Méntrida: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota aldono de: ba:Ментрида
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 19 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q1628797)
Linio 76: Linio 76:
[[Kategorio:Municipoj de Toledo]]
[[Kategorio:Municipoj de Toledo]]
[[Kategorio:Provinco Toledo]]
[[Kategorio:Provinco Toledo]]

[[an:Méntrida]]
[[ba:Ментрида]]
[[ca:Méntrida]]
[[en:Méntrida, Toledo]]
[[es:Méntrida]]
[[eu:Méntrida]]
[[fr:Méntrida]]
[[ia:Méntrida]]
[[it:Méntrida]]
[[kk:Ментрида]]
[[nl:Méntrida]]
[[oc:Méntrida]]
[[pt:Méntrida]]
[[ro:Méntrida]]
[[ru:Ментрида]]
[[uk:Ментріда]]
[[vi:Méntrida, Toledo]]
[[war:Méntrida, Toledo]]
[[zh:门特里达]]

Kiel registrite je 16:27, 4 apr. 2013

ISO
Méntrida
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Poŝtkodo 45930
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro José Sánchez Moral
Demografio
Loĝantaro 4,780  (2010)
Loĝdenso 54,94 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 14′ N, 4° 12′ U (mapo)40.234444444444-4.195Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 40° 14′ N, 4° 12′ U (mapo) [+]
Alto 560 m [+]
Areo 87 km² (8 700 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Méntrida (Tero)
Méntrida (Tero)
DEC
Méntrida
Méntrida
Situo de Méntrida
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Méntrida [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Méntrida en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Méntrida estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio

La termino "Méntrida" povus deveni de la antikva vorto mentida kiu ankoraŭ konserviĝas en kataluna kaj okcitana kun la signifo de 'tereno kie abundas terfaloj' aŭ 'intermita fluejo'. La interna ro povus aperi pro influo de la proksima Montrueque, dum la ŝanĝo en la akcento eble rialatas al mozaraboj, ĉar tiaj ŝnaĝoj ne estis rara en la araba.[1]

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas Mentridanos. La censita populacio en 2010 estis de 4.780 loĝantoj kaj la denseco estas de 54,94 loĝ/km².

Dum la du lastaj jardekoj la populacio triobliĝis el 1,466 loĝantoj en 1991 al 4.780 loĝantoj en 2010.

Situo

Méntrida estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la plej norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 560 m; je 54 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 87 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°14′4″ N 4°11′42″ Ok.

Geografio

La municipo troviĝas situanta en ondeca tereno nur mezebena. Ĝi apartenas al la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Aldea del Fresno kaj Villamanta norde en la provinco de Madrid kaj kun Valmojado oriente, Casarrubios del Monte kaj La Torre de Esteban Hambrán sude kaj Santa Cruz del Retamar okcidente, en la provinco de Toledo.

Tra la teritorio fluas la rojoj Berciana, norde, Grande aŭ Virvix, kiu trapasas la domaron, kaj Mazalba, sude.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune iome da industrio.

Historio

La loko kreiĝis post la konkero de la zono en 1085 fare de Alfonso la 6-a, kaj apartenis al la krono ĝis 1180 kiam Alfonso la 8-a donas la kastelon de Alamín, al kiu ligiĝis Méntrida, al la Arkiepiskopo de Toledo.

En 1436 la loko iĝis senjorlando de don Álvaro de Luna kaj de ties edzino doña Juana de Pimentel kiu fondos la senjorlandon de Luna por sia filino María de Luna edzino de don Íñigo López de Mendoza, dua duko de Infantado. En 1486 oni donis la titolon de vilaĝo, kaj restis en la senjorlando de la Duko Infantado ĝis la 19a jarcento.

Ĝis 1833 ĝi apartenis al la provinco de Guadalajara, pli precize al la jurisdikcio de Colmenar Viejo.

Monumentoj kaj interesaĵoj

  • Urba Komplekso: el la 13a jarcento, deklarita kultura havaĵo.
  • Preĝejo de Sankta Stefano: el 15a jarcento, en stilo gotiko, deklarita nacia historia monumento en 1982.
  • Ermitejo de Nia Sinjorino de la Dinasko: el 17a jarcento.
  • Ermitejo de Nia Sinjorino de la Dinasko, en la arbarkampo de Berciana: el 14a jarcento.
  • Kapelo de la Sankta Koro de Jesuo: de komenco de la 20a jarcento.
  • Tombejo: de 1920.
  • Municipa Buĉejo: de 1927, aktuala Sanigejo.
  • Monumento al Eulogio Jimenez: de 1927.
  • Cerro del Castillejo (monteto de la kasteleto): truita de antikvaj kavoj, en kies vinujoj oni prilaboris la bonkvalitan vinon de Méntrida.

Notoj

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 233, ISBN 84-95432-05-6.

Vidu ankaŭ