Vikipedio:Artikolo de la semajno/2009: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
ADLS 21, 24 kaj 25 aldonitaj nur telegramstile
Linio 4: Linio 4:
==[[Vikipedio:Artikolo de la semajno/2009/21|Semajno 21]]==
==[[Vikipedio:Artikolo de la semajno/2009/21|Semajno 21]]==
{{Kreu ADLS|2009|21}}
{{Kreu ADLS|2009|21}}
==Semajno 22 ==
[[Joseph Haydn]]

==Semajno 24==
[[Armenio]]

==Semajno 25==
[[Eksperimento pri birdo en aerpumpilo]]


==[[Vikipedio:Artikolo de la semajno/2009/30|Semajno 30]]==
==[[Vikipedio:Artikolo de la semajno/2009/30|Semajno 30]]==

Kiel registrite je 20:08, 5 aŭg. 2013

2005  • 2006  • 2007  • 2008  • 2009  • 2010  • 2011  • 2012  • 2013  • 2014  • 2015  • 2016  • 2017  • 2018  • 2019  • 2020

En 2009 ankoraŭ ne konserviĝis la ĉefpaĝaj resumoj de la vikipediaj artikoloj de la semajno. Tial jen ili estas nur esceptokaze. Tamen indas havi la jenan liston, laŭ modelo de pli postaj jaroj, kun ebleco iom post iom plikompletigi ĝin.

Erevano (en la armena Երևան) estas la ĉefurbo de Armenio, kaj la plej granda urbo de la lando. Ĝia areo estas 227 km². Erevano havas specialan administran statuson, spite al la marzoj (մարզէր) en kiuj dividiĝas la lando. Ĝi estis fondata en la jaro 782 a.K. okcidente de tio kio hodiaŭ estas Armenio, ĉe la orienta ekstremo de la monto Ararato kaj ĉe la bordo de la rivero Hrazdan. Post bataloj, disraboj, incendioj kaj tertremoj, Erevano fariĝis ĉefurbo de la Armena Demokratia Respubliko post la Unua mondmilito kaj ĝia loĝantaro pliiĝis per la alveno de pluraj centoj de postvivantoj de la armena genocido fare de la turka registaro, kaj ĝi plu etendiĝis dum la 20-a jarcento kiam konvertiĝis en unu el la 15 ĉefurboj de Sovetio. Tiamaniere, la malgranda urbo transformiĝis en unu el la plej gravaj de la regiono, sidejo de la plej gravaj kulturaj, artaj, edukaj kaj industriaj asocioj, krom la politika centro kaj bazo de ampleksa fervoja reto kaj komerca centro. Erevano estas la malplej loĝata el la tri landaj ĉefurboj de Kaŭkazio.

plena artikolo...

Semajno 22

Joseph Haydn

Semajno 24

Armenio

Semajno 25

Eksperimento pri birdo en aerpumpilo

Nova Suda Gronlando, ankaŭ kromnomita lando de Morrell, estis fantoma lando registrita en marto 1823 de Benjamin Morrell, la usona ŝipestro de la ŝipo Wasp, okaze de fokĉasada kaj esplorada vojaĝo al la Weddell-maro en Antarkto. Naŭ jarojn post la vojaĝo, Morrell verkis vojaĝraporton titolitan A Narrative of Four Voyages, en kiu li proponis precizajn priskribon kaj geografiajn koordinatojn de la marbordo, kiun la ŝipo liadire laŭiris je pli ol 480 kilometroj.

En la tempo de la vojaĝo de Morrell, la geografio de la ankoraŭ nenomita Weddell-maro kaj de la ĉirkaŭaj landoj restis preskaŭ tute nekonata, tiel ke tia landaperado ŝajnis kredebla. Morrell tamen havis aĉan reputacion de fabelisto, kaj lia vojaĝraporto entenis plurajn evidentajn erarojn, kiuj pludifektis lian bonfamon kaj dubigis liajn asertojn. Ĉar la regiono de la Weddell-maro estis ankoraŭ malmulte konata kaj tre malfacile alirebla pro densa bankizo, oni ne serĉadis la supozitan landon antaŭ la komenco de la 20-a jarcento, kiam la unuaj modernaj antarktaj ekspedicioj klare malkonfirmis la ekziston de Nova Suda Gronlando.

plena artikolo...


Fryderyk Franciszek CHOPIN (france Frédéric-François Chopin, esperantigite: Ŝopeno; naskiĝis la 1-an de marto 1810, mortis la 17-an de oktobro 1849) estis pola komponisto kaj pianisto.

La familia nomo estas franca kaj la origina franca prononco estas «ŝoPE» (kun la fina E nazaligita). Tamen en Pollando la nomo estas elparolata «ŜOpen», ĉar strikta franca elparolo malebligus deklinacii la nomon laŭ la reguloj de la pola lingvo. En Pollando oni foje literumas la nomon «Szopen», sed multe pli ofte skribas «Chopin». Kelkfoje la formon «Szopen» skribis la komponisto mem. La Nova Plena Ilustrita Vortaro esperantigis la nomon Ŝopeno.

plena artikolo...