Hermann Behrmann: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
'''Hermann BEHRMANN''', kiu mem esperantigis sian nomon al '''Hermano Bermano''' (naskiĝis la 12-an de julio 1935 en [[Zeven]]kaj mortis la 29-an de junio 2013 en Bad Kissingen) estis germana esperantisto.
'''Hermann BEHRMANN''', kiu mem esperantigis sian nomon al '''Hermano Bermano''' (naskiĝis la 12-an de julio 1935 en [[Zeven]] kaj mortis la 29-an de junio 2013 en Bad Kissingen) estis germana esperantisto.


Behrmann studis pedagogion ĉe la Pedagogia Altlernejo en [[Bielefeld]] kaj laboris poste kiel instruisto en elementa lernejo en [[Paderborno]]. Por sia unua ŝtata ekzameno de instruisto, li prezentis kiel laboraĵon novstilan Esperanto-kurson, kiu fariĝis bazo de la kurso [[Esperanto programita]].
Behrmann studis pedagogion ĉe la Pedagogia Altlernejo en [[Bielefeld]] kaj laboris poste kiel instruisto en elementa lernejo en [[Paderborno]]. Por sia unua ŝtata ekzameno de instruisto, li prezentis kiel laboraĵon novstilan Esperanto-kurson, kiu fariĝis bazo de la kurso [[Esperanto programita]].

Kiel registrite je 16:03, 30 jun. 2013

Hermann BEHRMANN, kiu mem esperantigis sian nomon al Hermano Bermano (naskiĝis la 12-an de julio 1935 en Zeven kaj mortis la 29-an de junio 2013 en Bad Kissingen) estis germana esperantisto.

Behrmann studis pedagogion ĉe la Pedagogia Altlernejo en Bielefeld kaj laboris poste kiel instruisto en elementa lernejo en Paderborno. Por sia unua ŝtata ekzameno de instruisto, li prezentis kiel laboraĵon novstilan Esperanto-kurson, kiu fariĝis bazo de la kurso Esperanto programita.

Li fondis ĉirkaŭ la jaro 1969 Esperanto-eldonejon en Löhne. Post lia translokiĝo al Paderborn, estiĝis el ĝi la Esperanto-Centro Paderborn, kiu registriĝis kiel asocio laŭ germana juro en 1977. Tiu ĉi centro - ĉiam gvidata de Hermann Behrmann - startigis la kampanjon "Testo 5.000": Oni serĉis 5.000 homojn, kiuj pretis "testi" Esperanton, lernante la lingvon pere de "Esperanto programita". La partoprenantoj povis senpage pruntepreni la lernokajerojn kaj la diskojn. Kvankam la nombro de lernintoj kaj lernantoj superis 5.000 jam en 1980, la "testo" estis daŭrigata ĝis ĉ. la jaro 1988, kiam Hermann Behrmann - kiel plej proksima kunlaboranto de Richard Schulz - komencis dediĉi sian energion ĉefe al la disvastigo de la Analiza Skolo. Tamen la libroservo daŭrigis la vendadon de la kurso "Esperanto programita" (kiu nuntempe aspektas eksmoda, ĉar la kajeroj estas tajpitaj per simpla skribmaŝino).

En 1995 Germana Esperanto-Asocio agnoskis liajn atingojn per meritmedalo de GEA.

Ĉirkaŭ la jaro 1998 Hermann Behrmann (kaj kun li la Esperanto-Centro) translokiĝis al Berlino. La Esperanto-Centro en 2003 kuniĝis kun la asocio EsperantoLand, kiu organizas internaciajn renkontiĝojn, vendas librojn kaj funkciigas ampleksan retejon. La retejon iniciatis en 2001 laborgrupo fondita de Lu Wunsch-Rolshoven. Post la kuniĝo la asocio ŝanĝis sian nomon al EsperantoLand.




Eksteraj ligiloj

greke Retejo de la Esperanto-Centro der Hermann Behrmann en Berlino