Tricky Sam Nanton: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 4 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q725157)
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q725157)
Linio 23: Linio 23:
{{vivtempo|1904|1946|Nanton, Tricky Sam}}
{{vivtempo|1904|1946|Nanton, Tricky Sam}}
[[Kategorio:viroj]]
[[Kategorio:viroj]]

[[fi:Tricky Sam Nanton]]

Kiel registrite je 07:29, 7 apr. 2013

Joe Nanton, naskonomo Joseph N. Irish, ŝercnomo „Tricky Sam“ Nanton, (naskiĝis la 1-an de februaro 1904 en Novjorko; mortis la 20-an de julio 1946 en San-Francisko) estis usona ĵaz-trombonisto, kiu estas fama pro sia noviga grumblego-ludo (ŭa-ŭa) en la Duke Ellington Orchestra.

Vivo kaj verkado

Nanton estis komence de la 1920-aj jaroj ĉe Cliff Jackson, Fraziers Harmony Five (1923/4) kaj Elmer Snowden (1925), antaŭ ol li en 1926 aliĝis al Duke Ellington. Tie li perfektigis la ludon per dampilo, kiun jam evoluigis trumpetisto Bubber Miley en la bando de Ellington[1] kaj kontribuis esence al la karakteriza ĝangalosono de la bando. Je tio li ludis per konusdampilo enmetita en la trombonon aldone al sonorildampilo, kio tre faciligis la ludon, ĉar ĝi reduktis la ĉiaman per-lipan reĝustigon de la agordo. Pro sia novigo de la dampil-uzo, kiu ebligis al li imiti la plej diversajn voĉojn per la trombono, li ricevis la kromnomon Tricky Sam (Artifika Sam). Sian melodie simplan, sed Sonne kaj ritme nuancitan ludmanieron li povis realigi sur vasta kampo inter animkapta plendokanto kaj humura imitado de la homa voĉo.

Krom sia muzikado en la bando de Ellington-Band Nanton verkis diskojn kun muzikistoj de Ellington kiel Johnny Hodges, Rex Stewart, Sonny Greer kaj Cootie Williams.

Nanton mortis en 1946 en hotelo en San-Francisko pro apopleksio, post kiam li jam antaŭe er pro sanproblemoj (li estis alkoholmaniulo) forestis pli longajn fazojn. Ellington serĉis post tio daŭre homoj, kiuj similis laŭ sono kaj povo al Nanton, trovis tamen neniam samvaloran anstataŭanton.

Al la plej bonaj surdiskigoj de solaĵoj de Nanton, ĉiuj kun la orkestro de Duke Ellington, apartenas Black And Tan Fantasy, Washington Wobble, Red Hot Brand 1927, Jubilee Stomp, Tishomingo Blues, The Blues With A Feeling 1928, Flaming Youth, Tiger Rag, Harlemania, Harlem Flat Blues, Stevedore Stomp, Nights In Harlem, Old Man Blues 1930, Echoes Of The Jungle 1931, It Don´t Mean a Thing, Lightin 1932, Harlem Speaks 1933, In A Jam 1936, New Black and Tan Fantasy 1938, Ko Ko, Side Walks Of New Yorks, Chloe 1940 , Blue Serge, Jump For Joy 1941, Main Stam 1942, Work Song 1944, Black And Tan Fantasy 1945.

Diskoj

Literaturo

  • Kurt Dietrich: „Dukes bones- Duke Ellingtons trombonists“, Advance Music 1996

Rimarkoj

  1. Jam antaŭe li estis uzinta dampilojn, plulernis tamen laŭ Ellington precipe de kunbandano Miley, Collier Ellington, knaur, 1992, p.103