Griza mevo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 47 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q26427)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: sv:Fiskmås estas artikolo leginda; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 24: Linio 24:
Plenkreskuloj de '''Griza mevo''' estas '''helgrizaj supre kaj blankaj sube'''. La kruroj estas verdecaj. Ili havas '''nigrajn pintoflugilojn kun larĝaj blankaj "speguloj"''', ĉefe ĉe amerikaj birdoj. Junuloj have skvamajn nigrobrunajn suprajn partojn, nigrecan bekon, malhelajn krurojn, nigran vostan strion kaj simplan flugilbildon. Ili atingas plenkreskulecon post tri jaroj. Vintre eĉ plenkreskuloj havas grizajn strion ĉe la nuko.

== Reproduktiĝo ==
== Reproduktiĝo ==
La '''Griza mevo''' reproduktiĝas kolonie (laŭ grandaj aroj) apud akvo aŭ marĉoj. Ili konstruas kovritan neston surgrunde aŭ sur arbo, ankaŭ sur konstruaĵoj aŭ fostoj. La ino demetas 3 ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas laŭvice dum malpli ol unu monato. Post eloviĝo ankaŭ ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn, sed ĉefe la ino.

== Kutimoj ==
== Kutimoj ==
La voĉo estas akra rideca krio.
La voĉo estas akra rideca krio.
Linio 35: Linio 35:
== Referencoj ==
== Referencoj ==
* {{IUCN2006|assessors=BirdLife International|year=2004|id=49215|title=Larus canus|downloaded=11 May 2006}}
* {{IUCN2006|assessors=BirdLife International|year=2004|id=49215|title=Larus canus|downloaded=11 May 2006}}
* "National Geographic" ''Field Guide to the Birds of North'' ''America'' ISBN 0-7922-6877-6
* "National Geographic" ''Field Guide to the Birds of North'' ''America'' ISBN 0-7922-6877-6
* '' Seabirds, an Identification Guide'' de Peter Harrison, (1983) ISBN 0-7470-1410-8
* '' Seabirds, an Identification Guide'' de Peter Harrison, (1983) ISBN 0-7470-1410-8
* ''Handbook of the Birds of the World Vol 3'', Josep del Hoyo editor, ISBN 84-87334-10-5
* ''Handbook of the Birds of the World Vol 3'', Josep del Hoyo editor, ISBN 84-87334-10-5
* "National Audubon Society" ''The Sibley Guide to Birds'', de David Allen Sibley, ISBN 0-679-45122-6
* "National Audubon Society" ''The Sibley Guide to Birds'', de David Allen Sibley, ISBN 0-679-45122-6
== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
Linio 52: Linio 52:
[[Kategorio:Mevoj]]
[[Kategorio:Mevoj]]
[[Kategorio:Ĥaradrioformaj]]
[[Kategorio:Ĥaradrioformaj]]

{{LigoLeginda|sv}}

Kiel registrite je 16:26, 9 apr. 2013

Ŝablono:Birda specio La Griza mevo, Larus canus estas mezgranda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de karadrioformaj.

Disvastiĝo kaj subspecioj

Ĝi reproduktiĝas en nordoriento de Norda Ameriko, kaj nordaj Eŭropo kaj Azio. Estas birdo kiu migras suden vintre, ekzemple en Eŭropo ĝis la Mediteraneo, el Siberio ĝis suda Ĉinio kaj el Kanado ĝis Kalifornio.

La Griza mevo kunhavas tri loĝantarojn, foje konsiderataj apartaj specioj: Larus canus canus, la Griza mevo, de okcidenta Eŭrazio; L. c. kamschatschensis, la Griza mevo de Kamĉatko, de orienta Eŭrazio; kaj L. c. brachyrhynchus, la "Mallongbeka mevo", kiu reproduktiĝas en Alasko kaj okcidenta Kanado. La eŭropa raso foje venas kiel vizitanta al orienta marbordo de Kanado kaj kiel rara vagulo al nordorienta Usono.

Aspekto

Ĝi estas 38 ĝis 44 cm longa kaj havas enverguron de 106 ĝis 125 cm kaj pezon de 300 ĝis 500 g; ĝi estas konsiderinde pli eta ol la Arĝentmevo. Ĝi estas nur iom pli eta ol la Ringobeka mevoDelavara mevo kaj tre simila, sed ties beko estas pli mallonga, mallarĝa kaj kun pli verdeca nuanco de flavo, krom la malmarko dum reprodukta sezono.

Plenkreskuloj de Griza mevo estas helgrizaj supre kaj blankaj sube. La kruroj estas verdecaj. Ili havas nigrajn pintoflugilojn kun larĝaj blankaj "speguloj", ĉefe ĉe amerikaj birdoj. Junuloj have skvamajn nigrobrunajn suprajn partojn, nigrecan bekon, malhelajn krurojn, nigran vostan strion kaj simplan flugilbildon. Ili atingas plenkreskulecon post tri jaroj. Vintre eĉ plenkreskuloj havas grizajn strion ĉe la nuko.

Reproduktiĝo

La Griza mevo reproduktiĝas kolonie (laŭ grandaj aroj) apud akvo aŭ marĉoj. Ili konstruas kovritan neston surgrunde aŭ sur arbo, ankaŭ sur konstruaĵoj aŭ fostoj. La ino demetas 3 ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas laŭvice dum malpli ol unu monato. Post eloviĝo ankaŭ ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn, sed ĉefe la ino.

Kutimoj

La voĉo estas akra rideca krio.

Kiel plej granda parto de la mevoj de la genro Larus, tiuj estas ĉiomanĝantaj kaj povas ĉu manĝi kadavraĵojn ĉu ĉasi etajn predojn ĉu kleptoparaziti. Ĝi estas oportunema birdo, do, ili povas serĉi en urbaj rubejoj aŭ sekvi terkulturajn veturilojn en kamparaj internaj regionoj por preni vermojn aŭ etajn senvertebrulojn kiujn la veturiloj montras.

Ili vivas ĝis 24 jarojn.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda