Gvinea Golfo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 71 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q41430)
Neniu resumo de redakto
Linio 11: Linio 11:
* "Pipra Bordo" (nuntempe la ŝtato [[Liberio]]),
* "Pipra Bordo" (nuntempe la ŝtato [[Liberio]]),
* "[[Ebura Bordo]]" ([[franca lingvo|france]] ''Côte d'Ivoire''),
* "[[Ebura Bordo]]" ([[franca lingvo|france]] ''Côte d'Ivoire''),
* "Ora Bordo" (nuntempe la ŝtato [[Ganao]]) kaj
* "[[Ora Bordo]]" (nuntempe la ŝtato [[Ganao]]) kaj
* "Sklava Bordo" (nuntempe [[Togolando]], [[Benino]] kaj la okcidento de [[Niĝerio]]).
* "Sklava Bordo" (nuntempe [[Togolando]], [[Benino]] kaj la okcidento de [[Niĝerio]]).
La nomoj malkaŝe montras, kiujn "varojn" la eŭropaj koloniistoj en kiu parto de la marbordo precipe ŝtelis kaj forŝipigis.
La nomoj malkaŝe montras, kiujn "varojn" la eŭropaj koloniistoj en kiu parto de la marbordo precipe ŝtelis kaj forŝipigis.

Kiel registrite je 16:50, 9 jul. 2013

la Golfo de Gvineo (priskribo germana)

La Golfo de Gvineo estas parto de la Atlantika Oceano, kiu norde kaj oriente limiĝas per la marbordo de okcidenta Afriko: norde kaj oriente ĝi limas la la bordoj de la geografiaj regionoj Supra Gvineo kaj Malsupra Gvineo, sudoriente al la Ebenaĵo de Angolo.

En la Golfo de Gvineo situas la insularo Sao-Tomeo kaj Principeo (portugale São Tomé e Príncipe), kiuj estas suverena ŝtato, kaj la insuloj Bioko kaj Annobón, kiuj apartenas al Ekvatora Gvineo. Tiuj-ĉi insuloj - samkiel la monto Kameruno sur la afrika kontinento - estas de vulkana deveno.

Ĝis la jaro 1973 la plej nordorienta parto de la golfo, kiu limas al la ŝtato Kameruno kaj la delto de la rivero Niĝero, nomiĝis "Golfo de Biafra". Post la Biafra-Milito la niĝeriaj potenculoj postulis renomigon al nova nomo "Golfo de Bonio" (angle"Bight of Bonny"). Plia parto, pli okcidenta, estas la "Golfo de Benino".

La marbordo de Supra Gvineo havas kvar areojn, kies nomoj ankoraŭ devenas el la kolonia epoko:

La nomoj malkaŝe montras, kiujn "varojn" la eŭropaj koloniistoj en kiu parto de la marbordo precipe ŝtelis kaj forŝipigis.

Laŭ inter fakuloj pridisputata greka dokumento el la antikva epoko oni nuntempe supozas, ke jam la nordafrikaj fenicianoj el la antikva urbo Kartago en ekspedicio ĉirkaŭ la jaro 470 antaŭ Kristo atingis la golfon.

Vidu ankaŭ