Proprieto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 43 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q6422240)
Linio 36: Linio 36:
* Ĝi estas individua eco aŭ rajtol, kiu rekte iras survoje al la utileco aŭ individua profito, kiel resurso kiu helpos atingi la celon, kvankam nerekte ĝi estos enorde al la komuna bono.
* Ĝi estas individua eco aŭ rajtol, kiu rekte iras survoje al la utileco aŭ individua profito, kiel resurso kiu helpos atingi la celon, kvankam nerekte ĝi estos enorde al la komuna bono.
* Ĝi estas ekzkluziva rajto, devene de la esenca limigo de la utileco en multaj objektoj, kion ne eblas apliki por solvi la necesojn de multaj individuoj samtempe. Pro tio, ne estas alproprieteblaj havaĵoj tiuj de senfina uzado, kiuj ekzistas en restantaj kvantoj por ĉiuj, kiel la aero, la maro, la sunlumo, inter aliaj.
* Ĝi estas ekzkluziva rajto, devene de la esenca limigo de la utileco en multaj objektoj, kion ne eblas apliki por solvi la necesojn de multaj individuoj samtempe. Pro tio, ne estas alproprieteblaj havaĵoj tiuj de senfina uzado, kiuj ekzistas en restantaj kvantoj por ĉiuj, kiel la aero, la maro, la sunlumo, inter aliaj.
* Ĝi estas perfekta rajto, la rajto posedi povas kuŝi sur la propra substanco de la havaĵo, sur sia utileco aŭ sur siaj fruktoj. De tie devenas la koncepto de malperfekta dominado depende ke la domino estus aplikata sur la substanco, tio estas radikala dominado; aŭ sur la utileco, dominado de uzo aŭ sur la fruktoj, dominado de fruktuzo. Tiuj tri klasoj de dominado, pro esti en unusola subjekto, konsistigas la plenan aŭ perfektan dominadon. La rajto de proprieto, estas do, perfekta rajto, ĉar pro ĝi, ĉiu proprietulo povas reklami aŭ defendi la posedon de la havaĵo, eĉ per uzo de la forto kaj disponi plene de ties utileco kaj eĉ de ties substanco, detruante la havaĵon, sen ekzisto de kontraŭleĝo aŭ damaĝo de rajto de aliulo.
* Ĝi estas perfekta rajto, la rajto posedi povas kuŝi sur la propra substanco de la havaĵo, sur sia utileco aŭ sur siaj fruktoj. De tie devenas la koncepto de malperfekta dominado depende ke la domino estus aplikata sur la substanco, tio estas radikala dominado; aŭ sur la utileco, dominado de uzo aŭ sur la fruktoj, dominado de [[fruktuzo]]. Tiuj tri klasoj de dominado, pro esti en unusola subjekto, konsistigas la plenan aŭ perfektan dominadon. La rajto de proprieto, estas do, perfekta rajto, ĉar pro ĝi, ĉiu proprietulo povas reklami aŭ defendi la posedon de la havaĵo, eĉ per uzo de la forto kaj disponi plene de ties utileco kaj eĉ de ties substanco, detruante la havaĵon, sen ekzisto de kontraŭleĝo aŭ damaĝo de rajto de aliulo.
* Ĝi estas limigita rajto pro la postuloj de la komuna bono, pro la neceso de aliulo kaj pro la leĝo, kaj subordigita ĉiukaze al la morala devo.
* Ĝi estas limigita rajto pro la postuloj de la komuna bono, pro la neceso de aliulo kaj pro la leĝo, kaj subordigita ĉiukaze al la morala devo.
* Porĉiama ĉar ne ekzistas precizitan finon ĉesi esti proprietulo.
* Porĉiama ĉar ne ekzistas precizitan finon ĉesi esti proprietulo.

Kiel registrite je 05:47, 9 aŭg. 2013

Posedo, posedorajtoproprieto, en Juro, kaj laŭ ĝeneralaj terminoj estas la rekta povo sur objekto aŭ alimaniere dirite, la kapableco de ties titolanto disponi el ĝi, sen pli da limoj ol tiuj proklamitaj en la leĝo.

Laŭ subjektiva signifo, la vorto estas sinonimo de kapableco aŭ atribuo propra de iu subjekto. Tiu ĉi estas la senso kiun havis la posedo en Romio, kie ĝi estis komprenata kiel absoluta rajto aplikebla sur iu havaĵo: ius utendi, fruendi et abutendi. (Vidu sube)

La objekto de la rajto de posedo konsistigas je ĉiu havaĵo eblaj esti posedataj aŭ alproprigitaj. Por la realigo de tiu situacio, ĝenerale, nepras tri kondiĉoj:

  1. Ke la havaĵo estu utila, ĉar se tio ne okazus, ne estus profita la posedigo.
  2. Ke la havaĵo ekzistu en limigita kvanto, male al aero, la akvo el la maro, ktp.
  3. Ke la havaĵo estu okupebla, ĉar alimaniere ne eblos agadi, ekzemple pri nuboj.


Teorio de la proprieto

La rajto de proprieto estas la plej kompleta el tiuj kiuj oni povas havi pri havaĵo. La havaĵo estas submetita al la volo, ekzkluziveco kaj al la agado de ties posedanto. La rajto estas ekzkluziva, ĉar nur unu persono povas havi la absolutan dominadon sur tio. Estas mencienda, ke oni ne devas konfuziĝi inter la kunposedo kaj la pluraleco de dominado.

En juro, ĉefe en tiuj sistemoj aŭ doktrinoj kun grava latina influo, oni konsideras, ke la dominado aŭ posedo estas integrita de tri ecoj aŭ rajtoj:

Ius utendi

La ius utendi aŭ rajto uzi ion. La posedanto rajtas serviĝi el la havaĵo por siaj interesoj, se tiu konduto ne iras kontraŭ leĝoj nek damaĝas la rajtojn de aliaj posedantoj.

Ekzemple, laŭ la principo de la ius utendi ne povus posedanto de nemoveblaĵo pravigi la havon de plantejo de marijuano, ĉar ĝi estas malpermesita de plej parto de la juraj sistemoj. Sammaniere, entreprenisto ne povas pravigi laŭ tiu principo ekscesajn bruojn tipajjn de industria aktivaĵo en loĝeja zono, kiuj igus netolereblan la vivon de la aliaj loĝantoj.

Ius fruendi

La ius fruendi aŭ rajto ĝui ion. La posedanto rajtas profiti kaj disponi je la fruktojn kaj produktojn kiujn produktus la havaĵo. La ĝenerala regulo estas, ke la posedanto de io estas ankaŭ proprietulo de ĉio kion la havaĵo produktus, kun aŭ sen ties interveno.

La fruktoj povas esti naturaj aŭ "civilaj". La naturaj fruktoj estas tiuj kiujn la havaĵo produktas nature aŭ artefarite sen damaĝo de sia substancoj. Laŭ tiu aspekto diferenciĝas el la nomitaj simple produktoj. Tiele, pri pomarbaro, la pomoj estas naturaj fruktoj kaj la ligno de la arboj estas ties produktoj.

La "civilaj" fruktoj konsistas el tiuj kvantoj da mono kiun ricevas la proprietulo por pruntedoni al aliulo la uzadon aŭ ĝuon de la havaĵo. Pri la antaŭa ekzemplo, la civila frukto kiun ricevas la proprietulo de la pomarbaro estas la lumono kiun oni pagas al li. Se temas pri mono, la fruktoj kiun ricevas la proprietulo estas la interezoj.

Ius abutendi

El ius abutendi aŭ rajto disponi sur la havaĵo. La proprietulo, laŭ la premiso, ke la havaĵo estas sub sia dominado (fakta povo kaj volo posedi), povas fari el ĝi kion ĝi volos, inklude domaĝi aŭ detrui ĝin (materia dispono). Sammaniere, povas la proprietulo disponi el sia reala rajto (jura dispono), tiele, ĝi povas malakiri ion, vendi ĝin, donaci ĝin, tio estas, malligi sin el sia rajto posedi kaj trapasi ĝin al aliulo.

Karakteroj de la rajto posedi

La rajto posedi estas morala, individua, ekzklusiva kaj perfekta povo, sed kun karaktero de limigo kaj de subordigo, tiel kiel porĉiama.

  • Ĝi estas morala povo ĉar la alproprigo kiun oni faras de la havaĵo estas reflekta kaj ne laŭ instinkto, tio estas, la destinon al la celo oni faras antaŭ la kono de la celo kiun oni akceptas libere.
  • Ĝi estas individua eco aŭ rajtol, kiu rekte iras survoje al la utileco aŭ individua profito, kiel resurso kiu helpos atingi la celon, kvankam nerekte ĝi estos enorde al la komuna bono.
  • Ĝi estas ekzkluziva rajto, devene de la esenca limigo de la utileco en multaj objektoj, kion ne eblas apliki por solvi la necesojn de multaj individuoj samtempe. Pro tio, ne estas alproprieteblaj havaĵoj tiuj de senfina uzado, kiuj ekzistas en restantaj kvantoj por ĉiuj, kiel la aero, la maro, la sunlumo, inter aliaj.
  • Ĝi estas perfekta rajto, la rajto posedi povas kuŝi sur la propra substanco de la havaĵo, sur sia utileco aŭ sur siaj fruktoj. De tie devenas la koncepto de malperfekta dominado depende ke la domino estus aplikata sur la substanco, tio estas radikala dominado; aŭ sur la utileco, dominado de uzo aŭ sur la fruktoj, dominado de fruktuzo. Tiuj tri klasoj de dominado, pro esti en unusola subjekto, konsistigas la plenan aŭ perfektan dominadon. La rajto de proprieto, estas do, perfekta rajto, ĉar pro ĝi, ĉiu proprietulo povas reklami aŭ defendi la posedon de la havaĵo, eĉ per uzo de la forto kaj disponi plene de ties utileco kaj eĉ de ties substanco, detruante la havaĵon, sen ekzisto de kontraŭleĝo aŭ damaĝo de rajto de aliulo.
  • Ĝi estas limigita rajto pro la postuloj de la komuna bono, pro la neceso de aliulo kaj pro la leĝo, kaj subordigita ĉiukaze al la morala devo.
  • Porĉiama ĉar ne ekzistas precizitan finon ĉesi esti proprietulo.

Klasigo

Oni povas skeme prezenti la dividon de la variaj specoj de proprieto, laŭ jene:

Laŭ subjekto

  • Publika proprieto se koncernas al la tuta kolektivo ĝenerale.
  • Privata proprieto kiam la rajto estas atribuita al preciza persono aŭ grupo kaj la sinsekvaj ebloj de la rajto estas uzataj ekzkludante aliajn individuojn.
  • Individua se la rajto estas de unusola individuo.
  • Privata kolektiva kiam la rajto estas de diversaj personoj.
  • Publika kolektiva se la proprieto koncernas al la kolektivo kaj estas uzata de publika ento (Municipo, Ŝtato, inter aliaj).

Laŭ naturo

  • Movebla posedaĵo se oni povas transporti ĝin el loko al alia, ekzemple pentraĵo.
  • Nemovebla posedaĵo se oni ne povas transporti ĝin el loko al alia, ekzemple domo.
  • Korpa posedaĵo estas tiu kiu havas realan eston kaj povas esti vidata de sentoj, kiel kampo, libro, inter multaj aliaj.
  • Nekorpa posedaĵo se ĝi konsistiĝas je simplaj rajtoj, kiel kredito, servitudo, inter multaj aliaj.

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri posedo/havo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Ju pli da havo, des pli da pravo. 
  • Citaĵo
     Ju pli oni posedas, des pli oni avidas. 
  • Citaĵo
     Malpli da havo, malpli da zorgoj. 
  • Citaĵo
     Ne fidu heredon, fidu posedon. 

Referencoj

  1. Lernu

Eksteraj ligiloj

(En la hispana)