Aleksandro la 4-a: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Makecat-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota aldono de: sk:Alexander IV. (pápež)
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 49 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q169915)
Linio 92: Linio 92:
[[Kategorio:Papoj de la Katolika Eklezio]]
[[Kategorio:Papoj de la Katolika Eklezio]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1261]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1261]]

[[af:Pous Alexander IV]]
[[be:Аляксандр IV, Папа Рымскі]]
[[bg:Александър IV (папа)]]
[[br:Aleksandr IV]]
[[bs:Papa Aleksandar IV]]
[[ca:Alexandre IV]]
[[cs:Alexandr IV.]]
[[de:Alexander IV. (Papst)]]
[[el:Πάπας Αλέξανδρος Δ΄]]
[[en:Pope Alexander IV]]
[[es:Alejandro IV (papa)]]
[[et:Aleksander IV (paavst)]]
[[eu:Alexandro IV.a]]
[[fa:الکساندر چهارم]]
[[fi:Aleksanteri IV (paavi)]]
[[fr:Alexandre IV (pape)]]
[[gl:Alexandre IV, papa]]
[[hr:Aleksandar IV.]]
[[hu:IV. Sándor pápa]]
[[id:Paus Aleksander IV]]
[[ilo:Papa Alejandro IV]]
[[it:Papa Alessandro IV]]
[[ja:アレクサンデル4世 (ローマ教皇)]]
[[jv:Paus Aleksander IV]]
[[ka:ალექსანდრე IV (პაპი)]]
[[ko:교황 알렉산데르 4세]]
[[la:Alexander IV]]
[[lt:Aleksandras IV]]
[[lv:Aleksandrs IV]]
[[mk:Папа Александар IV]]
[[mr:पोप अलेक्झांडर चौथा]]
[[nl:Paus Alexander IV]]
[[no:Alexander IV]]
[[pl:Aleksander IV (papież)]]
[[pt:Papa Alexandre IV]]
[[ro:Papa Alexandru al IV-lea]]
[[ru:Александр IV (папа римский)]]
[[sh:Aleksandar IV.]]
[[simple:Pope Alexander IV]]
[[sk:Alexander IV. (pápež)]]
[[sv:Alexander IV]]
[[sw:Papa Alexander IV]]
[[th:สมเด็จพระสันตะปาปาอเล็กซานเดอร์ที่ 4]]
[[tl:Papa Alejandro IV]]
[[uk:Олександр IV]]
[[vi:Giáo hoàng Alexanđê IV]]
[[war:Papa Alejandro IV]]
[[yo:Pópù Alexander 4k]]
[[zh:歷山四世]]

Kiel registrite je 00:20, 5 apr. 2013

PAPOJ DE LA KATOLIKA EKLEZIO
“Aleksandro la 4-a”
Blazono de la papo =
nomo = papo Aleksandro la 4-a
titolo = 181-a papo de la Katolika Eklezio de 1254 ĝis 1261
elektiĝo = 12-a de decembro 1254
fino de la papado = kun la morto (25-a de majo 1261)
antaŭulo = Inocento la 4-a
posteulo = Urbano la 4-a
nasikiĝonomo = Rinaldo de la Grafoj de Segni
naskiĝodato = 1199 ĉirkaŭ
naŝkiĝoloko = Jenne (Rimini)
mortodato = 25-a de majo 1261 en Viterbo
entombigo = katedralo de Viterbo
nacio = itala
kuriozaĵo = laŭ serio de la pseŭdaj Profetioj de Malakio li portas la titolon Signum Ostiense (Signo de Ostia)

Aleksabdro la 4-a, sekulare Rinaldo el Jenne, eble estis filo de fratino de papo Gregorio la 9-a, kies oni ignoras la nomon, kaj de Filipo la 2-a, sinjoro de Jenne. Tiu parencado igis ke multaj historiistoj, laŭlonge de la jarcentoj, lin erare konsideris ido de la gento Grafoj de Segni. [1]

Biografio

De la Komenco ĝis la kardinala purpuro

Membro de familio riĉa kaj potenca, li estis dekomence laŭlonge de diversaj jaroj kanoniko ĉe la katedralo de Sankta Maria en Anagni kaj poste, certe antaŭ 1221, li kompletis siajn studojn ĉe la universitato de Parizo kie li gajnis la titolon de magister (Majstro). En 1221 li partoprenis kun la onklo Ugolino el Anagni en grava ambasadora misio en Milano. Kiam Ugolino, en 1227, fariĝis papo (Gregorio la 9-a), levis Rinaldon al la rango de kardinalo diakono, asignante al li la diakonion de Sankta Eŭstakio, kiu estas kardinala titolo kaj kiun li plutenis ĝis 1231 (aŭ 1232), kiam li estis promociita al la kardinalo-episkopo de Ostia kaj de Segni-Velletri. Li estis konsekrita [[Episkopo|katolika episkopo en 1235. La papo lin sendis plurfoje kiel sian legaton al Anagni, Peruĝo, Viterbo kaj en Lombardio; li renkontis en tiuj jaroj Frederikon la 2-an kun kiu li praktikis amikecajb rilatojn.

En 1244 li ascendis al la ofico de dekano de la kardinala kolegio. La nura grava ŝarĝo oficigita sub la papo Inocento la 4-a estis tiu de “kardinalo protektanto de la franciskana ordeno”.

Konklavoj

Kardinalo Rinaldo el Jenne partoprenis en tri elektadoj de la papo:

Lia papado

Post la morto de Inocento la 4-a, la kardinalo de Jenne, malgraŭ sia antaŭeco kun la aĝo, estis unuanime elektita en Napolo la 12-an de decembro 1254.

Li estis kronita la 20-an de decembro elektante la nomon de “Aleksandro la 4-a”.

Aleksandro estas priskribita kiel viro robusta, bona, ĝojema, sed ne multe brila: en la politika kaj kuria agado li probablege profitis de la sperto de la plurdotita kardinalo Riccardo Annibaldi, nepo de Gregorio la 9-a kaj do lia samsanga. Li posteulis Inocenton la 4-an kiel protektanto de Corradino, la lasta de Hohenstaufen, al li certigante sian bonkoran protekton; li havis, male, rilatojn de akra kaj malfacila kontraŭpozicio kun la onklo de Corradino (Koradino) Manfredo el Sicilio. Tia sinteno kontraŭis al tiu bonkora de li uzita kun Frederiko la 2-a Hohenstaufen kiam Rinaldo estis kardinalo.

Aleksandro la 4-a, por rompi la reziston de Manfredo, ekskomunikis kun interdikto Manfredon kaj lian partion, sed senrezulte. Des malpli li povis rekluti la reĝojn de Anglio kaj Norvegio kontraŭ Hohenstaufen. Romo mem fariĝis gibelina intervene de Senatano Brancaleone degli Andalò: la papo estis devigata (1257) translokigi la la pontifikan sidejon al Viterbo, kie li mortis en 1261, kaj tie oni lin entombigis en la Katedralo de Sankta Laŭrenco; lia tombo bedaŭrinde perdiĝis, eble pro la impona restrukturado de la 16-a jarcento.

Lia papado distingiĝis pro la klopodoj reunuigi la du Eklezion,nome la katolika kaj la ortodoksa kiuj havis gravan sukceson kun la Maronita eklezio; pro la institucio de la inkvizicio en Francio; pro la favoro montrata al la Ordenoj almozantaj; kaj pro la provo organizi krucmiliton kontraŭ la Tataroj.

Aktiveco ene de la Eklezio

Aleksandro la 4-a levis al la onoro de la altaroj 1255 Sanktan Klaran el Asizo (1193 ĉirkaŭ – 1253); en 1256, li, interkonsentinte kun la kardinalo Riccardo Annibaldi, per la buleo Licet Ecclesiae catholicae (licas al la Katolika Eklezio) konfirmis la unuigon de la Ermitoj de Sankta Johano Bono (Aŭgustenana regulo - 1225), kun la Ermitoj de la Tuscia, kaj la Ermitoj de Sankta Vilhemo kaj aliaj kun diversaj reguloj; li krome akceptis la komenciĝon de la kanoniza procezo de Sankta Roza el Viterbo.

Bibliografio

  • Itallingve:
    • Stanislao Andreotti, La famiglia di Alessandro IV e l'abbazia di Subiaco, Ed. Monastero S. Scolastica, Subiaco 1987.
    • John N. D. Kelly, Grande Dizionario illustrato dei Papi, Ed. PIEMME, Casale Monferrato, 1989 ISBN 88-384-1326-6
    • Giovanni Faperdue, "I Conclavi Viterbesi", Viterbo, 2004
  • Latinlingve:
    • G. H. Pertz, Carolus Rodenberg, edd., Epistolae saeculi XIII e regestis pontificum Romanorum selectae vol. 3 (Berolini: apud Weidmannos, 1894) pp. 314-473: Epistolae)

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. La familio de la Grafoj de Segni jam estis doninta al la Eklezio du famajn papojn, tio estas Inocento la 3-a kaj ]]Gregorio la 9-a]] kaj, kelkajn jarcentojn poste, donos al la Eklezio ankaŭ papon Inocenton la 13-an.

Aliaj projektoj

  • [1] Commons=Aleksandro la 4-a

Eksteraj ligiloj