Soraba lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 65 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q25442)
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:Q25442)
Linio 50: Linio 50:


[[Kategorio: Soraba lingvaro| ]]
[[Kategorio: Soraba lingvaro| ]]

[[it:Lingue sorabe]]

Kiel registrite je 03:19, 4 apr. 2013

Soraba
serbšćina, serbski
lingvo • moderna lingvolingva familio
Okcidentslavaj lingvojLeĥaj lingvoj
Parolata en Germanio
Parolantoj 60 000
Denaskaj parolantoj proksimume 60.000
Fremdlingvo / dua lingvo por ne konatas
Skribo latina kun kelkaj aldonoj
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Slava lingvaro
Okcidentslava lingvaro
Soraba lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en  
Reguligita de  
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2
    Bibliografia wen (ambaŭ sorabaj lingvoj),

hsb (suprasoraba),
dsb (malsuprasoraba)

    Terminologia -
  SIL WEN (supra soraba),

WEE (malsupra soraba)

  Glottolog sorb1249
Angla nomo Sorbian
Franca nomo sorabe
vdr

La soraba lingvo estas komuna nomo por du slavaj lingvoj aŭ variantoj parolataj en la oriento de Germanio, de la t.n. soraboj. La sudsoraba aŭ suprasoraba (hornjoserbšćina) estas precipe parolata en la regiono de la urbo Bautzen kaj la nordsoraba aŭ malsuprasoraba (dolnoserbska rěc) estas plejparte parolata ĉirkaŭ la urbo Cottbus. Ĉirkaŭ 40.000 homoj parolas la suprasoraban kaj ĉirkaŭ 20.000 la malsuprasoraban, laŭ - konsentite - optimismaj taksoj.

La lingvo apartenas al la Hindeŭropa lingvaro, pli precize al la okcidentslava grupo de la slava lingvaro.

Parolareo

La suprasoraba estas parolata en la regiono de Bautzen (sorabe Budyšin) kaj la malsuprasoraba, ĉirkaŭ Cottbus (Chośebuz).

Proksimuma lingva teritorio
Sorabparolanta regiono en 1843

Gramatiko

Skribo: La soraba lingvo skribiĝas per latinaj literoj, kun iuj supersignoj, kies uzo similas al tiu en la pola lingvo (nome ć, ł, (d)ź) kaj ĉeĥa lingvo (č, š, ž).

La suprasoraba (hornjoserbšćina) konas sep kazojn. Sed la sepa kazo (vokativo) nur ekzistas ĉe la masklaj substantivoj en singularo. La malsuprasoraba (dolnoserbski) konas ses kazojn. Rimarkinde estas, ke krom la singularo kaj la pluralo ankaŭ ekzistas la dualo. La suprasoraba konas ĉe la verboj aoriston kaj imperfekton.

Vidu ankaŭ

dulingva stratindikilo en urbo Cottbus

Eksteraj ligiloj

greke Ampleksa artikolo pri la soraboj kaj la soraba lingvo greke Lernolibro de la suprasoraba lingvo greke Vortaro germana-malsuprasoraba