Honduro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 213: Linio 213:
Ĉiujare multaj honduranoj elmigras eksterlanden, precipe en [[Usono]]n. La senlaboreco en Honduro altas, tamen pro la laborstrukturo la statistikoj preskaŭ ne estas fidindaj. Ĝuste la fakta malriĉeco de la kampara loĝantaro ne estas registrebla per statistiko pri senlaboreco.
Ĉiujare multaj honduranoj elmigras eksterlanden, precipe en [[Usono]]n. La senlaboreco en Honduro altas, tamen pro la laborstrukturo la statistikoj preskaŭ ne estas fidindaj. Ĝuste la fakta malriĉeco de la kampara loĝantaro ne estas registrebla per statistiko pri senlaboreco.


Probleme estas ankaŭ la junularbandoj ekestintaj pro malriĉeco kaj senespero „[[Barrio 18]]“ (ankaŭ konata kiel Mara 18) aŭ „[[Mara salvatrucha]]“, kiuj parte terorigas kompletajn kvartalojn kaj eĉ urbojn. Multaj bandanoj devenas de detruitaj familioj. Oni taksas, ke ĉiu el ambaŭ rivalaj junularbandoj havas ĉ. 40.000 membrojn. Tamen tiaj junularbandoj ne nur estas problemaj en Honduro. En [[Salvadoro]] kaj [[Gvatemalo]] ekzistas similaj bandoj, kies anoj esprimas sian anecon i.a. per tatuaĵoj. La registaro siaflanke agas drakone, ne kontraŭ malriĉeco kaj senespero, kiuj prosperigas tiajn krimajn bandojn, sed kontraŭ ĉi tiuj junularbandoj mem. Ekde [[2003]] ekzistas leĝo, kiu punas nure la bandaranecon per almenaŭ tri jaroj da mallibereco. La katolika eklezio kaj aliaj kristanaj organizaĵoj fondis reensociigan programon por iamaj „mareros“.
Probleme estas ankaŭ la junularbandoj ekestintaj pro malriĉeco kaj senespero „[[Barrio 18]]“ (ankaŭ konata kiel Mara 18) aŭ „[[Mara Salvatrucha]]“, kiuj parte terorigas kompletajn kvartalojn kaj eĉ urbojn. Multaj bandanoj devenas de detruitaj familioj. Oni taksas, ke ĉiu el ambaŭ rivalaj junularbandoj havas ĉ. 40.000 membrojn. Tamen tiaj junularbandoj ne nur estas problemaj en Honduro. En [[Salvadoro]] kaj [[Gvatemalo]] ekzistas similaj bandoj, kies anoj esprimas sian anecon i.a. per tatuaĵoj. La registaro siaflanke agas drakone, ne kontraŭ malriĉeco kaj senespero, kiuj prosperigas tiajn krimajn bandojn, sed kontraŭ ĉi tiuj junularbandoj mem. Ekde [[2003]] ekzistas leĝo, kiu punas nure la bandaranecon per almenaŭ tri jaroj da mallibereco. La katolika eklezio kaj aliaj kristanaj organizaĵoj fondis reensociigan programon por iamaj „mareros“.


== Referencoj ==
== Referencoj ==

Kiel registrite je 08:17, 1 sep. 2013

Hondura Respubliko
República de Honduras

Flago de Honduro

Blazono de Honduro

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Himno Nacional de Honduras
Nacia Himno de Honduro
Nacia devizo: Libre, Soberana e Independiente
Libera, suverena kaj sendependa
Situo
suverena ŝtatolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Tegucigalpo
Oficiala(j) lingvo(j) hispana
Uzata(j) lingvo(j) hispana lingvo, Miskito, Paya, hondura signolingvo, Tol, Ch’orti’, garifuna lingvo, Lencan, Mayangna
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo
protestantismo
Areo 112,492 km²
- % de akvo 0 %
Loĝantaro 7.483.763 (2007) (2021)
Loĝdenso 64 loĝ./km²
Loĝantoj honduranoj
Horzono -6

UTC-5 (somere)

Interreta domajno hn
Landokodo HN
Telefona kodo 504
Plej alta punkto Cerro Las Minas
Plej malalta punkto Kariba Maro
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Porfirio Lobo Sosa
Ĉefministro Xiomara Castro
Nacia tago 15-a de septembro
Sendependiĝo disde Hispanio 15-a de septembro 1821
Ekonomio
Valuto lempiro (HNL)
MEP laŭ 2007
– suma $25,63 miliardo
– pokapa $ 3.300
vdr

Honduro (hispane Honduras) estas lando en Centra Ameriko. Ĝi havas limojn kun Gvatemalo, Nikaragvo, Salvadoro. Per sia norda marbordo Honduro limiĝas je la Kariba maro, la suda bordo situas je la norda Pacifiko.

La nomo "Honduras" laŭvorte signifas "profundoj" en la hispana. Kolumbo (laŭ tradicia legendo) foje diris Gracias a Dios que hemos salido de esas Honduras ("Dankon al Dio, ke ni eliris el tiuj Profundoj"). El ĉi tio la nomo devenas.

Historio

Antaŭkolumba historio kaj la malkovro

Ekzistas indikoj pri tio, ke almenaŭ ekde 1000 a.K. en Copán en la okcidento de Honduro loĝis Majaoj, tamen same kiel tiuj forlasis multajn urboŝatojn pro misteraj kialoj, ili ankaŭ forlasis Copán ĉ. 900 p.K.. En la jaro 1502 Kolumbo unuafojon metis siajn piedojn sur la amerikan firmteron ĉe Trujillo en la nordo de Honduro kaj nomis la landon alude al la profundeco de la maro antaŭ la kariba bordo „Honduras“ (profundejoj).

Koloniigo

Kiam la hispanaj konkerantoj dum sia antaŭenmarŝado de 1524 entrudiĝis en ĉi tiun regionon iam setlita de la majaoj, ili trafis sur multnombrajn indianotribojn malamikiĝintajn unu kun la aliaj kiel ekz. la Lenca, Pipil, Chorotega, Jicaques, Paya kaj aliaj, kiuj komence kolere rezistis. En 1525 Hernán Cortés (*1485, †1547) entreprenis militiron, en 1536 Pedro de Alvarado (*ĉ. 1485, †1541) pluan, por sufoki la leviĝon gvidata de tribestro Lempira. La hispanoj fondis en 1540 la ĉefurbon Comayagua kaj enkorpigis la provincon en la capitanía general (ĝeneralkapitanujo) de Guatemala. La hodiaŭan ĉefurbo ili fondis en 1579 kiel setlejo en la proksimeco de or- kaj arĝentminejoj. Tiujn ĉi valormetalojn unuavice alcelis la konkerantoj. La indianoj, pro militoj, deviglaboro kaj enportitaj epidemioj preskaŭ neniigitaj ekde 1,2 milionoj sur en la jaro 1778 ĉ. 88 000, ja tenis sian komunuman teron por la memprovizo per nutraĵoj, tamen devis disponigi laborfortojn por minejoj kaj bienoj de la koloniistoj.

Sendependiĝo

Francisco Morazán

En 1821 la provinca oligarkio aliĝis la leviĝo de la aliaj centramerikaj provincoj kontraŭ la hispana krono. Post nur dujara alligo al la imperio de Meksikio ili memstariĝis en la federacio de la „Unuiĝintaj Provincoj de Centrameriko“. Unu el la gvidantoj, la honorito kiel „mezamerika Bolívar“ Francisco Morazán (*1792, †1842), devenis el Honduro. Sed ankaŭ li ne povis malebligi la elrompiĝon de sia hejmprovinco kaj la disfalon de la federacio en 1839. Jam ekde la komenciĝo de la „libereco“ multaj partioj de la oligarkio batalis pri la potenco.

La evoluo post la sendependiĝo

Ekde 1821 ĝis 1876 sinsekvis 85 registraroj. En 1876 Marco Aurelio Soto ekigis liberalan ŝanĝon: Li sekularigis la ekleziajn posedaĵojn, enkondukis la civilan geedziĝon kaj ŝtatan edukadosistemon. Liaj kontraŭuloj (eklezio kaj grandbienuloj) kaj partianoj (la urba burĝaro) poste sinorganizis en la Nacia Partio resp. en la Liberala Partio, kiuj ĝis hodiaŭ restis la plej gravaj partioj de la lando. Samtempe Soto antaŭenigis la ekonomian ekspluato kaj la malfermado mondmerkaten. Per malavaraj koncesioj li allogis usonajn konzernojn kaj faris la landon fakte tian kolonion de usonaj entreprenoj, kia kreis la mondkonatan bildaĉon de „bananrespubliko“. La diktatoroj T. Carías Andino kaj J. M. Gálvez, kiuj tenis sin je la potenco ekde 1933 ĝis 1948 resp. ekde 1949 ĝis 1954, fakte estis marionetoj de la United Fruit Company. Striko de ĉ. 25 000 laboristoj sur la usonaj bananplantejoj en la jaro 1954 enkondukis la disciplinadon de la potenco, kiun la t.n. „bananenklavo“ misuzis kontraŭ la resto de la lando.

La kariba maro je la fino de la 19-a jarcento

En 1969 ekestis milito kontraŭ Salvadoro, kiu eniros la historion kiel t.n. “futbalmilito“. La kaŭzo estis konfliktoj pri ekonomiaj refuĝintoj el Salvadoro, kiujn la loĝantaro de Honduro kulpigis pri la ekonomiaj problemoj kaj kiujn ĝi malamikigis. La milito mortigis 3000 homojn kaj vundis 6.000. La konflikto mem tamen daŭris ĝis 1980, kiam la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj interpacigis ambaŭ ŝtatojn.

La reformojn de la prezidanto Villeda Morales, kiu regis ekde 1957 ĝis 1963, komence ja bremsis armepuĉoj, sed la militregistaro sub Osvaldo López Arellano, kiu tenis la potencon ekde 1972 ĝis 1975, reekprenis ilin kaj antaŭenigis ilin sub premo flanke de la sindikatoj kaj kamparanaj organizoj. Ĝi ekvalidigis fundamentan agrarreformon, kiu meritis sian nomon. kvankam du militreĝimoj bremsis ĝian realigon. Militreĝimoj en Honduro ne estis tiel kruelaj torturreĝimoj kiel tiujde la najbarŝtatoj. Ili ja malpermesis tro maldekstrulajn partiojn kaj organizaĵon, sed lasis al ambaŭ grandaj partioj kaj iliaj secesiaĵoj kaj precipe al la fortaj kamparanaj organizaĵoj limigitan liberecon. Ĉi tiu aŭtoritata toleremo estas konsiderinda kaŭzo, kial en Honduro armitaj etmilitaj grupoj ne transpasis la limon de la anonco de armita rezisto al ĝia realigo.

Reen al parlamentismo

Manuel Zelaja
(Foto: Marcello Casal Jr/ABr., 2006)

Je la prezindantobalotoj de 1981, kiuj signalis reiron al parlamentismo, la kandidato de la Liberala Partio, Roberto Suazo Córdova, gajnis klaran majoritaton. Multaj observantoj dubis pri lia transvivokapablo en lando, en kiu ja okazis ene de 150 jaroj 125 armepuĉoj. Li travivis gravan ekonomian krizon kaj multajn onidirojn pri puĉoj. Li kaj sia posteulo José Azcona Hoyo tamen devis akcepti vole-nevole, ke Usono misuzis Honduron kiel bazo por sia nedeklarita milito kontraŭ la demokratio en Nikaragvo. Nur en 1989 interŝtata konferenco interkonsentis pri la nikaragvaj „Contras“ (kontraŭuloj), kiuj fakte estis dungosoldatoj pagitaj de Usono kaj per profitoj el la drogkomerco.

La lando elsanginta pro la ŝuldokrizo nun plene dependas de la transvivohelpo, kiun la „granda frato“ en la nordo de la kontinento kompreneble ne disponigas senkompense. Do la tradicia fremdodestinado alprenis novan formon, kaj la fivorto de „bananrespubliko“ kromajn sencon kaj argumentojn. La daŭra, masiva kaj parte perforta ĉeesto de Usono kaŭzas inter la Hondoranoj malamon kontraŭ la „yanquíes“ kaj naciisman fervoron. En 1992 Salvadoro, Gvatemalo kaj Honduro interkonsentis traktaton pri liberkomerco translima. La prezidanto Carlos Roberto Reina, elektita en 1993, provis dum sia oficperiodo limitigi la influon de la armeo. Lia posteulo Carlos Roberto Flores Facussé iniciis reformeman ekonomi-politikon. La prezidantobalotojn de 2002 gajnis Ricardo Maduro Joest de la Nacia Partio.

La prezidantobalotadon de novembro 2005 gajnis per Manuel Zelaya Rosales denove kandidato de la liberaluloj. Li promesis precipe daŭre kaj efike antaŭzorgi krimecon.

En 1998 la kirloŝtormo Mitch transpasis plurfoje Honduron kaj ruinigis dume grandajn partojn de la lando. Eĉ Tegucigalpa, preskaŭ 300 km for de la kariba marbordo, ne estis domaĝita, kaj ankoraŭ nun la sekvoj de la naturkatastrofo videblas. „Mitch“ retroevoluigis la honduran ekonomion je kelkaj jaroj, ĉar precipe la bananplantejoj suferis de la katastrofo.

La 28-an de junio la prezidanto Manuel Zelaja estis arestita de militistaj kaj perforte deportita al Kostariko. Provizore tiun postenon okupis Roberto Micheletti. La puĉon kondamnis la Unuiĝintaj Nacioj, Usono, Eŭropa Unio, Venezuelo, Argentino, Kubo kaj Ekvadoro k.a.

Limo kun Longeco
Gvatemalo 256 km
Salvadoro 342 km
Nikaragvo 922 km
entute* 2288 km
*: inkluzive bordolinio
Mapo de Honduro

Geografio

Honduro situas ĉe la plej larĝa parto de la mezamerika istmo kaj limas sudoriente al Nikaragvo, nordokcidente al Gvatemalo kaj sudokcidente al Salvadoro. Norde troviĝas la Kariba Maro (644 km longa marbordo). La ĉeborda malaltlando plena je riveroj, marĉoj kaj lagunoj penetras 70 km en la internon de la lando.

Sude etendiĝas la Pacifiko (124 km longa marbordo). La precipe montaran landon trairas orient-okcidenten montomasivo, kiun trafluas pluraj riveroj. La plej alta supro de Honduro estas la Cerro de Celaque de 2870 m. La Golfon de Fonseca en la sudokcidento antaŭas multaj vulkaninsuloj. En la valoj ĉe la kariba bordo troviĝas multaj bananplantejoj.

La plimulto de la loĝantaro vivas en la okcidento de la lando kaj en la regiono Cortés norde de la Joĥoa lago.

Klimato

Honduro havas tropikan klimaton, kiu estas pli modera en la montaro en la landinterno. En la ĉiam humida kariba malaltujo la averaĝa jara temperaturo estas ĉ. 25 °C. En la dumvintre seka pacifika regiono la jara averaĝo ĉirkaŭas 29 °C, en la moderaj montaraj regionoj 20 °C.

La precipitokvanto ĝenerale malplias nordsuden. En la montaraj valoj la jara averaĝo atingas 1.016 milimetrojn, laŭlonge de la norda bordo 2.540 milimetrojn. La seka sezono daŭras ekde novembro ĝis majo. La pluvsezono komenciĝas ĉ. majo kaj finiĝas oktobre. Ĉe la kariba bordo tamen pluvas tutjare. Novembre 1998 la kirloŝtormo Mitch kaŭzis gravan katastrofon en Honduro.

Plej gravaj urboj

Katedralo en Tegucigalpo

Ĉefurbo kaj plej granda urbo kun 1,09 milionoj da loĝantoj (stato 2001) estas Tegucigalpo, kiu troviĝas en la suda landoparto en la montaro, en la postregiono de la pacifika bordo. Vicgranda urbo kaj grava komercocentro en la nordokcidenta regiono estas San Pedro Sula (491.000 loĝantoj), kiu distancas ĉ. 40 km disde la kariba bordo. La tri plej gravaj internaciaj flughavenoj troviĝas en ambaŭ urboj kaj krome en La Ceiba (111.000 loĝantoj), kiu kune kun Puerto Cortés (36.000 loĝantoj) konsistigas la du plej grandajn havenurbojn ĉe la kariba marbordo.


Departementoj

Mapo de la departementoj de Honduro

La regionajn administrajn unuojn de Honduro oni nomas departementoj (hispane departamentos). Honduro enhavas 18 departementojn.


Akvaro

La rivero Choluteca duonigas la ĉefurbon Tegucigalpa

La plej multaj riveroj de la lando fluas en la atlantikan oceanon. La 320 kilometrojn longa Río Patuca kaj la 240 kilometrojn longa Río Ulúa estas la du plej longaj riveroj de Honduro. La plej granda lago kaj samtempe la plej granda akvorezervujo de Honduro estas la 285 kvadratajn kilometrojn granda Lago Joĥoa.

Plej gravaj riveroj:

Naturmedio

Biogeografie la lando apartenas al la Neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas i.a. ekoregionon de la biomo "tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj".

Mediopolitiko

Honduro havas riĉajn plantaron kaj bestaron. Menciindas precipe la preskaŭ netuŝita plej granda interligita pluvarbaro en Centrameriko nordoriente de la lando (Moskitio) kaj krome la, post la aŭstralia Barier-rifo, mondvaste plej konata koralrifa vivsistemo ĉirkaŭ la karibaj insuloj antaŭ la hondura firmtero (Islas de la Bahía). Ambaŭkaze kontraŭleĝa senarbigo kaj brulsenradikigo pro la premo de kreskanta loĝantaro unuflanke kaj troa fiŝkaptado, marpoluado kaj kreska nombro de turismaj subakviĝantoj minacas pli kaj pli la naturmedion.

La ĉ. 5.000 kvadratajn kilometrojn granda Biosfera Rezervejo Río Plátano estas la plej grava nacia parko de Honduro kaj apartenas al la lastaj ankoraŭ sendifektaj pluvarbaraj pejzaĝoj de Centrameriko. Entute ĉ. 10 elcentoj de la teritorio substaras naturprotektadon.

En la jaro 1969 oni submetis la regionon je medioprotektado. Ekde 1982 la biosfera rezervejo ankaŭ estas ero de la mondan naturheredaĵon de Unesko. Ekde 1996 Unesko metis ĝin pro la multeco de minacoj sur la Ruĝan Liston de la Monda Heredaĵo. Precipe temas pri minacadoj pro:

En 2007 la mondheredaĵa komitato decidis ellistigi la parkon, ĉar intertempe efikas la protektrimedoj.

Pli kaj pli eĉ ankaŭ je la hondura registaro venkas la ideo prosperigi la mondvastan medioprotektan turismon. La vivmedia situacio en la grandaj urboj de la lando estas maltrankviliga (manko de akvo, eroziadoj, manka poluakvo-senigo, eksterleĝaj rubdeponejoj, nekontrolata konstruado, mediodamaĝaj industrioj ktp.)

Plantaro

Arbaroj kovras ĉ. 48,1 elcentojn de la lando (2000). Kverkaroj kaj pinaroj kovras la iom malvarmetajn altajn landojn, en la malalta lando dominas herbejoj, mangrovoj kaj palmoj troviĝas en la bordaj regionoj. Ĉiujare oni neniigas 3.000 km² da arbaro.

Kie ekzistas transporteblecoj por ligno, usonaj firmaoj jam ege malpliigis pro ekscesa ekspluato la konsiston el altvaloraj lignoj kiel mahagono, cedro kaj makluro. Interempe usonaj firmaoj ekekspluatas la lignojn ankaŭ de la pinosavanoj en la nordoriento. Se tiu ĉi evoluo pludaŭras, post ĉ. 20 jaroj dezertoj anstataŭos la abundegajn arbarojn.

jaguaro

Bestaro

En Honduro hejmas multaj bestspecoj, i.a. insektoj, krokodiloj, serpentoj, lacertuloj, testudoj, ursoj, cervoj, simioj, lupoj kaj kojotoj. Krome vivas ĉi tie felisedoj kiel jaguaro, pumo, oceloto kaj linko. Diversaj reptilioj, birdoj kaj marbestoj kompletigas la variecon de la hondura bestaro.

Loĝantaro

Loĝantara strukturo

La loĝado sin koncentras sur la montara lando en la nordokcidento, la regiono ĉirkaŭ Tegucigalpa kaj la ĉepacifika sudo. Alie ol ekz. en Gvatemalo la plimulto de la hondura loĝantaro estas mestizoj, do idoj de eŭropaj enmigrintoj kaj praloĝantoj de la lando. Ili konsistigas ĉ. 90 % de la loĝantaro. La resto de la loĝantaro estas indianoj (7 %), afrikanoj (2 %) kaj eŭropanoj (1 %). Ĉe la norda bordo vivas plua popolgrupo, kiu komplete konservis siajn memstarajn kulturon kaj lingvon: La Garifunoj, kiuj havas indianajn kaj afrikajn praulojn, vivas precipe en bordovilaĝoj laŭlonge de la kariba marbordo de Honduro, Belizo kaj parte en Nikaragvo kaj Gvatemalo. Male al la ofta opinio la Garifunoj ankoraŭ ne longe vivas sur la Cayos Cochinos kaj la Islas de la Bahía (golfinsuloj). La tieaj Garifuno-setlejoj ekestis nur en la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento. En la landinterno kaj en Moskitio ankoraŭ ekzistas grupetoj de indianaj praloĝantoj. Tiuj retiriĝis en malfacile alireblajn montarajn valojn, tute izolite de la eduko- kaj sansistemo kaj de la politika vivo. Kelkaj triboj de „riverindianoj“ ankoraŭ vagadas tra la arbaroj ĉe la kariba marbordo kiel kolektantoj kaj ĉasantoj. La onta antaŭeniĝo de arbofaligistaroj detruus ankaŭ ilian vivejon.

La ega kreskado de la loĝantaro plifortigas la formigradon de la kamparo al la urboj, kio superbordigas ties mizerkvartalojn. Pli ol la duono de la loĝantoj vivas sub la limo de malriĉeco, kvinono estas analfabetoj. Sub- kaj misnutrado estas ege disvastigita. La medicina prizorgado sur la kamparo estas mizerega. La kvoto de analfabetoj ja sinkis en la urboj je malpli ol 20 %, tamen sur la kamparo ĝi situas ankoraŭ je super 50 %. La malbona instruadonivelo siaflanke estas kialo por la manko de fakuloj, kiu baras la evoluon sur ĉiuj kampoj.

Aĝostrukturo

aĝostrukturo de Honduro

La aĝostrukturon de la hondura loĝantaro pregas la relative forta kreskado de la loĝantaro de nun 2,8 % pojare. Infanoj kaj junuloj sub 15 jaroj konsistigas pli ol trionon (41 %) de la tuta loĝantaro. Nuntempe ĉiu ino naskas po 4,1 idojn dumvive. Honduro situas je ĉiuj tiaj indikatoroj konsiderinde super la latinamerika averaĝo (pojara loĝantarkreskado: 1,6 %; loĝantaro sub 15 jaroj: 30 %; fekundecokvoto: 2,4 idoj pro ino).

40,8 % de la loĝantoj aĝas malpli ol 15 jaroj (maskloj 1.452.646 / femaloj 1.393.271), 55,5 % aĝas inter 15–64 jarojn (maskloj 1.921.432 / femaloj 1.948.656), 3,7 % aĝas pli ol 65 jaroj (maskloj 122.146 / femaloj 137.053). La averaĝa aĝo situas je 19.15 jaroj, la aĝoekspekto situas je 69.3 jaroj. (stato 2005)

Lingvoj

Oficiala lingvo estas la hispana. La mestizoj parolas la hispanan. Krome oni parolas indiĝenajn lingvojn, ekz. Miskito kaj Tawahka en Moskitio. Ĉe la atlantika marbordo kaj la antaŭbordaj insuloj oni parolas ankaŭ kreolan anglan.

Religioj

La loĝantaro apartenas je 85–90 % al la rom-kakatolika eklezio [1], kiu ankaŭ post la disigo de ŝtato kaj eklezio estas la plej grava morala instanco de la lando. Ĝi emfazas la socialan devon de posedantoj kaj la respondecon de la riĉuloj por la plibonigo de la stato de malriĉuloj kaj malavantaĝigitoj. Mondvaste respektata estas la ĉefepiskopo de Tegucigalpo, Oscar Rodríguez Maradiaga, kiu kardinaliĝis en 2001 kaj prezidis la latinamerikan episkopokonferencon. Kiel prezidanto de la kontraŭkorupto-komisiono li uzas sian personan renomon por pli travideblo kaj sociala respondeco en la politika vivo de sia lando. La ceteraj loĝantoj plejparte apartenas al la protestanta malplimulto. Pro masiva subteno el Usono variaj protestantaj sektoj suksese misiigis, precipe sur la Islas de la Bahía. Multaj tamen praktikas sian novan religion nur dum altaj festotagoj kaj eĉ nur intermiksante ĉiuspecajn antaŭkristanismajn ideojn kaj ceremoniaĵojn. La miksdevenuloj kunfandis la religiojn de siaj prauloj kun la kredoj de siaj konkerintoj.

Malriĉeco en Honduro

Honduro estas post Haitio la lando kun plejalta malriĉeco en Latinameriko. 71,6 % de la loĝantaro vivas sub la limo de malriĉeco (fonto: TAZ). Aliaj taksokalkuloj supozas eĉ ĝis 80 %.

Malriĉa familio antaŭ sia domo en Copan, Honduro

Ĉiujare multaj honduranoj elmigras eksterlanden, precipe en Usonon. La senlaboreco en Honduro altas, tamen pro la laborstrukturo la statistikoj preskaŭ ne estas fidindaj. Ĝuste la fakta malriĉeco de la kampara loĝantaro ne estas registrebla per statistiko pri senlaboreco.

Probleme estas ankaŭ la junularbandoj ekestintaj pro malriĉeco kaj senespero „Barrio 18“ (ankaŭ konata kiel Mara 18) aŭ „Mara Salvatrucha“, kiuj parte terorigas kompletajn kvartalojn kaj eĉ urbojn. Multaj bandanoj devenas de detruitaj familioj. Oni taksas, ke ĉiu el ambaŭ rivalaj junularbandoj havas ĉ. 40.000 membrojn. Tamen tiaj junularbandoj ne nur estas problemaj en Honduro. En Salvadoro kaj Gvatemalo ekzistas similaj bandoj, kies anoj esprimas sian anecon i.a. per tatuaĵoj. La registaro siaflanke agas drakone, ne kontraŭ malriĉeco kaj senespero, kiuj prosperigas tiajn krimajn bandojn, sed kontraŭ ĉi tiuj junularbandoj mem. Ekde 2003 ekzistas leĝo, kiu punas nure la bandaranecon per almenaŭ tri jaroj da mallibereco. La katolika eklezio kaj aliaj kristanaj organizaĵoj fondis reensociigan programon por iamaj „mareros“.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.

Ŝablono:LigoLeginda