Montaraj herbejoj kaj arbustaroj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 17: | Linio 17: | ||
* [[Centr-andaj paramoj]] ([[Ekvadoro]], [[Peruo]]) |
* [[Centr-andaj paramoj]] ([[Ekvadoro]], [[Peruo]]) |
||
* [[Drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj]] ([[Sud-Afriko]], [[Lesoto]], [[Svazilando]]) |
* [[Drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj]] ([[Sud-Afriko]], [[Lesoto]], [[Svazilando]]) |
||
* [[Etiopaj montaraj arbustetaroj]] |
|||
* [[Jos-altebenaĵa arbara-herbeja mozaiko]] ([[Niĝerio]]) |
* [[Jos-altebenaĵa arbara-herbeja mozaiko]] ([[Niĝerio]]) |
||
* [[Nordokcident-himalajaj altmontaraj arbustaroj kaj herbejoj]] ([[Afganujo]], [[Barato]], [[Ĉinujo]], [[Pakistano]]) |
* [[Nordokcident-himalajaj altmontaraj arbustaroj kaj herbejoj]] ([[Afganujo]], [[Barato]], [[Ĉinujo]], [[Pakistano]]) |
Kiel registrite je 07:36, 3 jul. 2013
Biomoj | |
---|---|
Tersupraĵaj biomoj | |
Tundro | |
Tajgo | |
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | |
Mezvarmaj koniferarbaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj | |
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |
Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
Dezertoj kaj kserofitaroj | |
Inunditaj herbejoj kaj savanoj | |
Ĉeriveraj areoj | |
Malsekejo | |
Akvaj biomoj | |
Lageto | |
Marbordo | |
Mangrovo | |
Algarbaroj | |
Koralrifoj | |
Neritika zono | |
Kontinenta plataĵo | |
Pelaga zono | |
Benta zono | |
Varmaj fontoj | |
Malvarmaj submarfontoj | |
Aliaj biomoj | |
Enroka biomo | |
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj estas biomo difinita far la Monda Natur-Fonduso (WWF). La biomo inkluzivas alt-altitudajn (montarajn, subaltmontarajn, kaj altmontarajn) herbejojn kaj arbustarojn tra la mondo.
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj situante super la arbolimo kutime estas konataj kiel alt-montaraj tundroj, kaj troviĝas en montaraj regionoj tra la mondo. Kriplaj subaltmontaraj arbaroj estas konataj kiel kriplarbaroj, kaj troviĝas ĵus sub la arbolimo, kie malmildaj, ventaj cirkonstancoj kaj malriĉaj grundoj kreas nanajn kaj tordigitajn arbarojn de malrapide kreskantaj arboj.
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj, precipe en subtropikaj kaj tropikaj regionoj, ofte disvolviĝis kiel virtualaj insuloj, disigitaj de aliaj montaraj regionoj per pli varmaj, malpli altaj regionoj, kaj multfoje gastigas multajn diferencajn endemiajn plantojn kiuj disvolviĝis reagante sur malvarma, humida klimato kaj abunda sunlumo. Karakterizaj plantoj de tiuj vivmedioj prezentas adaptiĝojn kiel rozetajn strukturojn, vaksajn supraĵojn, kaj foliojn kun multaj triĥomoj ( plantharoj ).
Unika karakterizo de multaj humidaj tropikaj montaraj regionoj estas la ĉeesto de gigant-rozetaj plantoj por varieco de plantofamiloj, kiel lobelio (Lobelia) (afrotropiko), Puya (neotropiko), Cyathea (Novgvineo), kaj Argyroxiphium (Havajo).
La plej vastaj Montaraj herbejoj kaj arbustaroj konstituas la neotropikajn paramojn de la Andoj. Tiu ĉi tipo de biomo ankaŭ troviĝas en la montaroj de orienta kaj sudorienta Afriko, Monto Kinabalu en Borneo, la plej altaj altitudoj de Okcidentaj Ghatoj en suda Hindujo kaj en la Centraj Altaĵaroj de Novgvineo.
Kie la cirkonstancoj estas pli sekaj, oni trovas montarajn herbejojn, savanojn, kaj duonarbarojn, kiel Etiopajn Altaĵojn, kaj montarajn stepojn, kiel la stepojn de Tibeta Altebenaĵo.
Ekoregionoj el la Montaraj herbejoj kaj arbustaroj
- Alt-atlasa junipera stepo (Maroko)
- Centr-andaj paramoj (Ekvadoro, Peruo)
- Drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj (Sud-Afriko, Lesoto, Svazilando)
- Etiopaj montaraj arbustetaroj
- Jos-altebenaĵa arbara-herbeja mozaiko (Niĝerio)
- Nordokcident-himalajaj altmontaraj arbustaroj kaj herbejoj (Afganujo, Barato, Ĉinujo, Pakistano)
- Paramo de Merida Montaro (Venezuelo)
- Paramo de Nordaj Andoj (Kolombio, Ekvadoro)
- Paramo de Santa Marta (Kolombio)
- Paramo de Talamanca (Kostariko, Panamo)