Stefan MacGill: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
PaulP (diskuto | kontribuoj)
e +ref
Linio 26: Linio 26:


== Movadaj funkcioj ==
== Movadaj funkcioj ==
Li kunfondis la [[Esperanta Junulara Asocio de Nov-Zelando|Esperantan Junularan Asocion de Nov-Zelando]] en 1964 kaj aktivis en ĝi ĝis 1972. Ekde 1977 Stefan MacGill estis vicprezidanto kaj sekve en 1979 kaj 1980 [[prezidanto de TEJO]]. De 1989 ĝis 1992 li estis vicprezidanto de [[ILEI]], de 1992 ĝis 1994 li estis kaj denove ekde 2009 li estas prezidanto de ILEI.<ref name="ipr"/>
Li kunfondis la [[Esperanta Junulara Asocio de Nov-Zelando|Esperantan Junularan Asocion de Nov-Zelando]] en 1964 kaj aktivis en ĝi ĝis 1972. Ekde 1977 Stefan MacGill estis vicprezidanto kaj sekve en 1979 kaj 1980 [[prezidanto de TEJO]]. De 1989 ĝis 1992 li estis vicprezidanto de [[ILEI]], de 1992 ĝis 1994 li estis kaj denove ekde 2009 li estas prezidanto de ILEI.<ref name="ipr"/>. En 1992 li estis la redaktoro de la rubriko ''Junularo'' en la magazino ''[[Monato (gazeto)|Monato]]''<ref>{{Monatoref|numero=1992/01|paĝo=3|titolo=Enkonduko|ligilo=|aŭtoro=Paul Peeraerts}}</ref>


== Familio ==
== Familio ==
Linio 40: Linio 40:
*Nemave edifi
*Nemave edifi


== Fontoj ==
== Referencoj ==
<references/>
<references/>



Kiel registrite je 09:41, 29 jun. 2013

Stefan Clive MacGill

Stefan Mac Gill en majo 2008
Persona informo
Naskiĝo 5-an de oktobro 1948
en Nov-Zelando
Lingvoj Esperanto
Nacieco novzelandano
Ŝtataneco Nov-Zelando
Alma mater Viktoria Universitato de Velingtono
Familio
Patro David MacGill
Okupo
Okupo esperantistopedagogoredaktoro
Esperanto
Verkis en Esperanto listo de liaj verkoj
Denaska esperantisto Jes
vdr

Stefan Clive MACGILL (naskiĝis la 5-an de oktobro 1948[1] en Novzelando) estas novzelanda esperantisto, kiu de 1986 vivas en Hungario.[2]

Studado

De 1969 ĝis 1975 Stefan MacGill studis – ĉefe geografion – en la Viktoria-Universitato de Wellington, en la Universitato de Canterbury kaj en la Massey-Universitato, ĉiuj en Nov-Zelando. En 1974 li ricevis instruistan diplomon por elementaj lernejoj.[2]

Profesia laboro

En 1976 Stefan MacGill estis volontulo en la Centra Oficejo de UEA. De 1977 ĝis 1986 li laboris kiel oficisto de la Centra Oficejo, de 1980 ĝis 1984 kiel ties Direktoro. De 1976 ĝis 1986 li estis redaktoro respektive kunordiganto de la Jarlibro de UEA. Krome de 1978 ĝis 1986 li estis teknika redaktoro de Kontakto, revuo eldonata de TEJO.

En 1986 li transloĝiĝis al Hungario. De 1986 ĝis 1996 li redaktis la gazeton Juna Amiko kaj denove faras tion ekde 2000.[2] Ekde 1989 li profesie verkas help-tekstojn por komputilaj programoj.[2]

Movadaj funkcioj

Li kunfondis la Esperantan Junularan Asocion de Nov-Zelando en 1964 kaj aktivis en ĝi ĝis 1972. Ekde 1977 Stefan MacGill estis vicprezidanto kaj sekve en 1979 kaj 1980 prezidanto de TEJO. De 1989 ĝis 1992 li estis vicprezidanto de ILEI, de 1992 ĝis 1994 li estis kaj denove ekde 2009 li estas prezidanto de ILEI.[2]. En 1992 li estis la redaktoro de la rubriko Junularo en la magazino Monato[3]

Familio

Li lernis Esperanton denaske de sia patro David MacGill. Ankaŭ liaj tri filinoj Karina (naskita en 1990), Hajnal (1992) kaj Sonja (2000) estas denaskaj esperantistoj.[2]

Verkoj

  • Tendaraj tagoj
  • La laŭta vekhorloĝo
  • Tridek roluloj
  • Streĉ' eĉ, Steĉj-skeĉ'!
  • Pordoj
  • Okulo
  • Nemave edifi

Referencoj

  1. La Juna Vivo, julio/aŭgusto 1949, paĝo 346.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Internacia Pedagogia Revuo, jarkolekto 40 (2010), kajero 1, paĝo 6.
  3. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1992/01, paĝo 3: Enkonduko verkita de Paul Peeraerts.

Eksteraj ligiloj

Trovu « Stefan MacGill » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»