Sekaj deciduaj arbaroj de Katiarbar-Gir: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q6376608)
Linio 38: Linio 38:
[[Kategorio:Madhja-Pradeŝo]]
[[Kategorio:Madhja-Pradeŝo]]
[[Kategorio:Raĝastano]]
[[Kategorio:Raĝastano]]

[[en:Kathiarbar-Gir dry deciduous forests]]

Kiel registrite je 18:43, 4 apr. 2013

Cervo en Sariska Tigro-Protektejo, Raĝastano.
Nacia Parko Sita Mata, Raĝastano.

La Sekaj deciduaj arbaroj de Katiarbar-Gir estas tersupraĵa ekoregiono el la Hinda ekoprovinco de la Hindomalaja ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de nordokcidenta Barato kiuj gastigas la lastajn postrestantajn populaciojn de la azia leono en Gir-arbara Nacia Parko, Guĝarato.

Priskribo

La Sekaj deciduaj arbaroj de Katiarbar-Gir havas disan distribuadon. La ĉefa parto de la ekoregiono ampleksas Aravali-Montaron, la plej alta pinto de kiu estas la 1 721 metrojn alta Abu-Monto, kaj la orientan duonon de la subŝtato Raĝastano, etendante en orientan Guĝaraton kaj la Malva-Regionon de Madhja-Pradeŝo. Malgranda enklavo de la ekoregiono kovras la pinton de Girnar-Montetoj en Katiavaro situante en okcidenta Guĝarato.

Pli seka ekoregiono, la Nordokcidentaj veprejaj arbaroj, troviĝas en la okcidento, kovrante la reston de katiavara duoninsulo kaj strion de okcidenta Raĝastano inter Aravali-Montaro kaj Tar-Dezerto. Al la nordokcidento la Sekaj deciduaj arbaroj de Katiarbar-Gir transiras al la Supra-gang-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj. Al la sudoriento troviĝas la Narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj de Vindhya-Montaro kaj la Narmado-valo. La ekoregiono ankaŭ limtuŝas la Nordokcident-ghatajn humidajn deciduajn arbarojn en suda Guĝarato.

La ekoregiono havas tropikan musonan klimaton, kun la plej granda parto el sia 550 ĝis 700 mm averaĝa jarpluvo dum la junio-septembra sudokcidentomusono kaj malmulto dum la ceteraj monatoj de la jaro. La temperaturoj ofte superas 40 °C. Pli altaj altecoj de Aravali-Montaro pli malvarmas, kaj la ventflankaj deklivoj ( ĝenerale sudorient-alfrontantaj ) ricevas pli da precipitaĵo. Tiu rezultas en sekan pejzaĝon kun veprejo, nudaj arboj kaj rokoj.

Flaŭro

La konsisto de la arbaroj de la ekoregiono varias kun malsekeco kaj grundoj. Pli malsekaj areoj estas dominitaj de grand-tektona ( Tectona grandis ) arbaro kun Agele marmelos, Boswellia serrata, Ougeinia oojeinensis, Diospyros spp., Bombax ceiba, Sterculia urens, Emblica officinalis, Dalbergia paniculata, kaj Terminalia elliptica. Tiuj arbaroj prezentas tri-etaĝan strukturon, kun kanopeo kiu atingas altecon de 15 ĝis 25 metroj. Anogeissus pendula, kreskante en preskaŭ unuspeciaj arbareroj akompanite de Acacia catechu estas superrega en pli sekaj areoj, precipe sur la kvarcitaj krestoj kaj gnejsaj altaĵetoj de Aravali-Montaro dum Abu-Monto estas kovrita per seka decidua arbaro kun koniferoj ĉe la plej altaj altitudoj. Veprejaj arbaroj, karakterizitaj de Euphorbia caducifolia, Maytenus emarginata, Acacia Senegal, Commiphora mukul, Wrightia tinctoria, Securinega leucopyrus, Grewia tenax, kaj Grewia villosa, troviĝas sur la rokaj aravali-montaraj flankoj kaj en degeneritaj areoj. La endemiaj specioj Dicliptera abuensis, Strobilanthes halbergii kaj Veronica anagalis vegetas en tiuj dornaj areoj. Finfine la riveroj kaj fluoj de la montetoj estas vicigitaj kun hindaj daktilujoj ( Phoenix sylvestris ) kaj fikusoj ( Ficus racemosa ).

Faŭno

La naturprotektejoj de tiu seka regiono estas hejmo al 80 specioj de mamuloj de kiuj predantoj inkludas la endemian azian leonon ( Panthera leo persica ) kune kun hindan leopardon ( Panthera pardus ), hindan lupon ( Canis lupus pallipes ) kaj hienon ( Hyena hyena ) dum la abundaj predoj kiuj subtenas ĉiujn tiujn karnomanĝulojn inkludas kvarkornan tetraceron, cervokapran antilopon, kaj hindan gazelon, ĉiuj el kiuj estas tutmonde minacitaj specioj, kaj aliajn herbovorulojn. Birdospecioj inkludas la endanĝerigitan hindan otidon, Eupodotis indica, kaj la preskaŭ endemian blankanukan paruon kiu vivas en la veprejaj areoj de la ekoregiono.

Minacoj kaj konservado

La loĝantaro de la areo kreskas kaj vivejoj estis plejparte forigitaj aŭ degraditaj por brulligno, konstruligno kaj paŝtejo. Krom la Gir-arbara Nacia Parko, aliaj naturprotektejoj en la ekoregiono inkludas Nacian Parkon Ranthambor kaj Tigro-Rezervejon Sariska. Aliaj vastaj faŭnorezervejoj estas Protektejo Balaram Ambaji kaj Protektejo Gandhi Sagar, dum ekzistas ankaŭ tiuj de Jaisamand, Kumbhalgarh, kaj Abu-Monto.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:Ekoregionoj de la Hinda ekoprovinco