Silla: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 34 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q28456)
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:Q28456)
Linio 30: Linio 30:


{{LigoLeginda|zh-classical}}
{{LigoLeginda|zh-classical}}

[[bs:Kraljevstvo Sila]]
[[mn:Шилла улс]]

Kiel registrite je 09:11, 4 apr. 2013

Ŝtonpagodo de la Silla epoko.

Silla (57 a.K.935 p.K.) estas unu el la Tri Antikvaj Regnoj de Koreio, la plej suda, ĝi enspacis parton de la nuntempa Sud-Koreio. Ĝi komencis proksime 57 a.K. kiel klano en la samhana konfederacio. Silla finfine venkis la aliajn du regnojn, Baekje en 660 kaj Goguryeo en 668. Poste, ĝi iufoje estas nomata Unuiĝinta Silla kiu ampleksis plejparton de la korea duoninsulo, kiam la norda parto de Goguryeo renaskiĝis kiel Balhae. Post proksima jarmilo, Silla diserigita al la Posta Tri Regnoj kaj cedis al Goryeo en 935.

Nomo

De sia fondo ĝi sia kresko al plena regno, Silla estis registrita kun variaj hanĝa (ĉinaj ideogramoj) fonetike alproksimiganta sia korea nomo: 斯盧 (사로, saro), 斯羅 (사라, sara), 徐那(伐) (서나(벌), seona(beol)), 徐耶(伐) (서야(벌), seoya(beol)), 徐羅(伐) (서라(벌), seora(beol)), 徐伐 (서벌, seobeol). En 503, Reĝo Jijeung normigis kun la ideogramoj 新羅, kiu en moderna korea lingvo estas legata kune kiel "Silla"; tamen, korea /s/ estas ofte palataligita antaŭ /i/, do la aktuala fonetika rezulto aŭdemas simile al "Ŝil-la". La originala nomo de la vorto eble signifis "ĉefurbo", kvankam ekzistas variaj aliaj konjektoj.

Unified Silla新羅

La rektan idon de la vorto "Seora-beol," la nomo de la Silla ĉefurbo, oni povas vidi en la Frua Mezkorea formo Syebeurh (셔블) signifanta "reĝa ĉefurbo", kiu baldaŭ ŝanĝis al Syeowul (셔울), kaj finfine rezultis al Seoul (Seulo) (서울) en la moderna korea lingvo. "Seoul" estas ja la nomo kiu la modernaj koreoj nomas la nuna ĉefurbo de Sud-Koreio, urbo kiu estis historie konata kiel Hanseong aŭ Hanyang.

La nomo de aŭ Silla aŭ sia ĉefurbo Seora-beol estis ankaŭ tre konata trans nordorienta Azio kiel etno-nomo de la ancestroj de la mezepoka kaj morderna korea nacio, aperanta kiel "Shiragi" (新羅、しらぎ) aŭ "Shiragi-bito" (新羅人, laŭvorte "Silla-popolo") en la lingvo de la Yamato japanoj kaj kiel "Solgo" aŭ "Solho" en la lingvo de la mezepoka jurĉenoj kaj iliaj postaj idoj, la manĉuoj.



Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://gyeongju.museum.go.kr greke http://www.koreandb.net/Sam/Bon/Samkuk/Samkuk022.html

Ŝablono:LigoLeginda