Miksusklo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
+ miksusklo
e Sergio movis paĝon Envorta majusklo al Miksusklo: La termino nomas ne literon (majusklon), sed apartan usklon.
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:58, 31 aŭg. 2013

la portebla MP3-ludilo iPod de la firmao Apple, ekzemplo de envorta majusklo

Miksuskloenvorta majusklo estas usklo karakterizata de uzo de majusklo(j) post minusklo(j), kutime en vorto kunmetita el diversaj eroj, sen ke ligostreko aŭ antaŭa spaco dividus la majusklon disde la antaŭa litero respektive vortero. En pluraj naciaj lingvoj la fenomeno havas simile priskriban nomon kiel en Esperanto — en la angla oni kutime nomas la fenomenon "CamelCase", do "kamela usklo", ĉar vorto kun aldona vortomeza majusklo aspektas iom kiel kamelo kun ondiĝanta dorsa silueto de du ĝiboj.

Uzado de miksusklaj nomoj estas kutimo aŭ eĉ normo en diversaj programlingvoj, programaraj bibliotekoj, vikioj ktp.

En la komunlingva Esperanto miksuklo aperas precipe en sigloj: «AdE» (Akademio de Esperanto), «OrSEJT» (Orient-Siberia Esperanto-Renkontiĝo). Fojfoje ĝi videblas en nomoj sen esperantigo transprenitaj el aliaj lingvoj en Esperanton — plej ofte personaj nomoj, personaj pseŭdonimoj kiel tiu de la kantistino Lady GaGa, aŭ varmarkaj nomoj kiel ekzemple la portebla MP3-ludilo iPod de la firmao Apple. Tiu ekzemplo, tutekzakte, en la angla lingvo fakte devus nomiĝi DromedaryCase, do "dromedara usklo", ĉar ĝi ne havas vortokomencan, sed nur envortan majusklon, do kiel dromedaro nur havas unu ĝibon.

Tute kutimaj envortaj majuskloj tamen estas en mallongigaj formuloj, ekzemple en kemiaj formuloj kiel NaCl por natria klorido.