Sedan: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 133: | Linio 133: | ||
| notoj = |
| notoj = |
||
}} |
}} |
||
'''Sedan''' |
'''Sedan''' - prononco {{IFA|sə.dɑ̃}} - estas franca urbo, lokiĝas en la [[Francaj departementoj|departamento]] [[Ardennes]] kaj en la [[francaj regionoj|regiono]] [[Loreno]]. Ĝi estas ĉefurbo de [[arondismento]], kiu sume konsistas el tri kantonoj. |
||
== Situo == |
== Situo == |
Kiel registrite je 12:22, 21 okt. 2013
Sedan | ||
france: Sedan | ||
urbo | ||
la urbocentro
| ||
|
||
Oficiala nomo: Sedan | ||
Ŝtato | Francio | |
---|---|---|
Regiono | Champagne-Ardenne | |
Departemento | Ardennes | |
Arondismento | Sedan | |
Rivero | Mozo | |
Situo | Sedan | |
- koordinatoj | 49° 42′ 09″ N 04° 56′ 28″ O / 49.70250 °N, 4.94111 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 157 m s. m. | |
Areo | 16,28 km² (1 628 ha) | |
Loĝantaro | 19 219 (2008) | |
Denseco | 1 180,53 loĝ./km² | |
Dato | 1424 | |
Urbestro | Didier Herbillon (2008–2014) | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 08200 | |
INSEE | 08409 | |
Situo kadre de Francio
| ||
Situo kadre de Loreno
| ||
Vikimedia Komunejo: Sedan | ||
Retpaĝo: sedan.fr | ||
Sedan - prononco sə.dɑ̃ - estas franca urbo, lokiĝas en la departamento Ardennes kaj en la regiono Loreno. Ĝi estas ĉefurbo de arondismento, kiu sume konsistas el tri kantonoj.
Situo
La urbon trafluas rivero Meuse, en Esperanto nomata Mozo. La historia urbocentro estas konstruita sur duoninsulo kreita per arko de la rivero. Sedan distancas proksimume 10 kilometrojn de la ŝtata limo al Belgio.
Historio
Dum la Francia-Prusia Milito, la 2-an de septembro 1870 la franca imperiestro Napoleono la 3-a estis prenita malliberulo kun 100 000 el liaj soldatoj en la Unua Batalo de Sedan. Pro ĉi tiu granda venko, kiu ebligis la ŝtatan unuiĝo de la Germana Regno en la sekva jaro, la 2-a de septembro en tiu regno inter la jaroj 1871 kaj 1919 estis deklarita nacia feriotago. Kvankam la pli okcidentaj regionoj Loreno kaj Alzaco, historie dulingvaj kaj dukulturaj francaj kaj germanaj (respektive dialekte alemanaj), post tiu milito estis transdonitaj de Francio al la Germana Regno kaj restis tiaj ĝis post la Unua Mondmilito, la urbo Sedan kaj ties ĉirkaŭaĵo restis parto de Francio.
Dum la Unua Mondmilito, la urbo Sedan estis okupita por kvar jaroj fare de la germania armeo.
Dum la Dua mondmilito la germana armeo Wehrmacht invadis unue la neŭtralan ŝtaton Belgio kaj poste transiris la riveron Mozo por gajni la Duan Batalon de Sedan kiu daŭris de la 12-a ĝis 15-a de majo 1940. Ĉi tiu batalo permesis al la armeo de Nazia Germanio fine gajni la tuta Batalon de Francio per tio ke ĝi ne nur preterpasis la francan sistemon de fortikaĵoj, la Maginot-linion, sed ankaŭ ebligis al ĝi kapti la aliancajn soldatarojn kiuj antaŭeniris orienten en Belgio, kiel parto de alianca strategia plano nomata "Dyle".