Kamerlingo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SajoR (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
'''Kamerlengo''' estas titolo tre utiligita en ordosistemo de la [[Katolika Eklezio]] por indiki iujn eminentajn figurojn de la [[Kleriko|klerikaro]].
'''Kamerlengo''' estas titolo tre utiligita en ordosistemo de la [[Katolika Eklezio]] por indiki iujn eminentajn figurojn de la [[Kleriko|klerikaro]].
[[Dosiero:Camerlengo.svg|thumb|right|La blazono de la kardinalo Kamerlengo.]]
[[Dosiero:Template-Cardinal Camerlengo.svg|thumb|right|La blazono de la kardinalo Kamerlengo.]]
Kutime kiam oni parolas pri "kamerlengo" oni aludas al [[kardinalo]] kamerlengo de la Sankta Roma Eklezio, kies precipa tasko estas preezidi dum la periodo de la [[Vaka Seĝo]] la finon de de papado kaj la konkludo de [[Konklavo]] en kiu oni elektas la posteulon.
Kutime kiam oni parolas pri "kamerlengo" oni aludas al [[kardinalo]] kamerlengo de la Sankta Roma Eklezio, kies precipa tasko estas preezidi dum la periodo de la [[Vaka Seĝo]] la finon de de papado kaj la konkludo de [[Konklavo]] en kiu oni elektas la posteulon.



Kiel registrite je 17:25, 5 apr. 2013

Kamerlengo estas titolo tre utiligita en ordosistemo de la Katolika Eklezio por indiki iujn eminentajn figurojn de la klerikaro.

La blazono de la kardinalo Kamerlengo.

Kutime kiam oni parolas pri "kamerlengo" oni aludas al kardinalo kamerlengo de la Sankta Roma Eklezio, kies precipa tasko estas preezidi dum la periodo de la Vaka Seĝo la finon de de papado kaj la konkludo de Konklavo en kiu oni elektas la posteulon.

La termono kamerlengo devenas el la mezepola latina camarlingus, kiu siavice elradikiĝas el la flanka kamerling, kiu signifas "ŝarĝita ĉe la ĉambro de la suvereno". La figuro de kamerlengo naskiĝis en 12-a jarcento, li estis dirita camerarius, kaj estis responsulo pri la financoj de la Kurio kaj pri materiaj bonaĵoj de la Apostola Seĝo, nome pri camera thesauraria (la ĉambro de la trezoro]]. La kamerlengo estis ĉiam alta prelato kaj, ekde 15-a jarcento, tiun ŝarĝon elfaras kardinalo.

Kamerlengo de Sankta Roma Eklezia

Ilustraĵo reprezentanta kardinalon kamerlengon certiĝantan pri la morto de papo (1903).

La kardinalo kamerlengo de la Sankta Roma Eklezio plenumas precipe du taskojn: unualoke, kiam la papo forestas, li administras la materiajn havaĵojn. Okaze de la morto (aŭ kaze de rezigno), kiel specifa funkcio, rege prezidas male la periodon de la tiel dirita Vaka Seĝo.

Morto de la papo kaj konklavo

Okaze de la morto de papo, lia unua tasko konsistas en la konstato ke la papo estis vere mortinta, lin vokante trifojojn laŭ bapta nomo. Se el tiu ne venas respondo, li anoncas la morton per la formulo Vere Papa mortuus est (Vere la papo mortis). Eble tiu certiga formulo estis uzita lastfojojn de kardinalo Pecci (estonta papo Leono la 13-a) sur la kadavro de Pio la 9-a forpasinta en 1878.

Laŭlonge de jarcentoj la protokolo estis antaŭvidinta krome ke la kamerlengo frapetu la frunton de la papo per arĝenta marteleto sur kiu estis stampita la papa blazono: tiu gesto nun estas anstataŭata per la simpla etendado de vualo sur la vizaĝo de la forpasinto.

Sinsekve la kamerlengo formovas la Ringon de la Fiŝkaptisto el la ringofingro de la dekstra mano de la forpasinta papo kaj ordonas ke la papa sigelilo kovranta la ringon estu rompita (aŭ "nuligita," kiel oni diras, pli sobre, ekde Johano Paŭlo la 2-a). Li, fine, metas la sigelilojn sur la studejo kaj litĉambro kaj komunikas la forpason al la Kardinalo vikario de Romo[1] al kiu estos tasko "tion komuniki al la popolo". Estos, male, tasko de la kardinalo dekano de la Sankta Kardinala Kolegio, informite de la kamerlengo pri la forpaso de la papo, tion komuniki al la kardinaloj kaj ilin kunvokis en Romo por la elekto de la nova posteulo de Petro. Estos ĉiam lia tasko informi pri la forpaso la Diplomataron akredititan ĉe la Apostola Seĝo kaj Ŝtatestrojn de la mondo

En tiu momento komenciĝas la periodo de la Vaka Seĝo: ekas la pretigado por la funebroj kaj la naŭ sinsekvaj propreĝaj tagoj diritaj naŭtagoj; sinsekve oni ekirigas la laborojn por la konklavo, kie oni voĉdonos por la nova papo.

Kamerlengo aŭ ties delegito havas rajton-devon peti al ĉiuj administaj instancoj de la Apostola Seĝo informojn pri la havaĵa kaj ekonomia situacio kaj pri la eksterordinaraj aferoj pritraktataj, kun specifa rajto havigi al si la monon bezonatan por la funkciado de la pretigoj kaj efektiviĝo de la konklavo, kaj li ĝuas ankaŭ de la rajto emisii monon por la ena uzo de la apostola sidejo[2]

Dum la periodo de la Vaka Seĝo, al la kamerlengo estas konfidita la kondukado de la ĉiutagaj aferoj de la Eklezio kun la asistado de tri kardinaloj: tiuj tri estas lotataj ĉiutritage, unu por unuopa ordo (diakona, pastra kaj episkopa) inter la kardinaloj jam atingintaj Romon. Tiuj tri kune kun la kamerlengo formas la "Malgrandan Kongregacion". Sed la aferoj plej gravaj estas pritaktataj en la asembleo de la kardinaloj, dirita "Generala Kongregacio"

Listo de la kamerlegoj de la Sankta Roma Eklezio antaŭ 1432

...

...

...

...

...

...

Listo de la kamerlengoj de Sankta Roma Eklezio ekde 1432 ĝis hodiaŭ

Ekde tiu momento la ofico estis plenumta nur de kardinaloj.

Kamerlengo de la Kardinala Kolegio

Ankaŭ aliaj funkciuloj de la Eklezio titoliĝas “kamerlengo” (kiu signifas "trezoristo"), sed ili plenumas malsamajan taskojn. Kamerlengo de la Kardinala Kolegio respondecas pri la administrado de la financoj de la Kardinala Kolegio kaj intervenas aparte okaze de funebroj de kardinaloj forpasintaj. Ekde 1995 la Pontifika Jarlibro ne plu raportas pri tiu ŝarĝo.

Kamerlengo de Kunfrataro

Tiu tirolo de kamerlengo estas uzata ankaŭ por kristanaj kunfrataroj, en kiui li praktikas diversajn taskojn kune kun tiu, origine precipa, de kontrolisto de la financoj.

Notoj

  1. Temas pri la kardinalo ŝargita vikarie regi la diocezon anstataŭe de la papo, kaj kiu daŭrigas ofici spite de la morto de la papo.
  2. Interesas precipe filatelistojn la poŝtmarka emisiado kun informado pri tiu periodo kaj kun la surskribaĵo "Vaka Seĝo" kaj, latinligve la emisia jaro kaj la stampa apartaĵo.
  3. Deceduto prima di ricevere il titolo vedi
  4. Nomumita de kontraŭpapo Johano la 23-a.
  5. Okaze de la morto de kardinalo kamerlengo, kardalo. Lauri, papo [[Pio la 12-a nomumis neniun kamerlengon ĝis sia morto 1958). Tuj post lia morto la kardinaka kolegio lin nomumis en la persono de kardinalo Aloisi Masella.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • angle [1] The Cardinals of the Holy Roman Church.6-a de junio 2010
  • [2] En cathopedia, reta katolika enciklopedio.
  • itale[3]