Turingia liberaera muzeo Hohenfelden: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 23: Linio 23:
[[Kategorio:Distrikto Weimarer Land]]
[[Kategorio:Distrikto Weimarer Land]]
[[Kategorio:Hohenfelden]]
[[Kategorio:Hohenfelden]]
[[Kategorio:Muzeoj en Turingio]]
[[Kategorio:Muzeoj en Turingio|Hohenfelden]]

Kiel registrite je 06:25, 24 sep. 2013

La muzeo vidita de sudo.

La Turingia liberara muzeo fonditis en 1979 kiel muzeo pri kamparanaj konstruaĵoj en Hohenfelden kaj situas birdfluge 15,3 kilometrojn sude de Erfurto. Ĝi facile atingeblas per buso.

Situo

Aktuale apartenas ĉ. 30 konstruaĵoj al la muzeo, kiuj parte kiel t.n. in-situ-konstruaĵoj staras sur siaj originaj lokoj ene de la vilaĝo. La ĉefa parto estas tamen la liberaera muzeo en pli mallarĝa senco: ĝi situas kelkajn centojn da metroj norde de la vilaĝocentro ĉe la piedo de la 475 m alta Eichenberg. Ambaŭ muzeerojn unuigas aparte kreita muzeopadeto.

Priskribo

Ekde ĝia fondiĝo la muzeo daŭre estas pligrandiĝinta. Sur la norda submonta parto starigitis historiaj konstruaĵoj el diversaj vilaĝoj de la regiono ĉirkaŭanta, kies konservo ĉe la originaj lokoj verŝajne ne eblus. Sur la nova loko ili plenumas novan taskon kiel aŭtentikaj atestiloj de pasintaj vivkondiĉoj en kamparana Meza Turingio.

La konstruaĵoj prezentiĝas komplete, t.s. en medio tre simila al tia de la origina loko. Ĝardenoj, herbaroj, kampoj, fruktarboj, brutaro tiel prezentiĝas, kiel ankaŭ la meblaro, la ekipaĵoj kaj la objektoj de ĉiutaga laboro hejme kaj surkampe.

La konstruaĵoj montras ekzemplodone elementojn tipajn por la epokoj kaj la regiona arkitekturo - kun samtempa dokumentado de estintaj sociaj cirkonstancoj.

La bunta gamo de la prezentitaĵoj etendiĝas de imponaj bienegoj, vilaĝa forĝejo, paŝtistejo, funkcianta bierfarejo, florpotfarejo aŭ taglaborista loĝejo ĝis la iama paroĥestra domo de Hohenfelden. Tie troviĝas ankaŭ la malnova lernejo kun originaj mebloj.

Ŝtono ĉe la enirejo de la muzeo.

Aĝo de la konstruaĵo

La konstruaĵoj elmontritaj datumas de diferencaj epokoj. La plej malnova estas de 1604, la plej nova, nome la kegloludejo, de 1911. La konstruaĵoj prezentiĝas laŭ diversaj epokoj. Krom la daŭra elmontrado okazas de tempo al tempo ankaŭ specialaj nedaŭraj ekspozicioj, ekz. pri la historio de ŝafbredado en Turingio.

Eksteraj ligiloj