Ŝlagro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 13 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1997853) |
PaulP (diskuto | kontribuoj) e Kategorio:Kantoj forigita; Kategorio:Kantaj formoj aldonita uzante VarmaKato |
||
Linio 19: | Linio 19: | ||
[[Kategorio:Muziko]] |
[[Kategorio:Muziko]] |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Kantaj formoj]] |
||
[[Kategorio:Diskoj]] |
[[Kategorio:Diskoj]] |
Kiel registrite je 19:24, 13 aŭg. 2013
Ŝlagro rilatas al kanto aŭ unuopaĵo, kiu fariĝas granda sukceso, ĉu naciskale, ĉu internacie. Tiu kanto aŭ unuopaĵo ĝenerale lanĉas la karieron de kantisto aŭ muzikgrupo, kiu estis malmulte aŭ tute ne konata. Helpas al lanĉo de ŝlagro grandskala disaŭdigo per radio kaj televido, akompanata de muzikvideo. Nuntempe disk-kompanioj ofte lanĉas "someran ŝlagron": de natura fenomeno, ŝlagro fariĝis komerca afero. Ŝlagro foje restas la ununura kanto de iu artisto.
Vortara difino
- La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (2002):
- Ŝlagr/o. Laūmoda, furora kanzono aū melodio: la tuta ~o estas kunmeto de sprito k vulgareco.
- Reta Vortaro:
- Ŝlagr/o. furorkanto: predikoj, ŝlagroj, kartoj rutinaj anoncos benojn de la sezono.
Ekzemplo de ŝlagro
Tipa ekzemplo de ŝlagro estas la singlo "Whenever, wherever" de Shakira kiu fariĝis numero 1 en pli ol 20 landoj en 2002, lanĉante la internacian karieron de la kolombia kantistino.