Selo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 38 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q192249)
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q192249)
Linio 26: Linio 26:


[[it:Finimenti#Selle]]
[[it:Finimenti#Selle]]
[[kk:Ер]]

Kiel registrite je 03:31, 5 apr. 2013

vesterna selo

Selo estas sidilo, kiun oni ligas sur la dorso de rajdbesto, kiel ĉevalo. Kutime ĝi estas lignostruktura sidilo, kusenita aŭ led-kovrita por la rajdanto, aŭ simila aĵo, kiu tenas la jungilaron. La nomo estas uzata ankaŭ por la sidilo de biciklo aŭ simila veturilo kaj ankaŭ por klitelo de ringvermoj.

La selo certigas, ke la pezo premu ne la vertebraron, sed la ripojn de la besto, kovritajn per muskoloj . Oni rajdis dum longa tempo sen selo, oni uzis nur lanajn aŭ simplajn teksaĵojn.

La selo elformiĝis kaj disvastiĝis en la 3-a ĝis 1-a jc a.K. Ĝi igis pli komforta kaj sekura la rajdadon, tiel oni povis facile manovri en bataloj.

La selon same kiel la piedingon kaj la brustorimenon elpensis la aziaj stepaj popoloj (eble la sarmatoj), kaj de tie ĝi disvastiĝis en Eŭropo. Ĝi grave evoluis dum la mezepoko (ĉefe en Francio).

Oni metis la kamelan selon sur ĝibo(j) de la besto. La elefantaj seloj estas proporcie pli grandaj kaj similas al baldaĥina niĉo.

La hodiaŭaj ĉevalseloj havas elastan strukturon: oni firmigas la lignolamenojn per metallamenoj. La seloj havas du ĉefajn tipojn: la vesterna (aŭ maŭra) kaj la angla (aŭ hungara).

La vesterna selo havas grandan prenilon, almuntitan je la unua anso, kiu servas ne nur la kroĉiĝon sed al kiu oni povas ankaŭ alfiksi kaptoŝnuron (lazon). La posta anso estas alta kaj helpas la stabilan sidon dum laboro. La brustorimeno estas pli larĝa ol la eŭropa.

La angla selo estas pli leĝera, plata kaj pli bone remburita. Oni planis tiun ĉi tipon ĉefe por sporto kaj amuzado.

Oni uzas specialajn selojn interalie por longrajdado, cirka rajdado, ĉevala poloo. La galopaj seloj estas la plej malpezaj, la premirajdaj ĉevaloj havas longajn rimenojn, la saltoseloj havas formon, ke la pezo de la rajdanto venas antaŭen. En la t.n. damoseloj (sur kiuj oni metas ambaŭ gambojn al la sama flanko) rajdis la virinoj ĝis la 1920-aj jaroj.


Eksteraj ligiloj

greke http://de.wikipedia.org/wiki/Reitsattel greke http://en.wikipedia.org/wiki/Horse_tack