Baltschieder: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 31: Linio 31:


==Historio==
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Baltschieder datiĝas el la jaro [[
La unua dokumenta mencio de Baltschieder datiĝas el la jaro [[1224]] kiel ''Ponczirrum''.
<ref>Fonto: [ ''x'': ''Baltschieder'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' ()]</ref>
<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D2804.php ''Philipp Kalbermatter'': ''Baltschieder'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2009-09-15)]</ref>


==Monda naturheredaĵo==
==Monda naturheredaĵo==

Kiel registrite je 19:46, 7 aŭg. 2013

Baltschieder
Blazono de Baltschieder
Blazono de Baltschieder
Blazono de Baltschieder
Akvokondukilo en Baltschieder
Akvokondukilo en Baltschieder
Akvokondukilo en Baltschieder
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Vispo
Koordinatoj  46° 18′ 36″ N 7° 51′ 52″ O / 46.31000 °N, 7.86444 °O / 46.31000; 7.86444 (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ 36″ N 7° 51′ 52″ O / 46.31000 °N, 7.86444 °O / 46.31000; 7.86444 (mapo)
Areo 31,44 km²
Alteco 685 m super marnivelo
Poŝtkodo 3937
Komunumkodo 6281
Mapo de Baltschieder
Mapo de Baltschieder
Situa mapo de Baltschieder
vdr

Baltschieder estas komunumo en la distrikto Vispo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1248 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio

La komunumo Baltschieder situas en Supra Valezo. La komunumoj konsistas el du partoj, nome vala parto kun la vilaĝo Baltschieder ĉe la bordo de la rivero Rodano, kaj la apenaŭ loĝata montara Valo de Baltschieder, kiu estas eksklavo norde de la komunumo atingebla nur per piedaj padoj. En la nordo de la valo situas la Baltschieder-Glaĉeroj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 31,44 km², de kiuj 2,3% estas kovritaj de arbaro, 9,4% servas por agrikulturo kaj 1,1% por setlado. Pli ol 80% de la komunuma teritorio estas altmontara dezerto parte kovrita de glaĉeroj. [2]

Najbaraj komunumoj

La suda parto de la komunumo Baltschieder limas en nordo al Ausserberg, en oriento al Eggerberg, en sudo al Vispo, kaj en okcidento al Rarono. La norda eksklavo lima en okcidento al nordo al Blatten, kaj en okcidento kaj sudo al Naters.

Trafiko

Tra Baltschieder pasas konekta vojo de Vispo al Ausserberg. Kvankam la trajnlinio al la Baza tunelo de Lötschberg pasas en sudo tra la komunuma teritorio kaj laŭlonge de la norda komunumlimo kondukas la malnova montrara Lötschberg-fervojlinio, la komunumo ne disponas pri propra stacidomo. Pere de la poŝtaŭtolinio de Ausserberg al Vispo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Baltschieder datiĝas el la jaro 1224 kiel Ponczirrum. [3]

Monda naturheredaĵo

Granda parto de la komunuma teritorio, precipe de la Valo de Baltschieder, apartenas al la regiono Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno (germane: Jungrau-Aletsch-Bietschhorn), kiu estis la 13-a de decembro 2001 akceptita kiel unua alpa areo kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Philipp Kalbermatter: Baltschieder en Historia Leksikono de Svislando (2009-09-15)

Eksteraj Ligiloj



Monda heredaĵo de UNESKO