 1969 al pastro, iomete poste li iĝis jezuita gvidanto. Li ekstudis en 1985 en Germanio ĉe la Universitato de Freiburg.
En la jaroj 1997–2013 li estis la ĉefepiskopo de Bonaero kaj en 2001 Johano Paŭlo la 2-a nomumis lin kardinalo. Ekde 2005 li estis prezidanto de la Argentina Episkoparo.
La 13-an de marto 2013 la konklavo elektis lin papo. Lia elektiĝo okazis en la kvina baloto, la lasta de la dua balota tago (la unuan tagon okazis nur unu baloto).
Li estas ideologie konservativa, li kontraŭas aborton, samseksan geedzecon, eŭtanazion, kaj kontraŭgravediĝajn ilojn. Samtempe li forte elpaŝas por la malriĉuloj.
Bergoglio ŝatas kuiradon, operon, tangon, grekajn klasikulojn, Ŝekspiron, Dostojevskijon, futbalon kaj naĝadon.
La unua parolado kiel papo
Tuj post la solena anonco Habemus Papam la nova papo montriĝis al la publiko kaj antaŭ ol doni sian unuan benon Urbi et orbi, li faris sian unuan publikan paroladon. En ĝi li komence salutis per simpla "buonasera" (itale bonan vesperon) kaj aludis la fakton ke li estas neeŭropano per rimarkigi ke la fratoj kardinaloj iris preni lin preskaŭ je la fino de la mondo. Li daŭrigis per preĝo por la emerita papo Benedikto la 16-a, kaj, nekutime, antaŭ ol doni la benon al la urbo Romo kaj al la mondo, li mem petis ĉiun spektanton silente preĝi pri beno por li. Sekve li anoncis sian intencon iri la venontan tagon peti savogardon ĉe la Madono kaj adiaŭis la publikon bondezirante al ĝi bonan nokton kaj bonan ripozon.[2]
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Francis without Roman numeral angle
- ↑ La unua parolado de Papo Francisko – traduko el la itala en la hejmpaĝo de IKUE (citita la 18-an de marto 2013)