Belerofono: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Referenco al Palaifato, alineo vidu ankaŭ/notoj
eNeniu resumo de redakto
Linio 14: Linio 14:




La greka verkisto [[Palaifato]]<ref>''Pri nekredablaĵoj'', [http://ugo.bratelli.free.fr/Palaiphatos/28-Bellerophon.htm n. 28] {{fr}}</ref> konsideras Belerofono kiel brava korinta ekzilito, kiu, per rapida ŝipo nomiĝis Pegazo, rabiis kaj pereigis marbordajn vilaĝojn.<br />
La greka verkisto [[Palaifato]]<ref>''[[Pri nekredablaĵoj]]'', [http://ugo.bratelli.free.fr/Palaiphatos/28-Bellerophon.htm n. 28] {{fr}}</ref> konsideras Belerofono kiel brava korinta ekzilito, kiu, per rapida ŝipo nomiĝis Pegazo, rabiis kaj pereigis marbordajn vilaĝojn.<br />
Ankaŭ, la aŭtoro vidas la monstron Ĥimero kiel monton kie, tiam, vivis la reĝo Amisodaros. Estis apud la rivero Ksanto (helene Ξάνθος) en [[Likio]] ; tie, en tera ravino, ŝprucis flamojn. la monto estis alirebla nur per du vojoj baritaj de leono por la unua kaj serpento por la dua. Tiuj bestoj manĝegis arbohakistojn kaj paŝtistojn. Belerofono ekbruligis la arbaro piede de la monto kaj mortigis la duajn bestojn. Tial oni diris : «Beleforono, venis kun Pegazo, detruis la Ĥimeron de Amisodaros».
Ankaŭ, la aŭtoro vidas la monstron Ĥimero kiel monton kie, tiam, vivis la reĝo Amisodaros. Estis apud la rivero Ksanto (helene Ξάνθος) en [[Likio]] ; tie, en tera ravino, ŝprucis flamojn. la monto estis alirebla nur per du vojoj baritaj de leono por la unua kaj serpento por la dua. Tiuj bestoj manĝegis arbohakistojn kaj paŝtistojn. Belerofono ekbruligis la arbaro piede de la monto kaj mortigis la duajn bestojn. Tial oni diris : «Beleforono, venis kun Pegazo, detruis la Ĥimeron de Amisodaros».



Kiel registrite je 08:49, 22 jun. 2013

Belerofono (helene Βελλεροφόντης, latine Bellerophon) estis duonfilo de la korinta reĝo Glaŭko kaj Eŭrimeda. Li estis nepo de Sizifo.

Pro malzorgo li mortigis sian fraton kaj pro tio fuĝis al la reĝo Proito en Arguson. Tie ekamis lin la edzino de Proito Anteo, alinomata Steneboia. Belerofono ŝian amon ne reciprokis. Anteo venĝe denuncis lin al la reĝo, ke li provis diskrediti ŝin. La reĝo ne volis venĝi kontraŭ sia gasto, sed sendis lin kun letero al la reĝina patro, reĝo Iobato en Likion. En la letero Proito petis Iobaton, ke li Belerofonon ekzekutigu. Nek Iobato volis la gaston difekti, sed elmetis lin al danĝeroj, kiujn, laŭ li, Belerofono subiĝu.

Dioj helpis al Belerofono pruvi sian senkulpecon kaj sendis al li flugilhavan ĉevalon Pegazon, sur kiu li feliĉe venkis azian genton solimerojn, amazonojnĤimeron. Tio Iobaton impresis tiel, ke li Belerofonon edzigis al sia filino Filonoo, kaj nomumis lin sia sekvanto.

Filonoo naskis al li tri infanojn, Isandron, Hipoloĥon kaj Laodameon. Areso mortigis Isandron en batalo kontraŭ solimeroj kaj Artemiso senigis lin pri la filino. La patran regnon do heredis Hipoloĥo.

Fino de Belerofono ne estis feliĉa. Dioj malamis lin pro tio, ke li fariĝis amato de homoj kaj falpuŝis lin de la monto Olimpo kaj kripligis, kiam li volis elflugi tien sur sia ĉevalo Pegazo.

Sed alia versio sciigas, ke Belerofono orgojliĝis tiel, ke li volis egaliĝi al dioj. Selis Pegazon kaj elflugis Olimpon. Tio Zeŭso ne volis toleri, sendis al la ĉevalo nebrideblan furiozon, Belerofono ne kapablis teni sin sur ĝi kaj falis teren. Per falo sur kapon li senprudentiĝis, longe erarvagis, ĝis trovis lin dio de morto Tanato.


La greka verkisto Palaifato[1] konsideras Belerofono kiel brava korinta ekzilito, kiu, per rapida ŝipo nomiĝis Pegazo, rabiis kaj pereigis marbordajn vilaĝojn.
Ankaŭ, la aŭtoro vidas la monstron Ĥimero kiel monton kie, tiam, vivis la reĝo Amisodaros. Estis apud la rivero Ksanto (helene Ξάνθος) en Likio ; tie, en tera ravino, ŝprucis flamojn. la monto estis alirebla nur per du vojoj baritaj de leono por la unua kaj serpento por la dua. Tiuj bestoj manĝegis arbohakistojn kaj paŝtistojn. Belerofono ekbruligis la arbaro piede de la monto kaj mortigis la duajn bestojn. Tial oni diris : «Beleforono, venis kun Pegazo, detruis la Ĥimeron de Amisodaros».


Rebrilo en arto

En konscio de homoj restis prefere Pegazo, sed en antikvaj tempoj estis mito pri Belerofono tre ŝatata

  • la plej malnova prezentado estas konata el Homero, sed pli poste aliversigis ĝin Pindaro,
  • Eŭripido prilaboris lian historion en sia tragedio Belerofono kaj Steneboio (antaŭ la jaro 425, resp. la jaro 423 a.Kr.),
  • sur multaj reliefoj kaj vazaj pentraĵoj estas scenoj el tiu ĉi mito. La plej konata estas eble la novantikva reliefo "Belerofono trinkigas Pegazon", el la 1-a jarcento a.Kr.,
  • en sia unua opero tiun ĉi temon pritraktis ankaŭ "la dieca ĉeĥo" Josef Mysliveček (Belerofono en la jaro 1761).


Vidu ankaŭ


Notoj

Origine, Transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs:Belerofontés