Sais: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 27 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q381038)
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:Q381038)
Linio 32: Linio 32:
[[Kategorio:Afriko]]
[[Kategorio:Afriko]]
[[Kategorio:Antikveco]]
[[Kategorio:Antikveco]]

[[hu:Szaisz]]

Kiel registrite je 23:18, 7 jun. 2013

Sais (ankaŭ Saïs, hodiaŭ Sa el-Hagar) estas egipta urbo en la okcidenta delto de la Nilo.

Historio

Jam ekde la malnova imperio Sais aperas en egiptaj tekstoj. Elfosaĵoj montris, ke la loko estis loĝejo jam de ĉirkaŭ -4000. La loka diino estis Neith, kiu havis grandan templon en la urbo. La faraono Psammetich la 1-a, kiu ŝajne devenis el Sais, transloĝigis la ĉefurbon de la lando tie ĉi kaj fondis la laŭ la loko nomatan saitan dinastion. Tiam Sais estis la centro de la grekegipta komerco. Herodoto priskribas la templon kaj la tombarojn de la 26-a dinastio.

La reĝoj de Sais (26-a dinastio) regis dum la malfrua tempo (-664 ĝis -525) en Egiptio.

Laŭ la platona dialogo Timeo, Solono kunportis sian raporton pri Atlantido el Sais, kie pastro parolis al li pri tio laŭ malnovaj templaj skribaĵoj.

Nur malmulte restis de la urbo.

La reĝoj de Sais


Literaturo

  • Ramadan El-Sayed: Documents relatifs à Saïs et ses Divinités (Dosieroj rilate al Sais kaj ties dioj), Bibliothèque d'étude, T. LXIX, Institut Français d'archéologie orientale du Caire, 1975 (france).
  • Thorwald C. Franke: Mit Herodot auf den Spuren von Atlantis (Kun Herodoto laŭ la spuroj de Atlantido), Norderstedt 2006 (germane).

Eksteraj ligiloj

Atlantis-Scout: La platona dialogo Timeo, en kiu Sais estas indikita kiel devenloko de la raporto pri Atlantido.