Engelsburg (Erfurto): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|Flanka parto de la ''Engelsburg'' La '''Engelsburg''' (laŭvorte: ''Kastelo de Sa...
 
Linio 10: Linio 10:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.eburg.de Pri la Engelsburg]
* [http://www.eburg.de Pri la Engelsburg kiel studenta renkontiĝloko kaj kultura centro]
* [http://www.humanisten.eburg.de Historio kaj graveco de la loko]
* [http://www.humanisten.eburg.de Historio kaj graveco de la loko]
* [http://www.erfurt-web.de/Engelsburg_Erfurt Sur la urba turisma paĝaro]
* [http://www.erfurt-web.de/Engelsburg_Erfurt Sur la urba turisma paĝaro]

Kiel registrite je 07:36, 28 mar. 2013

Flanka parto de la Engelsburg

La Engelsburg (laŭvorte: Kastelo de Sankta Anĝelo) estas historia humanisma loko en Erfurto troviĝante en la Allerheiligen-strato urbokerne.

Erfurto kaj humanismo

Estis konsiderata Erfurto centro de humanismo aliflanke de la Alpoj. La iama Latina kvartalo evoluis ek de la 14-a jarcento paralele al la komerctrafika arterio Via Regia. Tio videblas per la situo de la Miĥael-strato kun la iama universitato, flanke al la diversaj kolegietoj kiel ekzemple la Georga Kolegieto kaj la renkontiĝloko de scienculoj nomita Kastelo de Sankta Anĝelo. Ĝi situas inter la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj kaj la Pesil-strateto (Waagegasse) kun la pli ol 900 jaraĝa Malnova Sinagogo. Tie ĉi probable estis verkitaj la Epistolae obscurorum virorum.

La komplekso arĥitektura

Georgo Sturz, estis posedanto de la loko, universitata rektoro kaj meceno de la humanistoj. Tiel la loko gastigis krome la humanistojn Euricius Cordus, Justus Jonas kaj Eobanus Hessus. En la 18-a jarcento transformiĝis la konstruaĵoj en tabakfabrikon funkciontan ĝis 1936. Plano establi historian gastejon sur la neglektika areo ne realiĝis pro la milito. En 1952 la ĉefa konstruaĵo eĉ malkonstruiĝis. Je la fino de la 60-aj jaroj komenciĝis renovigo, malkovrigo de la trabfakaĵoj kaj transformo de la kelo en porstudentan klubejon. Post la germana reunuiĝo 1990 la ensemblo iĝis kultureventa loko. Krome troviĝas sur la areo eta studenta hejmo, familiara kafejo, internacia porstudenta informadocentro kaj hejmeca bierĝardeno.

Eksteraj ligiloj