Thomas A. Goldman: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Dima41 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 12: | Linio 12: | ||
[[Kategorio:Mortintoj en 2000|G]] |
[[Kategorio:Mortintoj en 2000|G]] |
||
[[Kategorio:Usonaj esperantistoj|G]] |
[[Kategorio:Usonaj esperantistoj|G]] |
||
[[Kategorio:Mortintoj en Usono]] |
Kiel registrite je 15:10, 18 aŭg. 2013
Thomas A. GOLDMAN (naskiĝis 1918 - mortis la 7-an de januaro 2000 en Bethesda, Marilando, Usono) estis usona esperantisto.
Eklerninte Esperanton kiel 14-jarulo, li poste instruis ĝin dum kvardeko da jaroj, unue al kunstudentoj ĉe Universitato Harvard. Li estis multjara prezidanto de la Vaŝingtona klubo kaj li prezidis ankaŭ la usonan landan asocion ELNA (1983–1984) kaj servis active en la Komitato de UEA(1983–86, 1992–95).
Goldman fondis, plejparte sola verkis kaj tre kompetente redaktis la monatan Ekonomia Bulteno pri Usono (1980–94), kontribue al la ekonomika apliko kaj terminologia evoluo de Esperanto.
Tiel li metis en praktikon sian movadan filozofion: "La venko ne estas unu grandioza evento, sed senfina sinsekvo de malgrandaj venkoj …. procezo, ne okazo". "Ni ne fantaziu plu pri la fina venko, sed eniru la vojon de senĉesa venkado!" "Ĉiu esperantisto estas ja potenciala aplikisto."