Charente-Maritime: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:Q3278)
e roboto fuŝis iksojn
Linio 49: Linio 49:
{{Ĉefartikolo|Komunumoj de Charente-Maritime|Kantonoj de Charente-Maritime|Arondismentoj de Charente-Maritime}}
{{Ĉefartikolo|Komunumoj de Charente-Maritime|Kantonoj de Charente-Maritime|Arondismentoj de Charente-Maritime}}
[[Dosiero:Charente-Maritime department arrondissement blanck.svg|thumb|left|La kvin arondismentoj de Charente-Maritime kun siaj ĉefurboj]]
[[Dosiero:Charente-Maritime department arrondissement blanck.svg|thumb|left|La kvin arondismentoj de Charente-Maritime kun siaj ĉefurboj]]
Charente-Maritime apartenas al la regiono [[Puatuo-Ĉarentoj]] kaj havas landlimojn kun la departementoj [[Vendée]], [[Deŭ-Sèvres]], [[Charente]], [[Dordogne]] kaj [[Gironde]].
Charente-Maritime apartenas al la regiono [[Puatuo-Ĉarentoj]] kaj havas landlimojn kun la departementoj [[Vendée]], [[Deux-Sèvres]], [[Charente]], [[Dordogne]] kaj [[Gironde]].


Ĝia teritorio estas dividita en :
Ĝia teritorio estas dividita en :

Kiel registrite je 10:07, 3 jun. 2013

Charente-Maritime
Insigno de Charente-Maritime
Situo de Charente-Maritime
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Puatuo-Ĉarentoj
Numero 17
Prefektejo La Rochelle
Subprefektejoj Jonzac
Rochefort
Saintes
Saint-Jean-d'Angély
Prezidanto de la
departementa konsilio
Dominique Bussereau
Prefekto {{{prefekto}}}
Statistikaĵoj
Loĝantaro 661 404 (2021)
Areo 6 864 km²
Loĝdenso 96 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 5
Kantonoj 51
Komunumaroj 25
Komunumoj 472
vdr

Charente-Maritime [ʃaʁɑ̃t maʁitim] estas unu el la kvar departementoj de la franca regiono Puatuo-Ĉarentoj. Ĝia areo estas 6 863,8 km2 kaj ĝi havis 621 515 loĝantojn en la jaro 2009[1]. La ĉefurbo de la departemento estas La Rochelle; aliaj ĉefaj urboj estas: Jonzac, Rochefort, Saint-Jean-d'Angély kaj Saintes. La departemento entute havas 472 komunumojn.

La nomo “Charente-Maritime” devenas de la rivero Charente. La adjektivo maritime (“marborda”) estis aldonita por distingi ĝin de la najbara departemento Charente. Ĝi unue nomiĝis Charente-Inférieure, sed tiu nomo estis ŝanĝita en la jaro 1941 pro malfavoraj kunsencoj de la vorto inférieur (“malsupra” aŭ “malsupera”).

Geografio

Aera bildo de la insulo Ré

Charente-Maritime posedas longan marbordon ĉe Atlantiko. Kvar insuloj situas apud la ĉarenta marbordo kaj apartenas al ties teritorio:

La norda parto de la departemento konsistas el vasta ebenaĵo, la centra parto el sinsekvo da valoj kaj montetoj kaj la suda parto konsistas ĉefe el sablecaj nefruktodonaj grundoj.

En la departemento fluas kvar riveroj:

Plejparto de la loĝantaro koncentriĝas laŭ la marbordo, dum la interna parto perdas siajn loĝantojn.

Administrado

La kvin arondismentoj de Charente-Maritime kun siaj ĉefurboj

Charente-Maritime apartenas al la regiono Puatuo-Ĉarentoj kaj havas landlimojn kun la departementoj Vendée, Deux-Sèvres, Charente, Dordogne kaj Gironde.

Ĝia teritorio estas dividita en :

Ekonomio

Agrikulturo

Agrikulturo ludas, kiel en multaj aliaj francaj regionoj, ĉefan rolon, kaj okupas pli ol 30% el la laboranta loĝantaro: bredado, kultivado de tritiko, maizo, sunfloroj, vinberoj (famaj vinoj estas konjako kaj Pineau), kaj kompreneble fiŝkaptado en la oceano. Charente-Maritime estas la franca departemento, kiu produktas plej multe da mituloj kaj ostroj.

Turismo

Fortikaĵo Bojardo (Fort Boyard), unu el la plej famaj lokoj de Charente-Maritime

La departemento ofertas grandan diversecon da vizitindaĵoj, kaj pro tio ĝi estas grava turisma loko. La marbordo kun siaj insuloj (463 km da marbordo) invitas al ferioj: plaĝoj, sportoj, eblecoj por fiŝkaptado, ekskursado piede, bicikle aŭ rajde, gastronomio kaj vinoj, kultura turismo, vizito de la urbo La Rochelle, romanika arto… La allogaĵoj ne mankas.

Bildoj

Notoj kaj fontoj

Vidu ankaŭ

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj